Jenő Gyárfás
El Vikipedio
GYÁRFÁS Jenő (jeno djarfaŝ) estis hungara pentristo naskita en urbo Sepsiszentgyörgy la 6-an de aprilo en 1857 kaj mortis samloke la 13-an de decembro en 1925.
Kariero [redakti]
En Budapeŝto Jenő Gyárfás estis disĉiplo de Bertalan Székely, kaj poste plustudadis en Munkeno. Lia ĉefkreaĵo estas la pentraĵo Tetemrehívás (1881) pri la malferma sceno de la balado de János Arany. Post mallonga vojaĝo en Italio, en 1882 li loksidiĝis en sia naskiĝurbo kaj li fariĝis instruisto. El siaj historiaj pentraĵoj estas menciinda el inter aliaj la Morto de Áron Gábor. Li kreis ankaŭ ilustraĵojn. Por la kreaĵoj de la artisto en Sfântu Gheorghe estiĝis artgalerio.
Bibliografio [redakti]
- Gazda József: Gyárfás Jenő (hungare), Irodalmi Könyvkiadó, Bukarest, 1969.
- Almási Tibor: Gyárfás Jenô. Székely Nemzeti Múzeum, 2007.