Saltu al enhavo

Kacuŝika Hokusaj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kacuŝika Hokusaj
Persona informo
葛飾北斎
Naskiĝo 31-an de oktobro 1760 (1760-10-31)
en Honjo, Katsushika district
Morto 10-an de majo 1849 (1849-05-10) (88-jaraĝa)
en Asakusa
Etno japanoj vd
Lingvoj japana vd
Loĝloko Uraga vd
Ŝtataneco Japanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Kacuŝika Hokusaj
Familio
Edz(in)o nekonata valoro (1797–)
nekonata valoro (–dekjaro de 1790) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Katsushika Ōi (en) Traduki
 ( )
Katsushika Tatsujo (en) Traduki
 ( ) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo pentristo
gravuristo
dezajnisto
konstrua desegnisto
vidartisto
grafikartisto
ukijisto
artisto
ksilografiisto
ilustristo
desegnisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Ukijo, pentrado, vidigaj artoj, ligna gravurado, grafiko, illustration (en) Traduki kaj desegnaĵo Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Edo vd
Verkado
Verkoj Tridek Ses Vidoj de Fuĵi-Monto ❦
The Dream of the Fisherman's Wife ❦
Hokusai Manga ❦
Ehon Chūkyō ❦
A Tour of the Waterfalls of the Provinces ❦
Oceans of Wisdom ❦
Watermelon ❦
Great Daruma vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

KACUŜIKA HokusaJ kaj literumita angle Katsushika Hokusai (japane 葛飾 (かつしか)北斎 (ほくさい)), legu: kacuŝika hokusaj), tre konata kiel Hokusai (北斎) aŭ en Esperanto Hokusajo[1] (naskiĝis kredeble la 31-an de oktobro 1760 en Edo, mortis la 10-an de majo 1849 en Asakusa) estis tre fama japana pentristo kaj aŭtoro de Ukijo-e. Liaj kreaĵoj ege influis eŭropajn impresionistojnClaude Monet kaj aliajn.

Dum sia vivo Hokusai ŝanĝis pli ol 30 nomojn, do estas kutime dividi lian vivon en periodojn laŭ la nomoj sub kiuj li famiĝis tiutempe. La plej multaj el liaj famaj verkoj estis kreitaj de Hokusai post la aĝo de 60 jaroj, kaj en la lastaj jaroj de sia vivo li diris, ke nur en la aĝo de cent jaroj li havos perfektan komprenon pri vivaĵoj, kaj tiam li povus esti vera pentristo. La pejzaĝaj serioj de Hokusai multe influis la Okioha stilon kaj lasis signifan markon sur monda arto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ne estas klara lia naskodato, sed oni supozas, ke Hokusaj naskiĝis en la kvartalo Warigesui, distrikto Honjo (kampara regiono konata ankaŭ sub la nomo Kacuŝika, 葛飾郡) en Edo, ĉefurbo de reganta Tokugava ŝogunlando, nome la nuntempa Kacuŝika-ku, Tokio,[2] en la 23a tago de la naŭa monato de la deka jaro de la Horeki-epoko (laŭ malnova kalendaro: oktobre/novembre de la jaro 1760). Liaj gepatroj estas nekonataj, sed de familio de metiartistoj. Trijaraĝa li estis adoptita de Nakajima Ise (japane 中島 (なかじま)伊勢 (いせ)), kiu povis esti ankaŭ lia patro, kaj fabrikis spegulojn por la kortego de la ŝoguno.[3] Hokusaj, tiam nomata Tokitarō,[4] montris talenton por desegnado kaj kuriozecon pri pentrarto. Ĉiuokaze lia patro neniam faris lin heredanto, kaj tiukadre eble lia patrino estis konkubino, aŭ kromvirino.[5] Hokusai ekpentris estante ĉirkaŭ ses-jaraĝa, eble lernante el sia (adopto)-patro, kies laboro inkludis la pentradon de desegnoj ĉirkaŭ speguloj.[6]

