Universitatoj kaj universitataj altlernejoj de Svislando
Enhavo |
Enkonduko [redakti]
Svislando en la mondo estas konata kiel lando de horloĝoj, montoj, ĉokolado kaj bankoj. Svislando tamen estas ĉefe lando de scienco kaj esplorado. Svislando estas la lando kun la plej granda nombro da patentoj kaj nobelpremiitoj po loĝanto. Gravan rolon en tio ludas la svisaj Universitatoj kaj universitataj altlernejoj.
Eduka sistemo [redakti]
Nuntempe la svisa eduka sistemo distingas en la tria eduksektoro ankoraŭ inter universitatoj unuflanke kaj universitataj altlernejoj aŭ fakaj altlernejoj aliflanke, kvankam la tendenco estas egaligi tiujn du liniojn. La plej multaj universitatoj kaj fakaj altlernejoj en Svislando estas organizitaj de la kantonoj. Laŭ la konstitucio ankaŭ la federacio havas la rajton havi universitatojn aŭ politeknikojn. Laŭ tiu artikolo la federacio kreis la mondfaman Svisan Federacian Instituton pri Teknologio.
Listo de la Svisaj Universitatoj [redakti]
Universitato de Bazelo
Universitato de Berno
Universitato de Friburgo
Universitato de Ĝenevo
Universitato de Itala Svislando en Lugano
Universitato de Laŭzano
Universitato de Lucerno
Universitato de Neŭŝatelo
Universitato de Sankt-Galo
Universitato de Zuriko
Svisa Federacia Instituto pri Teknologio [redakti]
Listo de universitataj altlernejoj de Svislando [redakti]
(Tiu-ĉi lasta listo ne estas kompleta)
Zurika Universitata Lernejo de Aplikataj Sciencoj en Vinterturo
Pedagogio Altlernejo Zuriko
Lernejo pri Aplikata Lingvistiko (Zuriko)
Zurika Universitata Lernejo de Artoj
Eksteraj ligiloj [redakti]
Konferenco de la rektoroj de la Svisaj universitatoj (CRUS)
CRUS Portalo de la svisaj universitatoj
Informejo pri demandoj de rekono (de diplomoj) / Swiss ENIC
Swiss Universities Handbook
Konferenco de la fakaltlernejoj de Svislando (KFH)
Svisa konferenco de la gerektoroj de la pedagogiaj fakaltlernejoj (SPKH)
Fakaltlernejoj de Svislando
