Skanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Skåne)
Saltu al: navigado, serĉo
Skanio

La skania flago
La skania flago.

Latine Scania [skanja]
Svede Skåne [skone]
Dane nuntempe Skåne, antaŭe Skaane (ambaŭ [skone])
Skane Skåne [skaŭne] aŭ [skeŭne]
Areo 10 939 km²
Enloĝantoj
 - loĝantaro (2006)
 - popolodenseco

1 176 437
108 loĝantoj/km²
Floro de regiono
 - latine
Lekanto
leucanthemum vulgare
Besto de regiono Ruĝa cervo
Fiŝo de regiono Angilo
Fungo de regiono Kampoŝampinjono
Ŝtono de regiono Siliko
Naciokanto Vackra hembygd, du som vilar (Bela hejma regiono, kiu ripozas)
Politika sistemo Limigita memregado ene de Svedio
Ĉefurbo Malmö

Skanio, svede Skåne, estas la plej suda historia provinco (svede landskap) de Svedio. Ĝi troviĝas en la landoparto (svede landsdel) aŭ ĉefregiono Götaland. La provinco havas 1 176 000 enloĝantojn kaj areon de 11 000 km²

En Skanio troveblas la dua universitato de Svedio, tiu de Lund, fondita en 1666 (interalie por plirapidigi la svedigon de la provinco). La universitatoj de Lund kaj Uppsala estas same konkurencaj inter si kiel la anglaj de Cambridge kaj Oxford.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Skanio estas norda limiga el Småland per la sudsveda altlando, okcidenta limiga el la Dania insulo Sjælland per la kanalego Øresund kaj suda kaj orienta limiga per la Balta maro.

Du grandaj insuloj apartenas Skanion, ambaŭ en Øresund. La norda insulo estas Hallands väderö kaj la suda insulo estas Ven.

La bordoj de Skanio estas vastegaj sablobordoj, sed la nordokcidenta bordo kie estas borderaĵa de dekaj kaj centaj altaj rokoj.

La lando estas tre ebena-malalta kaj plejparte kovrita de fekundaj terkulturkampoj kaj lumaj fagarbaroj.

Urboj[redakti | redakti fonton]

La svedia ŝtato abolis la urbojn kiel politikajn unuojn en 1971. Tiuj ĉi urboj estis oficialaj urboj tiam.

  1. Eslöv (ĉartis 1911, 15.000 loĝantoj)
  2. Falsterbo (ĉartis ĉirkaŭ 1200, 7.000 loĝantoj kun Skanör)
  3. Helsingborg (ĉartis ĉirkaŭ 1085, 88.000 loĝantoj)
  4. Hässleholm (ĉartis 19??, 17.000 loĝantoj)
  5. Höganäs (ĉartis 19??, 13.000 loĝantoj)
  6. Kristianstad (ĉartis 1617, 35.000 loĝantoj
  7. Landskrona (ĉartis 1413, 28.000 loĝantoj)
  8. Lund (ĉartis ĉirkaŭ 950, 75.000 loĝantoj)
  9. Malmö (ĉartis ĉirkaŭ 1250, 260.000 loĝantoj)
  10. Skanör (ĉartis ĉirkaŭ 1200, 7.000 loĝantoj kun Falsterbo)
  11. Simrishamn (ĉartis ĉirkaŭ 1300, 6.000 loĝantoj)
  12. Trelleborg (ĉartis ĉirkaŭ 1200, 25.000 loĝantoj)
  13. Ystad (ĉartis ĉirkaŭ 1200, 17.000 loĝantoj)
  14. Ängelholm (ĉartis 1516-1547 kaj 1767, 22.000 loĝantoj)

Malgranda historio de Skanio[redakti | redakti fonton]

  • Ĝis ĉirkaŭ 800: Memstara reĝlando en la Dania konfederacio.
  • Ĉirkaŭ 800-1658: Ĉeflando en la Dania reĝlando.
  • 1658-1720: Eksterprovinco de Svedio. Multaj militoj, ribeloj kaj maltrankviloj.
  • Ĉirkaŭ 1300-1709: Konstantaj militoj inter Danio kaj Svedio. Skanio invadiĝadis dum ĉiuj generacioj de Svediaj armeoj.
  • 1658-1900: Svedia naciigo.
  • 1720-1999: Svedia limoprovinco.
  • 1999-2010: Provo de limigita memregado ene de Svedio.