Oni konas, ke Hokusaj uzis almenaŭ ĉirkaŭ tri dek nomojn dum sia vivotempo. Kvankam la uzado de multaj nomoj estis ofta praktiko de tiamaj japanaj artistoj, lia nombro de pseŭdonimoj superis tiun de aliaj gravaj japanaj artistoj. Liaj nomoŝanĝoj estis tiom oftaj, kaj tiom ofte rilataj al ŝanĝoj en liaj artaj produktado kaj stilo, ke ili estis uzitaj por disigi lian vivon en periodoj.[7]

Kiam li estis 12-jaraĝa, lia patro sendis lin labori en libro-vendejo kaj pruntejo, nome populara institucio en japanaj urboj, kie legado de libroj faritaj per lignoblokoj estis populara distraĵo de mezaj kaj supraj klasoj.[8]

Korteganino dormanta, bijin-ga presaĵo de "surimono", ĉirkaŭ la fino de la 18-a al la komenco de la 19-a jarcentoj

En 17731774 Hokusai estis lernanto en metiejo de ksilografio kaj en 1775 li mem gravuris la ses lastajn foliojn de humura romano. En 1778, estante dekokjaraĝa, kiam li jam iom spertis pri lignogravurado, li eklaboris en la metiejo de la Ukijo-e-majstro Kacukaŭa Ŝunŝo (17261792), pentristo kaj desegnisto de koloraj lignogravuraĵoj. En tiu metiejo komenciĝis lia laboro de metiisto pri desegnado kaj lignogravurado kun malalta salajro. Ŝunŝo estis artisto de ukijo-e, nome stilo de ligno-gravurado kaj pentrado, kiun Hokusaj poste regos, kaj estris la tiel nomita skolo Kacukaŭa.[9] Ukijo-e, kiel praktikita de artistoj kiel Ŝunŝo, fokusis al bildoj de korteganinoj (bijin-ga) kaj aktoroj de kabuko (jakuŝa-e) kiuj estis tre popularaj en la tiamaj japanaj urboj.[10]

La sekvan jaron, en 1779, la nomo de Hokusaj ŝanĝiĝis por la unua fojo, kiam li estis nomumita Ŝunrō fare de sia mastro. Li publikigis siajn unuajn verkojn: portretoj de aktoroj, kiuj eldoniĝis sub la nomo Kacukaŭa Ŝunrō (勝川 (かつかわ)春朗 (しゅんろう)) kaj estis rimarkataj pro la individuaj vizaĝtrajtoj de la reprezentitoj. Dum la jardeko en kiu li laboris en la studio de Ŝunŝō, Hokusaj estis edzo de sia unua edzino, pri kiu oni konas malmulte escepte ke ŝi mortis en la komencaj 1790-aj jaroj. Li ree edziĝis en 1797, kvankam ankaŭ tiu edzino mortis post mallonge. Li estis patro de du filoj kaj tri filinoj kun tiuj du edzinoj, kaj liaj pli juna filino Ei, konata ankaŭ kiel Ōi, finfine iĝis artisto kaj lia helpanto.[11][12] "Piroteknikaĵoj en la malvarma vespero ĉe la ponto Rjogoku en Edo" (ĉirkaŭ 1788–89) estas verko el tiu periodo de la vivo de Hokusaj.[13]

"Piroteknikaĵoj en la malvarma vespero ĉe la ponto Rjogoku en Edo", presaĵo (ĉirkaŭ 1788–89).

Sed post la morto de sia majstro li forlasis la metiejon en la jaro 1785, ĉar li ne submetiĝis al la artaj principoj de la sukcesinto de Shunŝō kaj lernis ankaŭ de aliaj majstroj[14]. La nomon Ŝunrō li portis ĝis 1794. Ekde 1793, Hokusaj ekesploris aliajn artostilojn, kiel eŭropaj stilojn al kiuj li estis eksponita pere de francaj kaj nederlandaj kuprogravuraĵoj kiujn li povis akiri.[15] Fakte li estis elpelita el la skolo Kacukaŭa fare de Ŝunkō eble pro siaj studoj pri la rivala skolo Kanō. Tiu afero estis, laŭ liaj propraj vortoj, inspirigaj: "Kio reale motivis la disvolvigon de mia arta stili estis la embaraso kiun mi suferis ĉe Ŝunkō."[16]

Hokusaj ŝanĝis ankaŭ la temojn de siaj verkoj, forirante el la bildoj de korteganinoj kaj aktoroj kiuj estis la tradiciaj temoj de ukiyo-e. Anstataŭe, lia laboro fokusiĝis al pejzaĝoj kaj bildoj de la ĉiutaga vivo de japanoj el vario de sociaj niveloj. Tiu temoŝanĝo estis elrompa en ukiyo-e kaj en la kariero de Hokusaj.[17]

Meza periodo[redakti | redakti fonton]

Bildoj de banantoj el la Hokusai Manga.

