Bizanca arto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kristo Pantokrator: La plej fama el la bizancaj mozaikoj (12-a jarcento) de la Preĝejo de Sankta Saĝeco (Agia Sofia) konservita en Istanbulo (eksa Konstantinopolo).

Bizanca arto (aŭ Bizanca stilo) estas arta esprimo el 6-a jarcento forte enradikita en la helenista mondo kiel sekvanto de la orienta paleokristana arto En siaj unuaj momentoj oni konsideris ĝin kiel la natura konservanto en la landoj de la orienta Mediteraneo de la Romia Imperio, transpasante la artajn formojn kiuj influas povege en la mezepoka okcienta kulturo. La periodoj de la bizanca arto alĝustiĝas, kompreneble, al la grandaj fazoj de ties politika historio.

Ekde komencoj de la 5-a jarcento oni kreis formalan artstilon propra kaj diferencita de tiu kiu pludaŭris en la Okcidenta Imperio. Pli poste, en la epoko de Justiniano la 1-a (527-565) ekas la unua etapo specife bizanca: estas la Unua Orepoko kiu enhavas la 6-an kaj la 7-an jarcentojn; ĝi estas la etapo de formo de la bizanca arto en siaj bazaj formalaj aspektoj.

Post la periodo de lukto kontraŭ la ikonoklasmaj, kvankam malriĉa laŭ monumentoj, komencas, ĉirkaŭ la jaro 850, la meza bizanca arto aŭ Dua Orepoko kiu daŭras ĝis la jaro 1204, kiam Konstantinopolo estis konkerita de la krucmilitistoj; en tiu epoko baze plisolidiĝas la formalaj kaj spiritaj aspektoj de la bizanca arto; ĝi estas la vera etapo kaj kreinta kaj difininta la bizancan estetikon.

Post la latina dominado, dum la dinastio de la Paleologoj, oni eniras en la Tria Orepoko kiu centriĝas en la 14-a jarcento kaj kiu finas je la konkero de Konstantinopolo en la jaro 1453. Poste, la bizanca arto floras en la slavaj landoj, Rusio kaj suroriento de Eŭropo, transirante ĝis nuntempe tra la monto Athos.

Bizanca arkitekturo[redakti | redakti fonton]

En la Unua Orepoko, tiu de Justiniano la 1-a, 6-a jarcento, realiĝas la plej grandaj arkitektaj verkoj kiuj manifestigas kaj la teknikajn kaj materialajn karakterojn, kaj la konstruan senton kiu karakterigas la bizancan arton de tiu periodo.

De la romia kaj paleokristana orientaj mondoj ĝi pluhavis kelkajn elementojn kiel iujn materialojn kiel (briko kaj ŝtono por eksteraj kaj internaj kovradoj de mozaikoj), arkoj de duona punkto, kolono kiel subtenilo, ktp., sed ili havigis ankaŭ novajn trajtojn inter kiuj elstaras la nova dinamisma koncepto de elementoj kaj nova lokiga sento kaj, super ĉio, ties plej grava havigo, la sistema uzado de la volba kovrilo, ĉefe kupolo sur pendentivoj, tio estas, sferaj trianguloj en la anguloj kiuj faciligas la transiron de la kvadrata bazo al la cirkla de la volbo. Tiujn duonsferajn volbojn oni konstruis per samcentraj linioj de briko, kiel kronoj de malkreskantaj radioj plifortigitaj ekstere per mortero, kaj oni planis ilin kiel simbola imago de la dia mondo.

Kapitelo kun cimatio.

Alia havigo de granda graveco estis la dekorado de kapiteloj, el kiuj estis kelkaj diversaj tipoj; kiel tiu tipo teodosiana kiu estas romia heredaĵo uzita dum la 4-a jarcento kiel evoluo de la korinta kaj elhakita per trepano, simile al vespujoj; alia vario estis la kuba kapitelo de ebenaj flankoj dekorita per duflankaj bildoj. Ambaŭkaze estis deviga la lokigo sur ili de cimatio aŭ piramidtrunka ero dekorita per diversaj kristanaj bildoj kaj simboloj.

En la tiparo de la temploj, laŭ la bazotipo, abundas tiuj de centrita bazo, sendube kongruante kun la graveco kiun oni donas al volboj, sed estas multnombraj ankaŭ la preĝejoj de bazilika bazo kaj la krucoformaj kun samlongaj brakoj (bazo de greka kruco).

