Nikolaas Tinbergen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Nikolaas (Niko) Tinbergen (naskita la 15-an de aprilo 1907 en Hago, mortinta la 21-an de decembro 1988 en Oksfordo) estis nederlanda fakulo pri konduta biologio. En 1955 li alprenis la britan civitanecon. En 1973 li ricevis la Premion Nobel de Fiziologio aŭ Medicino, kune kun Karl von Frisch kaj Konrad Lorenz.

Kune kun Patrick Bateson, Robert Hinde kaj William Thorpe li signife kontribuis al la establado de la nova biologia kampo de konduta biologio (etologio) en Britio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Nikolaas Tinbergen estis unu el kvin gefiloj de Dirk C. Tinbergen kaj Jeannette van Eek. Lia frato Jan Tinbergen en 1969 ricevis la tiel nomatan Nobel-premion pri ekonomiko.

Jam kiel lernanto Nikolaas Tinbergen estis entuziasma observanto de bestoj kaj kolektanto de plantoj. En 1925 li vizitis profesoron J. Tienemann, iniciatinton de ringo-markado de birdoj; poste li pasigis plurajn monatojn en la birdo-observejo Rossitten. La observado de la birdaj migradoj en aŭtuno instigis lin studi biologion ĉe la universitato de Leiden; en 1932 li tie diplomiĝis. Poste li studis en Vieno kaj Universitato Yale.

La eksperimentoj de Karl von Frisch pri abeloj instigis lin al doktoriĝo (ankoraŭ en 1932).

De 1932 al 1933 li kadre de la internacia polusa jaro li vivis kun sia edzino Elisabeth Rutten en Angmagsalik ĉe izolita inuita tribo.

Ekde 1936 li en Leiden instruis pri kompara anatomio kaj, en nove instalita kurso, pri la konduto de bestoj.

En tiu jaro 1936 li unuafoje, ĉe simpozio pri instinktoj en Leiden, renkontis Konrad Lorenz. Komenciĝis longa kaj intensa kunlaboro; Lorenz ĉiam nomis Tinbergen sia plej bona amiko (kvankam Tinbergen malfacile pardonis la proksimecon de Lorenz al naziismo). Okaze de iom longa restado ĉe Lorenz en Altenberg (ĉe Vieno) li renkontis Alfred Seitz. En 1937 li vizitis Karl von Frisch en Munkeno.

En 1942 Tinbergen estis arestita kaj du jarojn restis en germana prizono, ĉar li protestis kontraŭ la maldungo de tri judaj profesoroj. Post la dua mondmilito li en 1947 ricevis profesorecon pri eksperimenta zoologio en Leiden. En tiu jaro li faris gastajn prelegojn en Usono. En 1949 li transloĝiĝis al Oksfordo; tie li de 1966 al 1974 estis profesoro pri besta konduto en la zoologia departemento de la universitato. Li tie fondis la revuon "Behavior" kaj kunlaboris en la fondo de la esplora instituto "Serengeti".

En 1962 li iĝis membro de la Reĝa Societo de Londono. En 1973 li ricevis la Premion Nobel.

En 1988 li mortis en Oksfordo.

Gravaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • 1951 The Study of Instinct – Oxford, Clarendon Press
  • 1953 The Herring Gull's World – London, Collins
  • 1958 Curious Naturalists – London, Country Life
  • 1963 On Aims and Methods in Ethology, Zeitschrift für Tierpsychologie 20: 410–433
  • 1972 The Animal in its World Vol. 1. – London, Allen & Unwin; Harvard University Press
  • 1973 The Animal in its World Vol. 2. – London, Allen & Unwin; Harvard University Press
  • 1972 (kun E. A. Tinbergen) Early Childhood Autism – an Ethological Approach – Berlin, Parey