Auguste Piccard

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Auguste Piccard
Persona informo
Naskonomo Auguste Antoine Piccard
Naskiĝo 28-an de januaro 1884 (1884-01-28)
en Bazelo,  Svislando
Morto 24-an de marto 1962 (1962-03-24) (78-jaraĝa)
en St Aubin,  Svislando
Mortokialo korinfarkto
Lingvoj franca
Ŝtataneco Svislando
Alma mater Svisa Federacia Instituto pri Teknologio ZurikoUniversitato de Bazelo
Familio
Patro Jules Piccard
Frat(in)o Jean Piccard
Infano Jacques Piccard
Okupo
Okupo fizikisto • esploristo • balonisto • Privatdocento • universitata instruisto
vdr
Auguste Piccard (1927)

Auguste PICCARD estis svisa sciencisto, kiu naskiĝis en Basel en 1884 kaj mortis en 1962.

Li surhavis longan hararon, en epoko kiam neniu viro havis ilin tiaj, kaj lia figuro maljunula kun arĝentaj longaj haroj fariĝis kiel tipemblemo de "la stranga sciencistulo". Hergé inspiriĝis pri li por krei la rolulon "Profesoro Helianto" en Tinĉjo

Li estis la ĝemela frato de Jean Piccard, (1884-1963), aeronaŭto.

Auguste fariĝis profesoro pri fiziko en Bruselo en 1922, la saman jaron de la naskiĝo de lia filo Jacques Piccard.

En 1930, la intereso pri balonflugoj kaj la scienca scivolemo pri la supra atmosfero gvidis lin al projektado de gondolo kun interna aerpremo, per kiu eblas atingi grandan altecon. Kun helpo de la belga fonduso Fonds National de la Recherche Scientifique (FNRS) Piccard konstruis sian gondolon.

Li leviĝis per gasbalono en la stratosferon kune kun Paul Kipfer ĝis la alteco de 15785 metroj, la 27-an de majo 1931. Tio estis lia unua monda rekordo. Dum tiu ĉi flugo, ili sukcesis kolekti gravajn sciencajn informojn pri la supra atmosfero kaj pri la kosma radiado. La 18-an de aŭgusto 1932, Piccard kune kun Max Cosyns atingis altecon de 16200 metroj. Auguste Piccard sume faris 27 balonflugoj kaj atingis rekordajn altecojn ĝis 23000 metroj.

Post 1945 li ekokupiĝis pri submarŝipoj por atingi ekstremajn profundojn. La filo Jacques Piccard fariĝas piloto de tiuj veturiloj kaj atingas rekordajn profundojn.

Sekvis siajn paŝojn lia filo:

Jacques Piccard kun batiskafo, (speciala submarŝipo)

kaj nepo:

Bertrand Piccard kun ĉirkaŭtera balona vojaĝo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]