Poste Hokusaj migris tra Japanujo. Li ofte ŝanĝis instruistojn kaj skolojn kaj eĉ sian nomon pli ol 30-foje. Dum tiu tempo li loĝis en 90 diversaj lokoj, sed daŭre pliperfektigis sian arton. Krome Hokusaj verkis ankaŭ popularajn romanojn. En 1782 publikiĝis lia unua libro kun propraj ilustraĵoj. Hokusaj spertis ege malriĉan epokon dum kiu li tamen daŭre studis la teknikojn de skoloj kiaj tiuj de Kanō Yūsen, Cucumi Tōrin kaj Sumijoŝi Naiki. Influis lin ankaŭ la okcidenta arto kaj li malkovris perspektivon danke al japana artisto, Shiba Kōkan, kiu havis rilatojn al la nederlandanoj, kiuj estis la nuraj eŭropanoj rajtigitaj komerci tiam en Nagasaki.

Ĉirkaŭ 1794 li aliĝis al klasika skolo: nome la klano Taŭaraja de la tradicio Rimpa. En 1795 li ilustris la poemaron Kyōka Edo no Murasaki sub la nomo "Tawaraya Sōri"; tio estis lia unua sukceso. De 1796 ĝis 1799 li produktis grandan nombron de albumoj kaj lignogravuraĵoj sur apartaj folioj, nome private komisiitaj presaĵoj por specialaj okazoj nomataj surimono, kaj ilustraĵojn por libroj de humoraj poemoj (kyōka ehon) dum tiu epoko. En 1798, Hokusaj trapasis sian nomon al lernanto kaj setliĝis kiel sendependa artisto, libere el ligiloj al difinita skolo por la unua fojo, adoptante la nomon Hokusaj Tomisa. Ekde 1798 li akceptis lernantojn kaj instruis al ili la artojn de lignogravurado kaj desegnado. Ekde tiam li subskribis per sia ĝis nun konata nomo Kacuŝika Hokusaj.

Nuntempa presaĵo de Hokusaja pentraĵo pri Granda Daruma de 1817.

En 1800 li aldonis al sia nomo la kromnomon Gakyōjin Hokusaj, nome la fanatikulo pri desegnado. Ĉirkaŭ 1800, Hokusaj estis plue disvolvigante sian propran uzadon de la stilo ukiyo-e por aliaj celoj for de la portretoj. Li adoptis la aktualan nomon Kacuŝika Hokusaj, ĉar la antaŭa nomo referencis al la urboparto de Edo kie li naskiĝis, dum la lasta signifis 'nordan studion', honore al la Norda Stelo, simbolo de grava diaĵo en sia religio de Niĉiren Budhismo.[18] Tiun jaron, li publikigis du kolektojn de pejzaĝoj, nome "Famaj vidaĵoj de la Orienta Ĉefurbo" kaj "Ok vidaĵoj de Edo" (nuntempa Tokio). Li tiam amase altiris studentojn per si mem, kaj finfine instruis al 50 lernantoj laŭlonge de sia vivo.[19]

Li famiĝis laŭlonge de la sekva jardeko kaj pro sia talento kaj pro sia kapablo por mempromocii sin. En 1804 dum festivalo en Edo li pentris en la korto de la templo de Edo grandegan protreton de la budhisma pastrego Daruma-n, pli ol 240 m² grandan, pere de balailo kaj sitelo plena de inko.[20] Tiun daruma-n oni poste devis tiri ĝis la tegmentoj por ke ĝi estu spektebla. Li rekomencos tion en la jaro 1817 en Nagoya.