En preskaŭ ĉiu kazoj ofte la temploj, krom la korpo de ĉefa navo, posedis atrion aŭ nartekson, de paleokristana deveno, kaj la antaŭaltaron antaŭata de ikonostacio, nomita tiel ĉar tie oni lokigis la pentritajn ikonojn.

La unua kristana verko, de la unua triono de la 6-a jarcento, estas la preĝejo de Sanktaj Sergio kaj Bako, en Konstantinopolo (527-536), konstruaĵo de centra kvadrata bazo kun okangulo en la centro kovrita per volbo sur ok subapogiloj kaj navo en sia ĉirkaŭo. Ankaŭ en la unua duono de la 6-a jarcento, oni konstruis la rektangulan preĝejon kun du volboj de la Sankta Paco aŭ de Sankta Irene, ankaŭ en Konstantinopolo. Sed la majstroverko de la bizanca arkitekturo estas la Preĝejo de Sankta Sofio, dediĉita al la Dua Persono de la Sankta Triunuo, konstruita de la arkitektoj Antemio de Tralles kaj Isidoro de Mileto, inter la jaroj 532 kaj 537, laŭ la rektaj ordonoj de la imperiestro Justiniano la 1-a.

Estis grava ankaŭ la malaperita preĝejo de la Sanktaj Apostoloj de Konstantinopolo, projektita kiel imperia maŭzoleo kaj inspirita en la preĝejo de Sankta Johano de Efeso, oferis modelon de grekkruca bazo kun kvin volboj ege imitita en la tuta bizanca mondo, ekzemple en la fama bizanca preĝejo de Sankta Marko de Venecio, verko de la 11-a jarcento.

Ne estis Konstantinopolo la ununura grava centro de la bizanca arto en tiu unua Orepoko de Bizanco, ekzemple estas mencienda Raveno (ĉefurbo de la Bizanca Imperio en Okcidento ekde la 6-a jarcento ĝis la 8-a jarcento), la okcidenta regiono situa en la nordoriento de la itala duoninsulo, en la bordoj de la maro Adriatiko, apud Venecio.

Bazo de Sankta Vitalo de Raveno.

La bizancaj preĝejoj de Raveno prezentas du modelojn: unu klare inspirita en Konstantinopolo rilate la preĝejon de la Sanktoj Sergio kaj Bako, tiu de la preĝejo de Sankta Vitalo en Raveno (538-547), kiu, same kiel ties modelo, estas de okangula bazo kun ĉirkaŭira navo inter altegaj subapogiloj kaj kun duoncirkla plilongigo ĉekape, antaŭ la absido de la antaŭaltaro; ĉepiedoj ĝi havas grandan atrion kun flankaj turoj. En tiu preĝejo de Sankta Vitalo jam aperas la plej karakteraj trajtoj de la stilaro de la mezepoka arkitekturo de Okcidento, ĉefe pri tiu rilata al la vertikala senso de la konstruo domaĝe de la antaŭa ĝistiama horizontaleco. La aliaj bizancaj preĝejoj de Raveno montras prakristanan influon pro siaj bazilikaj strukturoj kun ebena kovrilo. Ili estas la preĝejo de Sankta Apolinaro en Klaso kaj la preĝejo de Sankta Apolinaro la Nova, ambaŭ de la unua duono de la 5-a jarcento kaj kun elstaraj mozaikoj.

En la Dua Orepoko hegemoniis la preĝejoj de bazo de greka kruco kun kovrilo de kupoloj starigitaj sur tamburo kaj kun elstara unda kornico en la ekstera bazo. Tiu nova tipo de preĝejo vidiĝis en la malaparita preĝejo Nea de Konstantinopolo (881), konstruita de Basilio la 1-a. Laŭ sama kompona skemo estas la katedralo de Ateno, la preĝejo de la monaĥejo de Dafni, kiu uzas trumpojn anstataŭ pendentivoj, kaj la monaĥaj kompleksoj de la Monto Athos en Grekio.

