Katsushika Hokusai

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Katsushika Hokusai
葛飾北斎
Hokusai portrait.jpg
Memportreto de Hokusai
Dato de naskiĝo oktobro-novembro de 1760
Loko de naskiĝo Flago de Japanio Edo (nun Tokio), Japanio
Dato de morto 10-an de majo 1849
Nacieco japano
Sukcesis kiel pentristo, lignogravuristo
Artista celigo impresionismo
Reprezentaj verkoj ukijo-e
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

KATSUSHIKA Hokusai (葛飾北斎, legu: kacuŝika hokusaj), tre konata kiel Hokusai (北斎) estis tre fama japana pentristo kaj aŭtoro de Ukijo-e. Naskita en Edo en 1760, mortis en 1849.

Liaj kreaĵoj ege influis eŭropajn impresionistojn - Claude Monet kaj aliajn.


Enhavo

[redakti] Vivo

Hokusai naskigis en la kvartalo Varigesui, distrikto Honjo (kampara regiono kontata ankaŭ sub la nomo Katsushika) en Edo, la nuntempa Tokio, en la naŭa monato de la deka jaro de la Horeki-epoko (octobre/novembre de la jaro 1760). Liaj gepatroj estas nekonataj. Trijaraĝa li estis adoptita de Nakajima Ise (中島伊勢), kiu fabrikis spegulojn por la kortego de la ŝoguno. Hokusai, tiam nomata Tokitano, montris talenton por desegnado kaj kuriozecon pri pentrarto.

En 1773-1774 Hokusai estis lernanto en metiejo de ksilografio kaj en 1755 li mem gravis la ses lastajn foliojn de humura romano de Sancho.

En 1778, dekokjaraĝa, kiam li jam iom spertis pri lignogravurado, li eklaboris en la metiejo de la Ukiyo-e-majstro Katsukaŭa Ŝunŝo (1726- 1792), pentristo kaj desegnisto de koloraj lignogravuraĵoj. En tiu metiejo komenciĝis lia laboro de metiisto pri desegnado kaj lignogravurado kun malalta salajro.

La sekvan jaron, en 1779 li publikigis siajn unuajn verkojn: portretoj de aktoroj, kiuj eldoniĝis sub la nomo Katsukaŭa Ŝunro (勝川 春朗) kaj rimarkiĝis pro la individuaj vizaĝtrajtoj de la reprezentitoj. Sed post la morto de sia majstro li forlasis la metiejon en la jaro 1785, ĉar li ne submetiĝis al la artaj principoj de la sukcesinto de Ŝunro kaj lernis ankaŭ de aliaj majstroj[1]. La nomon Ŝunro li portis ĝis 1794.

Poste Hokusai migris tra Japanujo. Li ofte ŝanĝis instruistojn kaj lernejojn kaj eĉ sian nomon pli ol 30-foje. Dum tiu tempo li loĝis en 90 diversaj lokoj, sed daŭre perfektigis sian arton. Krome Hokusai verkis ankaŭ popularajn romanojn. En 1782 publikiĝis lia unua libro kun propraj ilustraĵoj.

Hokusai spertis ege malriĉan epokon dum kiu li tamen daŭre studis la teknikojn de skoloj kiel tiuj de Kano Yusen, Tsutsumi Torin kaj Sumiyoshi Naiki. Influis lin ankaŭ la okcidenta arto kaj li malkovris perspektivon danke al japana artisto, Shiba Kokan, kiu havis rilatojn al la nederlandanoj, kiuj estis la nuraj eŭropanoj rajtigitaj komerci en Nagasaki.

Ĉirkaŭ 1794 li aliĝis al klasika lernejo: la klano Tawaraya de la tradicio Rimpa. En 1795 li ilustris la poemaron Kyōka Edo no Murasaki sub la nomo Sori; tio estis lia unua sukceso. De 1796 ĝis 1799 li produktis grandan nombron de albumoj kaj lignogravuraĵoj sur apartaj folioj, nomataj surimono.

Ekde 1798 li akceptis lernantojn kaj instruis al ili la arton de lignogravurado kaj desegnado. Ekde tiam li subskribis per sia ĝis nun konata nomo Katsushika Hokusai. En 1800 li aldonas al sia nomo la kromnomon Gakyōjin Hokusai, la fanatikulo pri desegnado"". En 1804 li pentris en la korto de la templo de Edo grandegan daruma-n, pli ol 240 m² grandan, pere de balailo kaj sitelo plena de inko. Tiun daruma-n oni poste devis tiri ĝis la tegmentoj por ke ĝi estu spektebla. Li rekomencis tion en la jaro 1817 en Nagoya.

Kiam malpliboniĝis la ekonomia situo en Japanujo, malpliboniĝis la aferoj por Hokusai, kiuj devis proponi siajn bildojn al vendado surstrate. Post tio sekvis fazo de ŝtata cenzuro, kiu igis lin preferi mendojn de riĉaj klientoj.

Katsushika Hokusai mortis la 10-an de majo 1849, en la 18-a tago de la kvara monato de la dua jaro de la Kaei-epoko.

