Sumoo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Sumoo (相撲) estas japana lukto.

La regulo estas tre simpla. La unua luktisto kiu tuŝas la grundon per alia parto de la korpo ol la piedplando, aŭ kiu eliras el la ronda luktloko, perdas. Ne permesas bati la kontraŭulon per malfermata mano nek ataki la fragilajn partojn de lia korpo (okuloj, hararo, seksaj organoj). La bataloj okazas dum turniroj sesfoje jare kiuj daŭras dek-kvin tagojn. Fakte, la sumoo ne estas nur sporto, sed ankaŭ kultura rito kun eĉ religia senco.

La sumoistoj membriĝas je sumolernejoj, kiuj nomiĝas japane heya, kaj ili estas klasifikataj en multaj kategorioj laŭ iliaj niveloj. Post prova periodo, la juna sumoisto eniras kiel Jonokuchi, la plej malalta kategorio, kaj poste supreniras la kategoriojn laŭ siaj rezultoj. La sekvontaj kategorioj estas Jonidan, Sandanme, kaj Makushita, se li daŭras sian supreniradon, li iĝos Juryo, kiu estas la unua profesia kategorio, kaj poste Makunouchi, la plej alta kategorio kiu enhavas dek-kvar sumoistojn kaj en kiu oni trovas ankaŭ variajn nivelojn: Maegashira por la plej multaj, kaj tri niveloj por la plej fortaj: Komusubi, Sekiwake kaj Ozeki. Se Ozekio plenumas specialajn kondiĉojn je siaj rezultoj kaj morala nivelo li povas iĝi jokozunoYokozuna(横綱), kiu estas ne nur sumoista nivelo sed ankaŭ religia titolo.

La sumoistoj havas sumoajn nomojn per kiuj ili povas famiĝi. En januaro 1993 la usona havaja devena Akebono Taro(曙太郎), kies vera nomo estis Chad ROWAN, iĝis la unua fremdlandana jokozunao.