En Italio elstaras la antaŭe menciita baziliko de Sankta Marko de Venecio, de la jaro 1063, bazo de greka kruco enmetita en rektangulo kaj kovrita de kvin kupoloj sur tamburo, unu sur la kruccentro kaj kvar en la brakoj, simile en sia strukturo al la malaperita preĝejo de la Sanktaj Apostoloj de Konstantinopolo. En tiu Dua Orepoko la bizanca arto disvastiĝis al la rusa zono de Armenio; en Kievo oni konstruis la preĝejon de Sankta Sofio en la jaro 1017, laŭ la influo de la arkitekturo de Konstantinopolo; ĝi strukturiĝis en bazilika formo de kvin navoj finantaj en absidoj, en Novgorodo oni konstruis la preĝejojn de Sankta Jorĝo kaj de Sankta Sofio, ambaŭ de centra bazo.

Detalo de kremlina katedralo

Dum la Tria Orepoko, inter la 13-a jarcento kaj la 15-a la bizanca arto plu disvastiĝis tra Eŭropo kaj Rusio, kun hegemonio de bazoj de preĝejoj kovritaj de cepoformaj kupoloj sur cirklaj aŭ poligonaj tamburoj. De tiu epoko estas en Grekio la preĝejo de la Sanktaj Apostoloj de Saloniko, de la 14-a jarcento, la preĝejo de Mistra, en la Peloponezo, kaj kelkaj monaĥejoj de la Monto Athos.

Samtempe plinombriĝas la bizancaj temploj de la Danubo, tra Rumanio kaj Bulgario, ĝis Moskvo kie elstaras la Katedralo de la Ĉieliro de la Kremlino, en la Ruĝa Placo, realigita en tempoj de Ivano la Terura (1555-1560), kies kvin kupoloj, la plej alta kaj svelta en la kruccentro kaj la aliaj kvar en la anguloj de la krucbrakoj, elstaras pro ties kolorigo, pro la altegaj tamburoj kaj pro ties karakteraj cepecaj konturoj.

Bizancaj bildaj artoj[redakti | redakti fonton]

La bizancaj pentrarto kaj la mozaikoj, pli ol la skulptarto, gravegis en la historio de la bildaj stiloj, ĉar utilis kiel ponto al la kristanaj orientaj modeloj al Eŭropo, kaj por la transpaso de la klasikaj formoj kiam en Okcidento estis malaperintaj pro la ago de la ĝermanaj popoloj, kaj laste, la bizanca arto estis la ĉefa fonto por la fiksado de la okcidenta ikonografio.

Bizanca skulptaĵo[redakti | redakti fonton]

La bizanca skulptarto finfinigis la prakristanan arton, pluhavante ties teknikojn kaj ties estetikon de progresa malproksimiĝo disde la klasikaj karakteroj: pli granda rigideco, la ripeto de stereotipitaj modeloj, la prefero de la basa reliefo antaŭ la verkoj de ronda konturo kaj la uzado de riĉaj materialoj (eburo) kiu havigas etajn artopecojn, estas la karakteroj plej elstaraj de la bizanca skulptarto de la unua etapo. Post la sistema detruo de la ikonoklasma periodo okazis reveno al la kulto de imagoj, sed por eviti idolatrion kaj pro influo de novaj islamaj tendencoj malaperis la homa bildo en la libera skulptarto.

La plej elstaraj verkoj estas la ornamentaj verkoj de la kapiteloj kun bidoj de vegetaloj kaj frontaj animaloj kiel tiuj de Sankta Vitalo de Raveno aŭ la sarkofagoj de la sama urbo en kiuj oni bildigis la temojn de la Bona Paŝtisto. Sed la majstroverkoj de la bizanca skulptaro estas la etaj verkoj, diptikoj kaj skatoloj, tajlitaj en eburo, kie elstaras la diptiko Barberini, Muzeo de la Luvro, de la 5-a jarcento, aŭ la fama Katedro de la episkopo Maksimiano, en Raveno, tajlita ĉirkaŭ la jaro 533 sur eburplatoj per detalega laboro.

Bizancaj mozaiko kaj pentrarto[redakti | redakti fonton]

Unu el la bizancaj pentraĵoj plej mirataj, la Virgulino kaj la Infano (fine de la 13-a jarcento, National Gallery of Art, Vaŝingtono). Oni diras, ke en tiu verko oni respegulas la italan influon kiu manifestiĝas en la bizanca mondo dum tiu epoko.