Alia rakonto situigas lin en la kortego de la ŝoguno Tokugaŭa Ienari, invitita tie por konkurenci kun alia artisto kiu praktikis pli tradician penikofrapan pentrarton. Hokusaj pentris bluan kurbon sur papero, poste prenis kokon kies piedojn li metis en ruĝan farbon kaj piedirigis la kokon pentrantan la bildon. Li priskribis la pentraĵon al la ŝoguno kiel pejzaĝo de la rivero Tacuta kun ruĝaj acerfolioj flosantaj sur ĝi, kaj tial li venkis en la konkurenco.[21]

Ilustraĵo de Hokusaj por "Ĉinsecu Jumiharizuki" (Strangaj rakontoj de krescento, 1807–1811) de la populara romanisto Takizaŭa Bakin.

Inter 1804 kaj 1815 Hokusaj kunlaboris kun la populara romanisto Takizaŭa Bakin en serio de ilustritaj libroj. Speciale populara estis la fantasta novelo "Ĉinsecu Jumiharizuki" (Strangaj rakontoj de krescento, 1807–1811) kun la samurajo Minamoto no Tametomo kiel la ĉefa rolulo, kaj Hokusaj krome atingis famon aparte pro siaj kreivaj kaj energiaj ilustraĵoj, sed la kunlaborado finiĝis post dek tri verkoj. Estas diferencaj teorioj kial ili dissolviĝis sian kunlaboradon, kiel diskordantaj personecoj kaj konfliktantaj opinioj kiel fari la ilustraĵojn.[22][23] Hokusaj ankaŭ kreis kelkajn albumojn de erotika arto (ŝungo). Tiukadre lia plej fama verko en tiu ĝenro ests "La revo de la edzino de fiŝkaptisto", kiu montras junan virinon seksume kaptita de paro de polpoj, el "Kinoe no Komacu", tri-voluma libro de ŝungo el 1814.[24]

Hokusaj zorge atentis pri la produktado de siaj verkoj. En leteroj dum sia engaĝiĝo por "Toŝisen Ehon", japana eldono de antologio de ĉina poezio, Hokusaj skribis al la publikigisto, ke la blokotranĉisto Egaŭa Tomekiĉi, kun kiu Hokusaj estis jam laborinta kaj kiun li respektis, estis rompinta la stilon de Hokusaj en la tranĉado de kelkaj kapoj. Li skribis ankaŭ al alia blokotranĉisto engaĝinĝita en la projekto, nome Sugita Kinsuke, aerestante, ke li malŝatis la stilon de la Utagaŭa skolo laŭ kiu Kinsuke estis tranĉinta la okulojn kaj nazojn de la bildo kaj ke necesas amendoj por ke la finaj presaĵoj vere kongruu kun lia stilo. En sia letero, Hokusaj inkludis ekzemplojn kaj de sia stilo kaj de la stilo de la Utagaŭa skolo ilustrantaj okulojn kaj nazojn.[25]

Paĝo el Manga, montranta homojn kiuj ne montras siajn vizaĝojn.

En 1811, estante 51-jaraĝa, Hokusaj ŝanĝis sian nomon al Taito kaj eniris en la periodon en kiu li kreis "Hokusaj Manga" kaj variajn "etehon", aŭ gvidlibrojn pri arto.[26] Tiuj gvidlibroj, starte en 1812 per "Rapidaj lecionoj pri simpligita desegnado", celis konvenan rimedon monenspezi kaj altiri pliajn lernantojn. La unua volumo de "Manga" (kun la signifo de hazardaj desegnoj) estis publikigita en 1814 kaj iĝis tuja sukceso.[27] Ĉirkaŭ 1820, li estis produktinta dek du volumojn (kaj tri pliaj estis publikigitaj postmorte) kiuj inkludas milojn da desegnoj de objektoj, plantoj, animaloj, religiaj figuroj, kaj ĉiutagaj personoj, ofte kun humoraj nuancoj.[28]

La 5an de Oktobro 1817, li pentris la Grandan "Daruma" ekster la templo Hongan-ji Nagoja Becuin en Nagojo. Tiu portreto de inko sur papero estis 18 × 10.8 metrojn granda, kaj la evento altiris grandajn homamasojn. Tiun aferon rakontis populara kanto kaj li ricevis la nomon "Darusen" aŭ "Daruma Mastro".[29][30] Kvankam la originalo estis detruita en 1945, la promociaj manbiletoj de Hokusaj mem survivis el tiu tempo kaj estas konservataj en la Nagoja Urbomuzeo.

