Aĵpentraĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Francisco de Zurbarán: Aĵpentraĵo kun kruĉo kaj tasoj (1636)
Claude Monet (1840-1926), Pomoj kaj Vinberoj, (1880), Arta Instituto de Ĉikago.

Aĵpentraĵo[1] aŭ (Pentrita) Aranĝitaĵo[2]Muta naturo[3]Neanimita Komponaĵo[4] estas artaĵo prezentanta plejparte senvivan enhavon, tipe: oftaj objektoj kiu povus esti naturaj (manĝaĵo, floroj, ktp.) aŭ homfarita (glasoj, libroj, juveloj, moneroj, tuboj, ktp.) en pli-malpli artefarita scenejo.

Dum kelkaj epokoj ekde la Renesanco tiu subĝenro de pentrarto estas kutima. Ĝi montras avantaĝon ke la modelo ne moviĝas kaj tiele la pentristo pli komforte povas dediĉi sin al la pentrado, male al personoj aŭ aliaj bestoj moviĝantaj.

Referencoj pri la terminoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://lingvakritiko.com/2010/04/08/muta-naturo/
  2. Eichholz, Rüdiger. (1988). Esperanta Bildvortaro (paĝo 321a, bildeto 27a). Esperanto Press, Bailieboro, Ontario, Kanado, 880 paĝoj. ISBN 0919186327. 
  3. de Diego, Fernando. (2003). Gran Diccionario Español-Esperanto (paĝo 839a). mga, Santandero, Hispanio, 1279 paĝoj. ISBN 8492093137. 
  4. Vikipedio, artikolo: Suzanne Valadon. 

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]