Ferenc Márton (pentristo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferenc Márton
Portreto pri Ferenc Márton fare de Vilmos Aba-Novák
Portreto pri Ferenc Márton fare de Vilmos Aba-Novák
Persona informo
Naskiĝo 15-an de decembro 1884 (1884-12-15)
en Ciucsângeorgiu, Departemento Ciuc,  Aŭstrio-Hungario
Morto 8-an de julio 1940 (1940-07-08) (55-jaraĝa)
en Budapeŝto,  Hungara reĝlando
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Hungara Belarta Universitato
Okupo
Okupo pentristo • grafikistoarkitektoskulptisto
vdr

MÁRTON Ferenc estis hungara pentristo kaj grafikisto naskita en Csíkszentgyörgy la 15-an de decembro 1884 kaj mortinta en Budapeŝto la 8-an de julio 1940.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Márton estis disĉiplo de Bertalan Székely kaj László Hegedűs (pentristo). En 1908 li gajnis la trian premion de afiŝkonkurso. Li fariĝis konata unuavice laŭ siaj ilustraĵoj en Érdekes Újság. Li estis la portretisto de ĵurnalo Magyarság kaj inter la du mondmilitoj kunlaboranto de la ekstremdekstra flanka gazeto Új Magyarság. Li faris ankaŭ mozaik- kaj artmonumentajn projektojn kaj skulptaĵojn. Lia disĉiplo estis Adrienn Henczné Deák.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.