En 1820, Hokusaj ŝanĝis sian nomon denove, tiam al "Iicu," vome nomŝanĝo kiu markis la starton de periodo en kiu li sekurigis sian famon kiel artisto tra tuta Japanio. Lia plej fama verko, nome "36 Vidaĵoj de la Monto Fuji", inkludanta la faman "Ondegon ĉe Kanagaŭa" kaj la "Ruĝan Fuji" estis produktita komence de la 1830-aj jaroj. La rezultoj de la studoj pri perspektivo fare de Hokusaj en "Manga" povas esti vidataj en la "Ondego ĉe Kanagaŭa", en kiu li uzas tion kio estus vidita el okcidenta vidpunkto kiel reprezento de profundeco kaj volumo.[31] Li montriĝis tiom populara ke dek pliaj presaĵoj estis poste aldonitaj al la serio. Inter aliaj popularaj serioj de presaĵoj, kiujn li faris dum tiu epoko estas "Vojaĝo al la akvofaloj de la provincoj", "Oceanoj de saĝeco" kaj "Maloftaj vidaĵoj de famaj pontoj en la provincoj".[32] Li ankaŭ ekproduktis nombrajn detalajn unuopajn bildojn de floroj kaj birdoj ("kaĉō-e"), kiel la eksterordinare detalaj "Papavetoj" kaj "Kokaro".[33]

Lasta periodo[redakti | redakti fonton]

Portreto de Hokusaj fare de lernanto Keisai Eisen.

Kiam malpliboniĝis la ekonomia situacio en Japanujo, malpliboniĝis ankaŭ la aferoj por Hokusai, kiu eĉ en malfacilaj momentoj devis proponi siajn bildojn al vendado surstrate. Post tio sekvis fazo de ŝtata cenzuro, kiu igis lin preferi mendojn de riĉaj klientoj.

En tiu lasta periodo, starte en 1834, Hokusaj laboris laŭ la nomo "Gakyō Rōjin" (画狂老人; "Maljunulo Artofreneza").[34] En tiu epoko li produktis la verkon Cent vidaĵoj de la monto Fuji, nome alia grava serio,[35] ĝenerale konsiderata "la majstroverko inter liaj pejzaĝaj bildolibroj".[36]

En la kolofono de tiu verko, Hokusaj skribis jene:

Citaĵo
 El la ses-jaraĝo, mi havis pasion por kopii la formon de aĵoj kaj el la 50-jaraĝo mi publikigis multajn desegnojn, sed el mia 70-jaraĝo estis nenio kio meritas la penon. Estante 73-jaraĝa mi parte komprenis la strukturon de animaloj, birdoj, insektoj kaj fiŝoj, kaj la vivon de herboj kaj plantoj. Kaj tial, estante 86-jarĝa mi plue progresos; estante 90-jaraĝa mi eĉ plue penetros ilian sekretan signifon, kaj je cent-jaraĝo mi eble vere atingos la nivelon de tio mirinda kaj dia. Kiam mi estos 110-jaraĝa, ĉiu punkto, ĉiu linio posedos vivon per si mem.[37] 

Vera spegulo de ĉina kaj japana poezio (Ŝika ŝaŝin kjo), produktita ĉirkaŭ 1833 ĝis 1834, estis presita en ekstra-longaj vertikalaj formatoj similaj al la formo de ĉinaj manrulaĵoj. Presaĵoj de tiu serio inkludas poemojn fare de ĉinaj kaj japanaj poetoj kombinitajn kun scenoj el tiuj landoj, kaj scenoj el teatraĵoj de ĝenro Noo (nome formo de dancoteatro antaŭ kabuki). Dek desegnoj de tiu serio survivas.[38]

