Manó Vesztróczy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Manó Vesztróczy
Persona informo
Naskonomo Engl Emánuel
Naskiĝo 17-an de januaro 1875 (1875-01-17)
en Újpest
Morto 24-an de septembro 1955 (1955-09-24) (80-jaraĝa)
en Józsefváros
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo pentristo • artisto
vdr

Manó Vesztróczy [vestrOci], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vesztróczy Manó estis hungara pentristo, altlerneja instruisto. Lia origina familia nomo estis Engl. Vesztróczy estis adopta nomo, malofta nomvarianto estis Vesztróczi.

Engl Emánuel [1] naskiĝis la 17-an de januaro 1875 en Újpest, li mortis la 24-an de septembro 1955 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Manó Vesztróczy akiris diplomon en Reĝa Modela Desegna Lernejo en 1909. Liaj plej gravaj instruistoj estis János Vidéky kaj Bertalan Székely. Li daŭrigis la lernadon en Venecio kaj en arta akademio en Munkeno de Simon Hollósy, fine inter 1905-1909 en majstrolernejo de Gyula Benczúr. Jam ekde 1902 li instruis en la Industriarta Lernejo. Krom la instruado li pentradis pejzaĝojn, portretojn kaj ĝenrojn, en la 1900-aj jaroj ankaŭ karikaturojn al konataj gazetoj. Liaj pentraĵoj ricevis premiojn inter 1906-1929. Pro vidviĝo li edziĝis dufoje.

Ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • ekde 1891

Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Nyár a villakertben
  • Zebegényi kikötő
  • Evezősök
  • Fekete, bajszos férfi portréja
  • Téli Tabán

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]