Jakobeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La "Pilkoludeja Ĵuro" de la Nacia Asembleo, skizo de Jacques-Louis David; de tiu asembleo eliris jakobenoj
Robespiero, tre verŝajne la plej fama jakobeno

En la kunteksto de la Franca revolucio de 1789, Jakobeno estis membro de politika grupo de la Nacia Asembleo nomita Klubo de la JakobenojSociété des Amis de la Constitution. Ĝi nomiĝis tiele ĉar ĝi kunsidis en la ejo de eksa monaĥejo ĉe la strato de Saint-Jacques (Sankta Jakobo) aŭ strato kies anoj ricevis tiun nomon pro la iama monaĥejo. Eĉ kiam la grupo ankoraŭ ekzistis, la nomo jakobeno aplikiĝis al tiuj radikaluloj kiuj apogas ekstremajn revoluciajn opiniojn. En la nuntempa Francio tamen oni uzas tiun terminon por aludi al centralisma koncepto de la Respubliko, respektive de la ŝtato.

Historio de la Klubo de la Jakobenoj[redakti | redakti fonton]

Tiu klubo estis fondita la jaron 1789 kaj enhavis 85 deputitojn el la 749 kiuj konsistigis la Asembleon de la Konvencio kaj regis ekde junio de 1793 ĝis julio de 1794. Krom la nomon de jakobenoj ili ricevis alian nomon nome montaranoj ĉar ili okupis la plej altan parton de la maldekstra flanko de la Nacia Asembleo (ankaŭ la konceptoj de politika maldekstro kaj politika dekstro devenas el tiuj lokoj okupitaj de la diversaj grupoj de la Nacia Asembleo.

La klubo havis nur tri mil membrojn en Parizo, sed ties influo atingis nacian gravecon danke al ĉirkaŭ 1.200 frataj asocioj disigitaj tra la tuta Francio. Ties enorma politika povo devenis de la strukturo kreita de tiuj multnombraj grupoj kaj de la lerteco de iliaj estroj por regi la publikan opiniaron. La Grafo de Mirabeau kaj Robespiero, revoluciaj estroj, tuj membriĝis en tiu organizaĵo; tiu ĉi lasta sukcesis estis ties prezidanto.

La klubo favoris la starigon de konstitucia monarkio dekomence, sed kiam Ludoviko la 16-a klopodis fuĝi el la lando en 1791, la jakobenoj malakceptis iun ajn sistemon de monarkia reĝimo. La hegemonio de la jakobena povo koincidis kun la formigo de la Konvencio, la franca asembleo de reprezentantoj ekde 1792 ĝis 1795: la Konvencio ne entreprenis agon antaŭ antaŭdiskuto en la kunsidoj de la jakobenoj. La plej ekstremaj sektoroj kontrolis la grupon dum tiu periodo. La lando eniris en la reĝimo de la Teroro per senfina perforto en la Komitato de Publika Savo, kaj subpremis ĉiun kontraŭantojn. La jakobenoj postulegis la ekzekuton de la Reĝo, nuligis la ĝirondanojn, intermeza sektoro, kaj sendis al la gilotino milojn da opoziciantoj. Tiu organizo perdis grandan parton de sia povo je la falo de Robespiero, kaj la 11an de novembro de 1794 la Konvencio deklaris ĝin kontraŭleĝa. Ĝi estis definitive fermita de Joseph Fouché, ministro de Polico.

Politika idearo de la Jakobenoj en 1793[redakti | redakti fonton]

La demokratio kiun defendis la jakobenoj estis rekta heredanto de la modelo de demokratio de Jean Jacques Rousseau, en siaj aspektoj pri komunumismo kaj kontraŭ la individuo kaj la politika pluralismo. La malakcepto de Rousseau kontraŭ la reprezenta sistemo ne estis, tamen, kunhavita entute de la jakobenoj, kiuj, spite lian kontraŭon, konsideris ĝin nepran malgrandan malbonaĵon, pro teknika maleblo, ke la nacio entute esprimu sian volon de rekta formo.

Post tiuj kontraŭaĵoj, la jakobenismo disvolvigis sian propran modelon de politika reprezentado. Laŭ tiu, la parlamentanoj devus esti konstante kontrolitaj kaj perfortitaj de la popola povo (organizaĵoj jakobenecaj kiel kluboj, la armeo,...) por eviti disvojigojn en direkto kontraŭa al la revolucio. Tiele, al la povo de la parlamento, elstariĝas la popola povo, la strata povo, kio en la praktiko kialis la naskiĝon de duobla povo: unu el la parlamento, kiu posedis la nacian suverenecon, kaj alia de fizika karaktero kaj perforta en la jakobenaj aktivuloj. Tiu duoblaĵo alportis ian kontraŭdiron inter la koncepto de politika reprezentado kaj la surstrata aktivismo, per kio la aktivuloj kiuj reprezentus parton de la loĝantaro povis regi sur la popola volo per la la subpremado.

Pro ties politiko de kontraŭo al popola povo laŭ la reprezenta sistemo, la jakobenoj havis je la fino nur 60 deputitojn de la Asembleo. La malamikeco kontraŭ tiu sistemo malfortigis ĝin ĝis kiam ĝi kriziĝis. La jakobenaj teknikoj de perforto kaj nuligo de la opozicio portis kelkajn voĉdonintojn al sindeteno.

Aliaj jakobenoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

La jakobenoj: Fernando Prieto, de la libro La Revolución Francesa. Eld. Istmo.