La fina presoserio de Hojusaj, produktita ĉirkaŭ 1835 ĝis 1836, nomiĝis Cent poemoj klarigitaj de vartistino (Hjakunin isŝu tuba ga etoki). Tiu serio neniam estis publikigita komplete, eble pro la financaj malfacilaĵoj kiujn frontis la publikigistoj de Hokusaj dum la ekonomia krizo de Japanio meze de la 1830-aj jaroj.[39] Tiuj presaĵoj montras scenojn kun la poemoj enskribitaj en kvadrato. Ĉiu presaĵo enhavas ankaŭ la serititolon listigitan en sia propra vertikala ortangulo.[40]

En 1839, incendio detruis la studion de Hokusaj kaj multon de lia verkaro. Ĉirkaŭ tiu tempo, lia kariero ekvanuiĝis ĉar junaj artistoj kiel Andō Hiroshige iĝis iom post iom popularaj. Estante 83-jaraĝa, Hokusaj veturis al Obuse, en Provinco Ŝinano (nune en Gubernio Nagano) invitita de riĉa terposedanto, nome Takai Kozan, kaj li estis tie dum kelkaj jaroj.[41] Dum sia tempo en Obuse, li kreis kelkajn majstroverkojn, kiel la Maskla ondo kaj la Ina ondo.[41] Inter 1842 kaj 1843, en tio kion li priskribis kiel "tagaj ekzorcoj" (nisŝin joma), Hokusaj pentris ĉinajn leonojn (ĉinajn gardistaj leonoj, nome ŝiŝi) ĉiun matenon per inko sur papero kiel talismano kontraŭ misfortuno.[42][43] Hokusaj plue laboris preskaŭ sia fino, kaj pentris Fumodrako eliranta el la monto Fuji[44] kaj la belan Tigro sur la neĝo komence de 1849.[45]

Ĉirkaŭ sia 68-a jaro Hokusai estis suferinta apopleksion, sed bone resaniĝis kaj vivis ankoraŭ dudek jarojn en kontentiga sano. En sia 89-a jaro li malsaniĝis denove kaj estis flegata de sia filino en sia domo en Asakusa.

Konstante klopodante por produkti pli bonkvalitajn verkojn, li ŝajne diris sur sia mortolito, "Se la ĉielo donu al mi nur dek pliajn jarojn... ĝuste aliajn kvin pliajn jarojn, tiam mi povus iĝi vere reala pentristo." Li mortis la 10-an de majo 1849, en la 18-a tago de la kvara monato de la dua jaro de la Kaei-epoko[46] kaj estis entombigita en la tombejo Seikjō-ji en Tokio (distrikto Taito).[47] Hajko kiun li komponis tuj antaŭ sia morto diras jene: "Kvankam kiel fantomo, mi hele piediros la somerkampojn."[45]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

"La ondego ĉe Kanagaŭa"
"Ruĝa Monto Fuji"

Lia plej fama kreaĵo estas serio de ukijo-e ("36 vidaĵoj de monto Fuji") kiu estiĝis dum 1826–1833. Ĝi konsistas el 46 pentraĵoj (10 estis aldonitaj pli poste).

Jen iuj el ukiyo-e el tiu serio:

Unua pentraĵo el serio. Konata kiel "La Ondego".
Dua pentraĵo el serio. Konata kiel "Ruĝa Monto Fuji".
Tria pentraĵo el serio. Konata kiel "Fulmodrako eskapante el la monto Fuji".
Kvara pentraĵo el serio. Konata kiel "Vojaĝantoj transveturantaj riveron Oi"

Kvankam Hokusaj provis diversajn stilojn, li restis stilsendependa. Portempe li vivis en plej granda malriĉeco, kaj eĉ post kiam liaj artaĵoj ebligis al li perlabori sufiĉe da mono, li preferis simplan vivon. Li uzis preskaŭ ĉiujn formojn kaj teknikojn de lignogravurado kaj de pentrarto. Liaj motivoj iras de la bildigo de luktantaj samurajoj ĝis amoraj scenoj kiaj ekzemple La revo de la edzino de fiŝkaptisto. Sed liaj plej famaj bildoj reprezentas naturon kaj pejzaĝojn.

