Gyula Derkovits

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
DERKOVITS Gyula: Memportreto

DERKOVITS Gyula [derkoviĉ djula] (Szombathely, la 13-an de aprilo 1894Budapeŝto, la 18-an de junio 1934) estis hungara pentristo, grafikisto, postmorte Kossuth-premiito (1948), grava persono de la hungara belarto.

Li lernis en metio de sia patro al lignaĵisto. Li frue komencis desegni, poste instruis lin ŝildopentristo. Dum la unua mondmilito, paralizis lia maldektra kruro.

Li vivis ekde 1916 en Budapeŝt, oni ekzpoziciis liajn desegnojn en 1917 en redaktejo de la gazeto Ma. Post tio - je propono de Márk Vedres - li lernis en libera lernejo de Károly Kernstok pentradon kaj kono de la kuprogravurado.

Li pretigis en 1916–18 ĉefe grafitajn kaj tuŝdesegnojn. Dum la Hungara Sovetrespubliko, li agadis en Nyergesújfalu, tiuj desegnoj montris influon de Kernstok. Li ekspoziciis en 1922 en Belvedere.

Li konatiĝis en 1923–26 en Vieno kun maldekstraj elmigrintoj kaj membriĝis en la Aŭstra Komunista Partio. En tiu epoko, liaj verkoj montras efikon la german ekspersionisma pentroarto. Li ekspoziciis en 1925 en Vieno la pentraĵon Rifuĝantoj, en 1927 organizis ekspozicion en la Muzeo Ernst. La politikaj travivaĵoj de Vieno aperis unuafoje en la pentrado de 1928–29. Li tiutempe aliĝis al la agado de la neleĝa komunista partio. Lia loĝejo estis samtempe neleĝa renkontiĝejo. Tiutempe li pretigis laŭ peto de la partio la ĉefan grafikan verkon, lignogravuraĵon 1514.

Liajn lastajn verkojn reprezentas la pentraĵoj kiel Végzés (1930), Dormanto (1932), Ekzekuto (1932), Apud la fervojo (1932), patrino (1934).

Li verkis eĉ kuprogravuraĵojn el la Dózsa-serio (1931). Li verkis en 1930 satirikan socikritikan tuŝdesegnan serion.

Li mortis en mizero kaj malsane.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Rabinovszky Máriusz: D. Gy. (Magy. Műv. 1929)
  • Kassák Lajos: D. Gy. emlékére (Nyugat, 1943)
  • Bortnyik Sándor: D. (Officina, 1948)
  • Oelmacher Anna: D. Gy. (TIT útmutató, Bp., 1954)
  • Derkovits Gyuláné: Mi ketten. Emlékezés D. Gy.-ra (Bp., 1954)
  • Az Országos Szépművészeti Múzeum D. Gy. emlékkiállításának katalógusa (Szerk. Székely Zoltán, Bp., 1954)
  • Szabolcsi Miklós: József Attila, D. Gy.,
  • Bartók Béla (Irod. tört. Közl. 1958); D. Gy. emlékezete (Vasi Szle, 1959); *Németh Lajos: Die Drei Generationenen von Gy. D. (Acta Historiae Artium, 1960)
  • D. Gy. kiállítás Amszterdamban (Magy. Nemzet, 1961 és Művészet, 1961)
  • Pogány Ödön Gábor: D. Gy. (Bp., 1961)