Konrad Lorenz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Konrad Lorenz (barbulo) kun Nikolaas Tinbergen, 1978
Kun Nikolaas Tinbergen (maldekstre), 1978

Konrad Zacharias Lorenz (n. la 7-an de novembro, 1903 en Vieno, m. la 27-an de februaro 1989 en Altenberg, (Vieno), Aŭstrio) estis aŭstra zoologo, etologiisto, kaj ornitologo. Li ricevis la Nobelpremion de 1973 kun Nikolaas Tinbergen kaj Karl von Frisch. Li ofte estas konsiderata kiel unu el la fondintoj de moderna etologio, konstrupreparante aliron kiu komenciĝis per pli frua generacio, inkluzive de lia instruisto Oskar Heinroth. Lorenz studis instinktan konduton en bestoj, precipe ĉe grizaj anseroj kaj monedoj. Laborante kun anseroj, li retrovis la principon de stampaĵo (originale priskribita de Douglas Spalding en la 19-a jarcento) en la konduto de nidifugaj birdoj.

En pli posta vivo lia intereso ŝanĝiĝis al studo de homoj en socio.

Li verkis multajn librojn, kelkaj el kiuj, kiel ekzemple La ringo de la reĝo Salomono, Pri agreso kaj Homo renkontas hundon iĝis popularaj legaĵoj. Lia lasta laboro Mi estas ĉi tie- Kie vi estas?, nome resumo de lia vivoverko, fokusiĝas pri liaj famaj studoj pri grizaj anseroj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

En lia aŭtobiografia eseo, publikigita en 1973 en Les Prix Nobel (gajnintoj de la premioj estas petataj disponigi tiajn eseojn), Lorenz kreditas sian karieron al siaj gepatroj, kiuj "estis pleje indulgemaj de mia ekstrema amo por bestoj," kaj al sia infanaĝa renkonto kun la fama verko Nils Holgerssons underbara resa genom Sverige de Selma Lagerlof (en Esperanto La mirinda vojaĝo de Nils Holgersson), kiu plenigis lin per granda entuziasmo koncerne naturajn anserojn.

Laŭ la peto de lia patro, Adolf Lorenz, li komencis antaŭmedicinan instruplanon en 1922 ĉe Universitato Kolumbio, sed li revenis al Vieno en 1923 por daŭrigi siajn studojn ĉe la Universitato de Vieno. Li diplomiĝis kiel doktoro pri medicino en 1928 kaj iĝis helpoprofesoro ĉe la Instituto de Anatomio ĝis 1935. Li finis siajn zoologiajn studojn en 1933 kaj ricevis sian duan doktorecon (PhD).

En 1936, ĉe internacia scienca simpozio pri instinkto, Lorenz renkontis sian grandan amikon kaj kolegon Nikolaas Tinbergen. Kune ili studis anserojn - kaj naturajn, kaj bredanserojn kaj hibridojn. Unu sekvo de tiuj studoj estis ke Lorenz "notis ke superforta pliiĝo en la manĝado same kiel ĉe la sekskuniĝo kaj malkreskado de pli nuancitaj sociaj instinktoj estas karakterizaĵo de tre multaj bredobestoj." Lorenz komenciĝis suspekti kaj timi "ke analogaj procezoj de plimalboniĝo povas esti funkciantaj ĉe la civilizita homaro. "

En 1940 li iĝis profesoro pri psikologio ĉe la Universitato de Kenigsbergo. Li estis rekrutita en la Wehrmacht en 1941. Li intencis esti motorcikla mekanikisto, sed anstataŭe li estis asignitaj kiel kuracisto. Li estis kaptita fare de la rusoj tre proksime al la komenco de lia servo kaj iĝis militkaptito en Sovet-Unio de 1942 al 1948. En kaptiteco li daŭre laboris kiel kuracisto kaj "iĝis tre ĝentila kun kelkaj rusoj, plejparte doktoroj." Kiam li estis repatriita, li estis permesita konservi la manuskripton de libro kiun li verkis, kaj sian maskotan sturnon. Li alvenis reen en Altenberg "kun manuskripto kaj birdo sendifektaj." La manuskripto iĝis lia libro Die Rückseite des Spiegels (Malantaŭ la Spegulo). La Max Planck Socio establis la Instituton Lorenz por Kondutfiziologio en Buldern, Germanio, en 1950.

En 1958, Lorenz transiris al la Instituto Max Planck por Kondutfiziologio en Seewiesen. Li partoricevis la Nobelpremion de 1973 pri Fiziologio aŭ Medicino "pro eltrovaĵoj pri individua kaj socia kondutostrukturoj" kun du aliaj gravaj fruaj etologiistoj, nome Nikolaas Tinbergen kaj Karl von Frisch. En 1969, li iĝis la unua ricevanto de la literatura monda premio Cino Del Duca.