[redakti] Verko

"La Ondo ĉe Kanagaŭa"
"Ruĝa Monto Fuji"
"Drako super Monto Fuji"

Lia plej fama kreaĵo estas serio de ukijo-e ("36 vidaĵoj de monto Fuji") kiu estiĝis dum 1826-33. Vere, ĝi konsistas el 46 pentraĵoj (10 aldonas pli tarde).

Jen iuj el ukiyo-e el tiu serio:

Unua pentraĵo el serio. Konata kiel "La Ondo".

Dua pentraĵo el serio. Konata kiel "Ruĝa Monto Fuji".

"Drako super Monto Fuji"

Pentraĵo 45-a - "Vojaĝistoj transverturantaj riveron Oi"

Kvankam Hokusai provis diversajn stilojn, li restis stilsendependa. Portempe li vivis en plej granda malriĉeco, kaj eĉ post kiam liaj artaĵoj ebligis al li perlabori sufiĉe da mono, li preferis simplan vivon. Li uzis preskaŭ ĉiujn formojn kaj teknikojn de lignogravurado kaj de pentrarto. Liaj motivoj iras de la bildigo de luktantaj samurajoj ĝis amoraj scenoj kiel ekzemple La revo de la fiŝkaptista edzino. Sed liaj plej famaj bildoj reprezentas naturon kaj pejzaĝojn.

Hokusai popularigis la terminon mangao (pli-malpli sendeviga/kruda bildo), kiun oni uzas ankoraŭ nuntempe por japanaj komiksoj. Liaj Hokusai-mangaoj estas skizoj, kiuj estis publikigitaj inter 1814 kaj 1815 en entute 15 volumoj. Ili ne rakontas ligirajn historiojn, sed prezentas momentbildojn de la japana socio kaj kulturo en la malfrua Edo-epoko kaj reprezentas la tutan spektron de homa vivo.

Ankoraŭ pli famiĝis lia bildserio 36 vidoj de la monto Fuji“, kiu estiĝis inter 1830 kaj 1836 kaj sur kies 36 bildoj videblas la pejzaĝoj ĉirkaŭ la plej alta monto de Japanujo. La granda ondo ĉe Kanagaŭa“, unu el la bildoj el tiu ciklo, estas verŝajne la tutmonde plej konata japana artaĵo. Krome Hokusai verkis en tiu epoko pli ol 200 aliajn desegnaĵojn.

Dum sia tuta vivo Hokusai okupiĝis pri persona arta pluevoluiĝo. Fine de sia vivo li priskribis sin mem fiere kiel kamparlaboristo. Laŭdire antaŭ ol morti Hokusai diris: "Se la ĉielo donacintus al mi kvin pluajn jarojn, mi iĝintus granda pentristo."

[redakti] Influo al arto

Komence la verko de Hokusai disvastiĝis nur en Japanujo, ĉar la lando restis komence de la 17-a jarcento preskaŭ tute izolita de la cetera mondo. Nur komercistoj el Nederlando rajtis portempe komerci en Japanujo, kaj per ili bildoj de Hokusai atingis Eŭropon. Tie ili influis artistojn kiel Vincent van Gogh, Paul Gauguin, Egon Schiele, Gustav Klimt kaj impresionismon.

[redakti] Bibliografio

"Vojaĝistoj transverturantaj riveron Oi"
  • Wolfmar Zacken: Hokusai und Zeitgenossen - Malerei & Zeichnungen (Hokusai kaj samtempuloj - pentraĵoj kaj desegnaĵoj), kun pli ol 50 koloraj bildoj, Edition Zacke, Wien 2009.
  • Gian Carlo Calza: Hokusai, kun pli ol 500 koloraj kaj 200 nigraj-blankaj bildoj, Phaidon Verlag, Berlin 2006, ISBN 978-0-7148-5792-3
  • Friedrich Perzynski: Hokusai. Dua pligrandigita kaj plibonigita eldono. Velhagen & Klasing, 1908
  • Hokusai – Der vom Malen Besessene (Hokusai - La pentrofanatikulo). 48 koloraj bildoj kun enkonduko de Joe Hloucha. Artia, Prag, 1956
  • J. Hillier: Hokusai – Gemälde, Zeichnungen, Farbholzschnitte (Hokusai - pentraĵoj, desegnaĵoj, koloraj lignogravuraĵoj). Phaidon Verlag, 1956
  • Wolfgang Zinggl: Hokusai; artikolo en: Merian Nr. 12/1992, S. 90–100, ISBN 3-7742-9212-4
  • Nina Daebel: Suche nach Vollkommenheit (Kvesto pri perfekteco); artikolo en: Das kaiserliche Japan (La imperiestra Japanujo), GEO Epoche Nr. 21, 2006, S. 106–109, ISBN 3-570-19556-2
  • Zora del Buono: Das blaue Wunder – Hokusais Holzschnitte prägen die Weltkunst (La blua miraklo - lignogravuraĵoj de Hokusai influas la mondan arton); artikolo en: Mare Nr. 58, 2006, S. 84–89, ISBN 3-936543-48-8

[redakti] Referencoj

  1. Vidu la paĝojn 25-26 en Art of Japan: Wood-block Color Prints (Arto de Japanujo: Koloraj lignogravuraĵoj), Carol Finley, Lerner Publications, 1998

[redakti] Eksteraj ligiloj

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj