La mirinda vojaĝo de Nils Holgersson

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Nils Holgersson rajdante anseron en germana poŝtmarko

La mirinda vojaĝo de Nils Holgersson (en sveda origine, Nils Holgerssons underbara resa genom Sverige) estas fama literatura verko de la aŭtorino sveda Selma Lagerlöf, publikita en du partoj en 1906 kaj 1907. La fono por la verko estis mendo de la Nacia Asocio de Instruistoj en 1902 por verki libron de legaĵoj de geografio por la publikaj lernejoj.

«Ŝi dediĉis tri jarojn al studo de naturo kaj familiarigo kun la vivo de animaloj kaj birdoj. Ŝi pristudis neeldonitan folkloron kaj legendoj de diversaj provincoj. Ĉiun tiun materialon ŝi ingenie interpletis en sia historio.» (De la enkonduko de la tradukistino al la angla, nome Velma Swanston Howard.)

Selma Lagerlöf, kiel multaj elstaraj intelektuloj svedaj tiueopke, emis la reformon en la ortografio de la sveda. Kiam oni publikigis la verkon en 1906, tiu libro estis unu de la unuaj kiuj adoptis la novan ortografian sistemon menditan de registara decido de 7a de aprilo de 1906.

Argumento [redakti]

La libro temas pri junulo, Nils Holgersson, «kies pleja emo estis manĝi kaj dormi, kaj poste fari ŝercojn». Li ŝatas ĝeni la animalojn de la familia farmo. Dum liaj gepatroj estas en la preĝejo kaj ili restigis lin hejme por ke li memorigu ĉapitrojn de la Biblio, Nils kaptas koboldon per reto. Tiu proponas al Nils por sia liberigo grandan ormoneron. Nils malakceptas la proponon kaj la koboldo punas lin, igante koboldon la propran Nils, kvankam samtempe donas al li eblon paroli kun la animaloj, kiuj kontentegas vidi la knabon reduktita a ltiu malgrando kaj deziras revenĝi. Dume grupo de naturaj anseroj flugas super la farmo dum unu de ties migrado, kaj Marteno, unu de la hejmaj bredanseroj de la gepatroj de Nils, unuiĝas al ili. Kiel klopodo savi ion antaŭ la reveno de la familio, Nils alkroĉiĝas forte al la kolo de la birdo kiam tiu sukcesas ekflugi sukcese por unuiĝi al la naturaj birdoj.

La naturaj anseroj, kiuj dekomence ne volas kunporti infanon kaj bredanseron, fine alportas ilin al surpriza veturado tra ĉiuj la historiaj provincoj de Svedio, observante ties naturajn karakterojn kaj ekonomiajn rimedojn. Samitempe, la roluloj kaj la situaciojn kiujn li trafas virigas lin: la bredansero devs pruvi sian flugokapablon same kiel la spertaj naturaj anseroj, kaj Nils bezonas demonstri al la anseroj ke li estus utila kompano, spite sia komenca rifuzo. Dum la veturado, Nils lernas ke se li pliboniĝis, la koboldo povus esti preta redoni al li lian originan grandon.

La libro estis kritikata pro la fakto ke la ansero kaj la knabo, ne haltis en la provinco de Halland. En la ĉapitro 53 ili flugas super Halland, kaj survoje revene al Skanio, la vido ne impresas ilin kaj ili ne haltas. Tamen tiu ĉapitro estis aldonita al kelkaj tradukoj de la verko.

En Esperanto aperis [redakti]

  • La mirinda vojaĝo de Nils Holgersson, tradukis Sten Johansson. - Chapecó (Brazilo) 2002.

Eksteraj ligiloj [redakti]

Ekstera ligilo    la verko, en Internet Archive (hispane).
Ekstera ligilo    Nils Holgerssons underbara resa genom Sverige en Projekto Runeberg (svede).
Ekstera ligilo    The Wonderful Adventures of Nils de Selma Lagerlöf en la Projekto Gutenberg (angla).
Ekstera ligilo    Nils Holgerssons underbara resa en Interreta filma datumbazo.
Ekstera ligilo    Nils no Fushigi na Tabi en Interreta filma datumbazo.
Ekstera ligilo    Nils no Fushigi na Tabi en la Big Cartoon DataBase.
Ekstera ligilo    Antaŭaĵoj.