La emo por la riĉeco kaj la ornamenta luksego de la bizanca arto, ĉefe por palacoj, postulis la revestado de la muroj de ties temploj per mozaikoj, no nur por kaŝi la malriĉecon de la uzitaj materialoj, sed ankaŭ kiel metodo por esprimi la religiecon kaj la duondian karakteron de la imperia povo.

De la Unua Orepoko elstaras la komplekso de Raveno, kiu kuniĝas kun la prakristanaj mozaikoj de la 5-a jarcento: en la preĝejoj de Sankta Apolinaro la Nova kaj Sankta Apolinaro en Klaso oni kaŝas ties suprajn murojn per mozaikoj kiuj reprezentas, en la unua preĝejo procesian kortanaron, sub antauexniro de la Tri reĝoj, al la Teotokos aŭ Dipatrino, en la dua, en la absido, oni montras ĉielan scenon kie Sankta Apolinaro de Raveno kondukas gregaron.

La majstroverko de la mozaika arto, estas sendube, la mozaikaro de la Sankta Vitalo de Raveno, prilaborita ĉirkaŭ la jaron 547, kie oni reprezentas diversajn bibliajn temojn kaj en la flankoj de la absido la grupojn de Justiniano la 1-a kaj de ties edzino Teodora kun ties respektivaj servantaroj.

Jam finita la ikonoklasma lukto, meze de la 9-a jarcento, oni formas vere la bizancajn estetikon kaj ikonografion. Naskiĝis tiam nova Orepoko, la dua, kiu konsistigos la hegemonion de la bildaj artoj, trasendante ties influojn al la islama arto, tiam formiĝanta, kaj al la naskiĝanta eŭropea romanika arto.

La figuroj montras iajn rigidecon kaj monotonecon, sed tre esprimivaj en sia simbolismo, kun evidenta malakcepto de tiu natura kaj de la spacaj leĝoj; ili estas longecaj kaj kun aspekto de ia malhomigo. La novaj ikonografiaj tipoj adaptiĝas simbole, laŭ antaŭfiksita programo (Hermeneia), al la diversaj partoj de la templo: la Pantokrator (Majesta Benanta Kristo) en la kupolo, la Tetramorfos (kvar evangelistoj) en la pendentivoj, la Virgulino en la absido, la sanktuloj kaj evangeliaj temoj en la muroj de la navoj.

La plej ripetataj modeloj estas la figuroj de Kristo kun duonigita barbo kaj mezaĝa (siriaka modelo) kaj de la Virgulino reprezentata laŭ diversaj sintenoj (Kyriotissatrono de Dio kie ŝi tenas sur siaj gamboj la Infanon, Kvazaŭ ŝi estus vera trono; Hodighitria, stare kun la Infano sur ŝia maldekstra brako dum per la dekstra ŝi montras Jesuon kiel savovojo -ĝi estos la modelo disvolvigota en la gotiko-; la Theotokos, aŭ Dipatrino, oferas al la Infano fruktonfloron; la BlachernitissaPlatytera kun aŭreolo super ventro kie aperas la Infano indikante la patrinecon de la Virgulino). Aliaj tre ripetitaj temoj estas la Deesis aŭ grupo formita de Kristo kun la Virgulino kaj Johano la Baptisto, kiel perantoj, kaj tiuj dediĉitaj al la dekdu liturgiaj festoj de la jaro inter kiuj elstaras la Anastasis aŭ Malsupreniro de Kristo al la Limbo, la Transiro de la Virgulino, la Vidaĵo de Manreo, tio estas, la apero de la tri anĝeloj al Abraham, simbolanta la Sanktan Triunuon.

La Kupolo de la Genezo en Sankta Marko

Dum la Tria Orepoko la mozaiko pluestis uzataj ĝis la 13-a jarcento; en tiu epoko pliriĉiĝas la ikonografio de la "mariaj" cikloj, de la sanktuloj kaj evangelioj, kaj samtempe, pro italaj influoj, videblas pli granda komponanta libereco kaj evidenta manierismo en la stiligmanieroj. Post la detruo de la mozaikoj de Konstantinopolo restis kiel ununuraj referencoj tiuj de Sankta Marko de Venecio, kun abunda uzado de la oreco kio ege influos en la gotikaj verkoj de Cimabue, Duccio kaj aliaj italaj pentristoj. La pentrarto anstataŭas la mozaikon en tiu Tria Epoko, sen forgesi la antaŭaĵon de la gravaj kompleksojn de rokaj preĝejoj de Kapadokio, en Malgranda Azio.

