Bertalan Székely
El Vikipedio
Virinoj de Eger
SZÉKELY Bertalan (sekej) estis hungara pentristo naskita la 8-an de majo 1835 en Kolozsvár, Hungarujo kaj mortinta la 21-an de aŭgusto 1910 en Mátyásföld nuntempe apertenanta al Budapeŝto.
Enhavo |
Kariero [redakti]
Bertalan Székely lernis pentradon en Vieno, sed pro materialaj kialoj li revenis Transilvanujon kaj vivtenis sin kiel migrantpentristo, desegninstruisto. De 1859 li plulernis en Munkeno. Li pentris portretojn, pejzaĝojn, sed precipe historiajn pentraĵojn. Li estis la ĉefreprezentanto de la hungara nacia romantika pentrado, kiu disvolviĝis en Hungario en dua parto de la 19-a jarcento.
Bibliografio [redakti]
- Szíj R.:Székely Bertalan. (2002).