Lorenz retiriĝis de la Instituto Max Planck en 1973 sed daŭre esploris kaj publikigis el Altenberg (sia familio hejmo, ĉe Vieno) kaj el Grünau im Almtal en Aŭstrio.

Lorenz mortis la 27-an de februaro 1989, en Altenberg.

Lorenz ankaŭ estis amiko kaj studento de fama biologo Sir Julian Huxley (nepo de la "Darvina buldogo", Thomas Henry Huxley). Ankaŭ fama psiko-anatomiisto Ralph Greenson kaj Sir Peter Scott estis bonaj amikoj.

Politiko[redakti | redakti fonton]

Lorenz eniris la nazia partio en 1938 kaj akceptis universitatan katedron sub la nazia reĝimo. En lia petskribo por membreco al la nazia partio NSDAP li skribis en 1938: "mi kapablas diri ke mia tuta scienca laboro estas dediĉita al la ideoj de la Nacisocialistoj." Liaj publikaĵoj dum tiu tempo kondukis en pli postaj jaroj al akuzoj ke lia scienca laboro estis poluita per naziaj simpatioj: liaj publikaĵoj verkitaj dum la nazia periodo inkludis subtenon por naziaj ideoj de "rasa higieno" esprimita per pseudosciencaj metaforoj.[1]

En sia membiografio jarojn poste Lorenz agnoskos tiun fakton, komprenigos ke li sekvis la tiaman fluon de naziismo kaj nuancigis siajn tiamajn teoriojn pri akcepto de rasaj konceptoj (selektado, malnaturiĝo ktp). Li tute ne kaŝis tiujn faktojn kaj bedaŭris ke poste tia pasinteco malbonigos la efikon de lia laboro.

Dum la lastaj jaroj da sia vivo Lorenz apogis la naskon de la Aŭstria Verda Partio kaj en 1984 iĝis la frontfiguro de la Referendumo Konrad Lorenz, naturmovado kiu estis formita por malhelpi la konstruaĵon de elektra centralo ĉe la Danubo proksime de Hainburgo ĉe Danubo kaj tiele la detruon de la ĉirkaŭa arbaro.

Kontribuo kaj heredo[redakti | redakti fonton]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • 1949: Er redete mit dem Vieh, den Vögeln und den Fischen (Neuausgabe von 1998 bei dtv, Bd.20225, ISBN 3-423-20225-4)
  • 1950a: So kam der Mensch auf den Hund. dtv-Band 329
  • 1955: Über das Töten von Artgenossen. Jahrbuch der Max-Planck-Gesellschaft. Westdeutscher Verlag Dortmund, 31 Seiten
  • 1957: Methoden der Verhaltensforschung. In: Kükenthals Handbuch der Zoologie, 8, 10, 1957 Lief. 1, 1-22, 282-296.
  • 1963: Das sogenannte Böse. Zur Naturgeschichte der Aggression. (Neuausgabe von 1998 bei dtv: ISBN 3-423-33017-1)
  • 1965: Über tierisches und menschliches Verhalten. Aus dem Werdegang der Verhaltenslehre. Gesammelte Abhandlungen aus den Jahren 1931-1963. Band I u. II: München / Zürich: Piper
  • 1965: Evolution and Modification of Behavior. Chicago
  • 1965: Der Vogelflug. Neske Verlag, Pfullingen
  • 1968: Vom Weltbild des Verhaltensforschers. Drei Abhandlungen. Deutscher Taschenbuch-Verlag, 154 Seiten
  • 1973: Die acht Todsünden der zivilisierten Menschheit. (Neuausgabe als: Serie Piper, Bd.50. ISBN 3-492-20050-8)
  • 1973: Die Rückseite des Spiegels|Die Rückseite des Spiegels. Versuch einer Naturgeschichte des menschlichen Erkennens. München / Zürich: Piper
  • 1978a: Vergleichende Verhaltensforschung oder Grundlagen der Ethologie. Wien / New York: Springer.
  • 1978b: Das Jahr der Graugans. dtv München (6.Auflage 1990 und Neuausgabe 2003)
  • 1983: Der Abbau des Menschlichen. München (Piper), ISBN 3-492-02833-0
  • 1983: Herausgegeben von Konrad Lorenz und Franz Wuketits: Die Evolution des Denkens. Zwölf Beiträge. München
  • 1987: Konrad Lorenz/ Kurt L. Mündl: Noah würde Segel setzen. Vor uns die Sintflut. dtv München
  • 1988: Hier bin ich – wo bist Du? Ethologie der Graugans. München / Zürich: Piper.
  • 1992: Die Naturwissenschaft vom Menschen. Eine Einführung in die vergleichende Verhaltensforschung. Das russische Manuskript 1944-1948. (Aus dem Nachlaß herausgegeben von Agnes von Cranach. München 1992)


Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Eisenberg, L. 2005. "Which Image for Lorenz?" American Journal of Psychiatry 162:1760