Gravas la rusaj atelieroj de Novgorod kaj Moskvo, kie laboris Teofanos la Greko, freskopentristo kaj pentristo sur tabulo en la 14-a jarcento kaj en la vennta elstaras kiel majstroverko la Virgulino de Vladimir (Moskvo) kaj al monaĥo Andreo Rublev aŭ Rubliov ĉefe pro sia ikono de la Triunuo; tiu ĉi ikono de la 15-a jarcento estas konsiderata kiel la plej grava bizanca ikono de la rusa skolo, reprezentanta la Triunuon laŭ la biblia sceno nomita vidaĵo de Manreo, tio estas tri anĝeloj kiuj aperiĝas antaŭ la patriarko Abraham. Ĝi karakteriĝas pro la melankolia mieno, de profundega spiriteco, laŭ kiu la anĝelo de la centro, kun ruĝa tuniko; oni supozas, ke ĝi reprezentas Kriston kun arbo je la fono; tiu maldekstra reprezsentas Dion Patron kaj tiu dekstra la Sanktan Spiriton. La perspektivo estas tipa bizanca, tio estas, inversa, malfermanta liniojn laŭ ili malproksimiĝas el la okuloj de la rigardanto. Iom pli malfrua estas la venecia kaj kreta skoloj kie elstaris Andrea Riccio de Candia, al kiu oni atribuas la kreadon de la famega ikono de la Virgulino de la Porĉiama Helpo.

La pentrado de ikonoj pludaŭris la tutan Novan Epokon, prenante kiel estetikan referencon la karakterojn de la klasika bizanca pentrarto, kiu hegemoniiĝis antaŭ la itala influo. La plej kompletaj kolektoj de ikonoj troviĝas en la muzeo Tretiakov de Moskvo, en la muzeo Puskin de Sankt-Peterburgo, en la katedralo de Sofio (Bulgario) kaj en la muzeo de ikonoj "La Casa Grande" (La Granda Domo) de Torrejón de Ardoz (Madrido). Paralele disvolviĝas la realigado de miniaturoj por la purpuraj kodeksoj, tiel nomitaj pro la uzado de purpuraj fonoj. De la unua epoko estas la Genezo de Vieno, de la 5-a jarcento, la evangeliujoj de Rabulo kaj de Rosano, ambaŭ de la venonta jarcento.

En la venontaj etapoj elstaris la psalmaroj kun abundaj reprezentoj en la tuta paĝo aŭ en la marĝenoj plenaj je rakonta signifo. Elstaras la Menologio de Basilio la 2-a (Vatikana Biblioteko) kaj al traktato de Ĉasarto de Oppiano (Parizo). En la dekoraciaj artoj elstaris danke al la bizanca kortega etoso. La tekstila industrio inspiriĝis en la sasanidaj modeloj (bidoj enmetitaj en cirkloj); en juvelarto elstaris la uzado de emajloj sur noblaj metaloj, laŭ la tekniko de muretigo aŭ alveoligo de ĝermana deveno, per kio la koloroj separiĝas per orfadenoj. La majstroverko de la juvelarto estas la Orŝovelilo, de Sankta Marko de Venecio aŭ la emajla ikono de Sankta Mikaelo de tiu sama templo.

Elstaras ankaŭ la nomitaj Kristo Pantokrator, kiuj estas figuroj de Jesuo ĉirkaŭita de aŭreolo de blanka lumo (kiu simbolas purecon), kaj kiu troviĝas havanta krucigitajn gambojn. En unu el siaj manoj li havas la indikilan fingron levitan kaj en la alia mano la Sanktajn Skribaĵojn. Li troviĝas en al interno de amigdalo (tio estas, de ovoida desegno) kaj estas ĉirkaŭita de la kvar evangelistoj aŭ ocepas, po unu en ĉiu angulo. Tiu imago sugestas timon, ordonon kaj eĉ teruron. Oni povas elstarigi la Pantokrator de la Muzeo de Sankta Sofio de Konstantinopolo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(En la hispana)