Hokusaj popularigis la terminon mangao (pli-malpli sendeviga/kruda bildo), kiun oni uzas ankoraŭ nuntempe por japanaj komiksoj. Liaj Hokusai-mangaoj estas skizoj, kiuj estis publikigitaj inter 1814 kaj 1815 en entute 15 volumoj. Ili ne rakontas fadenajn historiojn, sed prezentas momentbildojn de la japanaj socio kaj kulturo en la malfrua Edo-epoko kaj reprezentas la tutan spektron de homa vivo.

Ankoraŭ pli famiĝis lia bildoserio 36 vidoj de la monto Fuji, kiu estiĝis inter 1830 kaj 1836 kaj sur kies 36 bildoj videblas la pejzaĝoj ĉirkaŭ la plej alta monto de Japanujo. La granda ondo ĉe Kanagaŭa, unu el la bildoj el tiu ciklo, estas verŝajne la tutmonde plej konata japana artaĵo. Krome Hokusaj verkis en tiu epoko pli ol 200 aliajn desegnaĵojn.

Dum sia tuta vivo Hokusaj okupiĝis pri persona arta pluevoluo. Fine de sia vivo li priskribis sin mem fiere kiel kamparlaboristo. Laŭdire antaŭ ol morti Hokusaj diris: "Se la ĉielo donacintus al mi kvin pluajn jarojn, mi iĝintus granda pentristo."

Pseŭdonimoj[redakti | redakti fonton]

Katsushika Hokusai tre ofte alprenis novan pseŭdonimon, kio ne estis malkutima en Japanio. La nomon Gakyō-Rōjin li uzis en 1805 kaj reuzis poste ekde 1834.

  • Shunrō (1779)
  • Zewasai (1781–1782)
  • Gumbatei (1785–1794)
  • Sōri (1795–1798)
  • Hokusai Sōri (1797–1798)
  • Hokusai (1798–1819)
  • Kakō (1798–1811)
  • Fusenkyo Hokusai (1799)
  • Tatsumasa Shinsei (1799)
  • Senzankō (1803)
  • Kintaisha (1805–1809)
  • Gakyōjin (1800–1808)
  • Kyūkyūshin (1805)
  • Gakyō-Rōjin (1805–1806)
  • Katsushika (1807–1824)
  • Taito (1811–1820)
  • Kyōrian Bainen (1812)
  • Raishin (1812–1815)
  • Tengudō Nettetsu (1814)
  • Iitsu (1820–1834)
  • Zen (saki no) Hokusai Iitsu (1821–1833; saki no: "iama")
  • Fusenkyo Iitsu (1822)
  • Manji (1831–1849)
  • Tsuchimochi Nisaburō (1834)
  • Hyakushō Hachiemon (1834–1846)
  • Gakyō-Rōjin (1834–1849; "maljuna pentrado-maniulo")
  • Fujiwara Iitsu (1847–1849)

Influo en arto kaj kulturo[redakti | redakti fonton]

Orientaziaj elementoj en pentraĵo de Paul Gauguin; la rugaj acerfolioj en la ventumilo memorigas tiujn de la fama pentraĵo de Hokusaj por konkurenco, kiun li venkis.

Komence la verko de Hokusaj disvastiĝis nur en Japanujo, ĉar la lando restis komence de la 17-a jarcento preskaŭ tute izolita de la cetera mondo. Nur komercistoj el Nederlando rajtis portempe komerci en Japanujo, kaj per ili bildoj de Hokusai atingis Eŭropon. Tie ili influis artistojn kiaj Vincent van Gogh, Paul Gauguin, Egon Schiele, Gustav Klimt kaj impresionismon.

Hokusaj havis atingojn en variaj kampoj kiel artisto. Li faris desegnojn por libraj ilustraĵoj kaj lignoblokaj presaĵoj, skizoj, kaj pentraĵoj dum ĉirkaŭ 70 jaroj.[48] Hokusaj estis frua eksperimentanto per okcidenta liniperspektivo inter japanaj artistoj.[49] Hokusaj mem estis influita de Sesŝū Tōĝō kaj de aliaj stiloj de ĉina pentrarto.[50] Liaj influoj etendiĝis tra la tuta mondo al liaj okcidentaj samtempuloj de la 19-a jarcento ĉefe en Eŭropo pere de la tendenco Japanismo, kiu startis per frenezeco por kolektadi japanan arton, kaj aparte verkojn "ukijo-e". Kelkaj el unuaj ekzemploj estis viditaj en Parizo, kiam ĉirkaŭ 1856, la franca presisto, desegnisto kaj kolego de multaj impresionsistaj artistoj kiel Édouard Manet,[51] Félix Bracquemond la unua akiris kopion de desegnaro de Hokusaj en la ateliero de August Dalatre, sia presisto.[52]

