Otto Dix
El Vikipedio
Wilhelm Heinrich Otto DIX (naskiĝis la 2-an de decembro 1891 in Gera-Untermhaus, Germanio, mortis la 25-an de julio 1969 en Singen) estis germana ekspresionisma pentristo kaj grafikisto.
La verkaro de Otto Dix estas tre varia, sed plej konataj estas liaj primilitaj pentraĵoj. Li estis nekutima desegnisto kaj postlasis pli ol 6000 desegnaĵojn kaj skizojn. Krome li postlasis pentraĵojn kaj akvarelojn, kiuj tre forte memorigas pri la renesanco, kaj diversajn portretojn. La plimulto de liaj verkoj estas konservita en Kunstmuseum Stuttgart ka en Museum Gunzenhauser en Chemnitz.
Li uzis Esperanton por sia korespondado dum la unua mondmilito.