Miniaturo (pentraĵo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Pergameno ilustrata per miniaturo (1464)
Bakĥantino, pentraĵo sur eburo farita de Jacques Jean-Baptiste Augustin (1799)
Leŭtenanto Botha, farita de Moritz Michael Daffinger (1815)
Servo-nobelo, de Pierre Adolphe Hall (1815)
Bilditaj paĝoj de fama barata verko Panĉatantra
Profeto Muhammad rajdante Burakon en ĉielo

La miniaturo estas arta objekto rimarkebla interalie pro sia malgrandeco. Estas ĉefe portretoj ornamantaj intimajn objektojn (fingroringoj, braceletoj, tabakujoj, kombilo...) ofte donacataj kiel atestilo de amo aŭ amikeco.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La vorto "miniaturo" venas el la latina "miniare", kolori per minio, plumbooksido uzata kiel ruĝa pigmento por ornami la inicialojn kaj enluminurojn de ilustrataj manuskriptoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La miniaturo en Eŭropo[redakti | redakti fonton]

La unuaj miniaturoj ekstere de libroj aperas en la 1520-aj jaroj, anstataŭ pergameno oni uzas velenon, streĉita sur metala aŭ legna plateto. Miniaturoj estis ankaŭ faritaj sur kupra plato, porcelano, papero vitro, marmoro, ardezo...

La farbo uzata estis akvarelo, guaŝooleo-pentrado. En la 1700-aj jaroj, Rosalba Carriera enkondukas la pentradon sur platetoj da eburo.

La fotografio malaperigos la miniaturon en la fino de la 19-a jarcento.

Kelkaj famaj miniaturistoj[redakti | redakti fonton]

La miniaturoj estas tre malofte subskribitaj. Oni tamen konas la nomon de kelkaj artistoj.

Persia miniaturo[redakti | redakti fonton]

La Persia miniaturo, ĉefe ilustaĵoj en libroj, ĉerpas siajn temojn en la Persa mitologio kaj la poezio. Ĝi uzas viglajn kolorojn, kaj geometrian kompleksecon, kiu antaŭanoncas la fraktalojn.

La arto de la miniaturo kulminas dum la periodoj mongola kaj timurida (13-a kaj 14-a jarcento) kaj ricevis influon de la ĉina arto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]