Dalsland
El Vikipedio
La lasta reviziita versio (montri ĉiujn) estis aprobita je 10 Mar. 2013.
ŝablonaj/bildaj ŝanĝoj atendas kontrolon.
| Tiu ĉi artikolo temas pri la historia provinco de Svedio nomata Dalio, svede Dalsland. Ankaŭ ekzistas planta genro dalio. |
Dalsland, en Esperanto Dalio, estas la plej eta historia provinco (svede landskap) de Svedio. Ĝi troviĝas en la landoparto (svede landsdel) aŭ ĉefregiono Götaland. La provinco havas 52 000 enloĝantojn kaj areon de 3 708 km².
Geografio [redakti]
Dalsland situas en la okcidento de Svedio, inter la provinco Bohuslän, la najbara ŝtato Norvegio kaj la plej granda lago de Svedio - Vänern. Pro sia multfaceta naturo la provinco laŭ diraĵo de la historia sveda princo Eugen nomiĝas "Svedio miniatura". La pejzaĝo kun rokoj, ladoj, riveroj, kanaloj kaj kluzoj unikas. Inter la montara parto de al provinco kaj la lago Vänern situas la ebenaĵo Dalboslätten. La teritorio norde-sude ampleksas ĝis 99 kilometroj, oriente-okcidente ĝis 59 kilometroj.
Eksteraj ligiloj [redakti]
oficialaj retaj paĝoj pri Dalsland (en la sveda kaj angla)
|
||||||||||||

