Ångermanland

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ångermanland

Ångermanland estas historia provinco (svede landskap) de Svedio. Ĝi troviĝas en la landoparto (svede landsdel) aŭ ĉefregiono Norrland. La provinco havas 140 000 enloĝantojn kaj areon de 19 800 km².

Apud la rivero Ångermanälven homoj loĝis dum jarmiloj kaj dum longa tempo Ångermanland estis la plej norda parto de Prasvedio. Kiam en 1585 reĝo Johan la 3-a decidis krei Härnösand, la regionan ĉefurbon, ĝi iĝis la plej norda urbo en la lando. Ofte oni diras ke la industria revolucio en Svedio komenciĝis per la ligna industrio en Ångermanland kaj najbara Medelpad.

Nuntempe Ångermanland estas famkonata por ĝia bela naturo, la mirinda Höga kusten (la marbordo), kaj la mondmuzika festivalo Urkult.