Jan van Eyck
| Jan van Eyck | ||
|---|---|---|
| Portreto de Homo kun Turbano, eble memportreto, pentrita en 1433 | ||
| Dato de naskiĝo | antaŭ 1395 | |
| Loko de naskiĝo | Maaseik ? | |
| Dato de morto | antaŭ la 9-a de julio 1441 | |
| Loko de morto | Bruĝo | |
| Nacieco | flandro | |
| Sukcesis kiel | pentristo | |
| Reprezentaj verkoj | La geedzoj Arnolfini | |
Jan VAN EYCK aŭ Johannes DE EYCK (n. antaŭ 1395 - m. antaŭ la 9-a de julio 1441) estis frutempa flandra pentristo, kiu aktiviĝis en Bruĝo kaj estas rigardita kiel unu el la plej eminentaj pentristoj de la 15-a jarcento en Malaltaj Landoj. Li plej famiĝis pro sia pentraĵo titolita La geedzoj Arnolfini, sed gravas ankaŭ la Genta altaro.
Laŭ la franca-burgunda-flamanda libropentrado, li estas fondinto de la tabul-pentrado en la Malaltaj landoj, kun Campin kaj lia frato Hubert van Eyck.
Biografio [redakti]
Lin mencias dokumento unuafoje en 1422-ből, kiel kortegan pentriston.
Van Eyck inter 1422-1425 estis pentristo de Bavaria Johano en Hago. Post morto de Johano en 1425, Eyck iĝis kortega pentristo de la influa princo de Valoise, burgundia Bona Filepo en. Eyck estis lia ĉambelano kaj porokaza reprezentanto en Lille kaj Brugge.
Jan van Eyck mortis en Brugge en 1441, oni entombigis lin en la preĝejo Saint Donation (tiu neniiĝis dum la fraca revolucio). Pri li memorigas statuo.