Suzanne Valadon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Suzanne Valadon (Tramtransporto en Parizo).
Suzanne Valadon
Suzanne Valadon, memportreto, 1883
Naskiĝo la  23-an de septembro 1865(nun 1865-09-23)
en Bessines-sur-Gartempe
Morto la 7-an de aprilo 1938 (72‑jara)
en Parizo
Nacieco franca
Sukcesis kiel pentristino
Reprezentaj verkoj Portretoj, nudoj, pejzaĝoj, mutaj naturoj
Persona informo
Aliaj nomoj Suzanne Moussis • Suzanne Utter
Tombo Pariza tombejo de Saint-Ouen
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Familio
Edz(in)o André Utter
Amkunulo Erik Satie • Miquel Utrillo • André Utter
Infano Maurice Utrillo
Okupo
Okupo pentristo • arta manekenomodelo • desegnisto • gravuristo • artisto
Verkoj Casting the Net
The Blue Room
vdr

Suzanne VALADON, naskiĝnome Marie-Clémentine VALADE (naskiĝis la 23-an de septembro 1865 en Bessines-sur-Gartempe, mortis la 7-an de aprilo 1938 en Parizo), estas franca pentristino.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Filino de ne-edziniĝinta lavistino, Suzanne Valadon fariĝis akrobato en cirko kiam ŝi estis 15-jara, ĝis falo ĉesigis tiun aktivecon. En la kvartalo de Montmartre kie ŝi loĝis kun sia patrino, kaj poste sia filo, la estonta pentristo Maurice Utrillo, ŝi havis la eblecon iniciadi sin al arto.

Ŝia beleco altiris la rigardojn de artistoj kaj ŝi fariĝis ilia modelo, observante ilin dum pozado kaj samtempe lernante iliajn teĥnikaĵojn. Ŝi estis modelo de Edgar Degas, Henri de Toulouse-Lautrec, Pierre-Auguste Renoir kaj Pierre Puvis de Chavannes, ligante rilatojn kun iuj el ili. Alkutimita al «fifamaj» trinkejoj de Montmartre, kie pariza burĝaro venis «kanajliĝi», Toulouse-Lautrec faris de ŝi faman portreton, La Buveuse (la trinkantino), dum tiu periodo.

Degas rimarkis la vivajn liniojn de ŝiaj desegnoj kaj pentraĵoj kaj kuraĝigis ŝin pludaŭrigi. Ŝi dumvive akiris rekonon kaj sukcesis ŝirmi sin de la financaj malfacilaĵoj de sia juneco, plenumante la bezonojn de sia filo, denaske nomita Maurice Valadon, kaj kiu nur poste alprenis la familian nomon de sia patro: Utrillo.

Suzanne Valadon pentris mutajn naturojn, bukedojn kaj pejzaĝojn, rimarkindajn pro la forto de ties komponado kaj vibraj koloroj. Ŝi ankaŭ estis konata pro ŝiaj nudoj. Ŝiaj unuaj ekspozicioj komence de la 1890-aj jaroj konsistis ĉefe el portretoj, inter kiuj iu de Erik Satie kun kiu ŝi havis am-rilaton en 1893. Li proponis al ŝi geedziĝon la matenon post ilia unua nokto. Ŝi estis lia sola intima rilato, lasante lin, kiel li mem diris, kun «nenio, krom malvarma soleco, kiu plenigas la kapon per vakuo kaj la koron per aflikto». En 1894, Suzanne Valadon estis la unua virino akceptita en Société Nationale des Beaux-Arts. Perfektulino, ŝi povis prilabori siajn pentraĵojn dum pluraj jaroj antaŭ ol ekspozicii ilin.

Libera spirito, fantasta ĝis strangeco, ŝi estis konata kiel portanta fasketon da karotoj, kaj posedanta kapron en sia studio, kies sola celo estis «manĝi siajn malbonajn desegnojn», aŭ nutranta siajn katojn per kaviaro ĉiuvendrede.

Ŝia edziniĝo en 1896 kun kambiisto finiĝis en 1909. Suzanne, tiam 44-jara, forlasis sian edzon por juna 23-jara pentristo, André Utter, kun kiu ŝi edziniĝis en 1914. Tiu ŝtormplena unuiĝo daŭris pli ol tridek jarojn. Unu el ŝiaj plej konataj pentraĵoj nomiĝas Adam et Ève (Adamo kaj Eva), kie André Utter pozas por Adamo kaj ŝi mem por Eva.

Je la fino de sia vivo, Suzanne Valadon amikiĝis kun pentristo Gazi le Tatar.

Suzanne Valadon mortis la 7-an de aprilo 1938, ĉirkaŭita de siaj amikoj pentristoj André Derain, Pablo Picasso kaj Georges Braque, kaj estis enterigita en Pariza tombejo de Saint-Ouen.

Hodiaŭ, ŝiaj verkoj estas ekspoziciataj en Centro Georges Pompidou kaj en Metropolitan Museum of Art en Novjorko.

Omaĝo[redakti | redakti fonton]

Interalie, oni donis la nomon Suzanne Valadon al haltejo de tramvojo T5 situanta en komunumo Pierrefitte-sur-Seine.

Ĉefaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Kiel modelo[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Robert Rey, Suzanne Valadon, coll. Les Peintres français nouveaux, Nrf, Parizo, 1922.
  • Suzanne Valadon, Musée National d’art moderne, antaŭparolo de Bernard Dorival, Réunion des Musées nationaux, Parizo 1967.
  • Jeanne Champion, Suzanne Valadon, Fayard (reeldono)
  • Diamand Rosinsky, Thérèse, Suzanne Valadon, Parizo, Flammarion, 2005, 368 p., ISBN 2080684655
  • Michel Peyramaure, Suzanne Valadon, Robert Laffont, coll. "Pocket", Parizo, 1998, 2 volumoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Galerioj[redakti | redakti fonton]

Valadon pentrita de aliaj[redakti | redakti fonton]

Pentraĵoj de Valadon[redakti | redakti fonton]