El tiu desegnaro kiel sia influo, Bracquemond desegnis la "Rousseau Service," eleganta aro de vazaro, por Francois-Eugene Rousseau, posedanto de vendejo de vitro kaj ceramiko. Ekspoziciita en la Universala Ekspozicio en Parizo en 1867, la "Rousseau Service" estis tre sukcesa kaj kritike kaj komerce kaj estis refarita en kelkaj eldonoj laŭlonge de la jaroj. La "Rousseau Service" montris bildojn de birdoj kaj fiŝoj kopiitaj el la japanaj librilustraĵoj, metitajn malsimetrie kontraŭ blanka fono kun aspekto kiu estis tre moderna tiam.[53]

Kovrilo de la komponaĵo de Claude Debussy nome La mer (maro), 1905.

Hokusaj influis ankaŭ la Impresionisman movadon, per temoj kiuj similas liajn verkojn aperintaj en la verkoj de Claude Monet kaj Pierre-Auguste Renoir, same kiel en la Art Nouveau en Francio, kaj la Jugendstil en Germanio. Liaj lignogravuraĵoj estis kolektitaj de multaj eŭropaj artistoj, kiel Degas, Gauguin, Klimt, Franz Marc, August Macke, Édouard Manet, kaj van Gogh.[54] Degas diris pri li, "Hokusai ne estas nur unu artisto inter la Flosanta Mondo. Li estas insulo, kontinento, tuta mondo en si mem."[55] La frapofara verkaro de skulptisto Hermann Obrist, aŭ Peitschenhieb, kiu iĝis ekzemplo de la nova movado, estis evidente influita de la verkoj de Hokusaj.

Oni diras, ke la tonpoemo de la franca komponisto Claude Debussy nome "La Mer", kiu premieris en 1905, estis inspirita de la presaĵo de Hokusaj La ondego. La komponisto havis presaĵon de tiu verko pendanta en sia salono kaj specife li petis, ke oni uzu ĝin por la kovrilo de la publikigota partituro, kiu estis amplekse distribuita, kaj la muziko mem enhavis japan-inspiritajn harmoniojn.[56]

Eĉ post lia morto, ekspozicioj de liaj artaĵoj plue kreskiĝis. En 2005, la Tokio Nacia Muzeo okazigis Hokusajan ekspozicion kiu havis la plej grandan nombron de vizitantoj inter ĉiuj ekspozicioj de tiu jaro.[57] Kelkaj pentraĵoj el la tokia ekspozicio estis ekspoziciitaj akaŭ en Britio. La Brita Muzeo okazigis la unuan ekspozicion de la artaĵoj de la lastaj jaroj de Hokusaj kiel La Ondego en 2017.[58]

Hokusaj inspiris la rakonton ricevintan de la Premio Hugo de la scencfikcia verkisto Roger Zelazny, nome "24 Views of Mt. Fuji, by Hokusai", en kiu la protagonisto veturas tra la areo ĉirkaŭ la Monto Fuji, haltante ĉe lokoj pentritaj de Hokusaj. Libro de 2011 pri meditado fermiĝas per la poemo "Hokusai Says" de Roger Keyes, antaŭigtita de klarigo ke "foje poezio kaptas la animon de ideo pli bone ol io ajn."[59]

En la eldono de 1985 de Encyclopædia Britannica, Richard Lane karakterizas Hokusaj jene: "ekde la fino de la 19a jarcento li impresis okcidentajn artistojn, kritikistojn kaj artoŝatantojn pleverŝajne pli ol eble ajna alia individuo azia artisto".[60]

'Vendejo de Bildolibroj kaj Ukijo-e' de Hokusaj montras kiel ukijo-e dum sia epoko estis fakte vendata; ĝi montras kiel tiujn presaĵojn oni vendis ĉe lokaj vendejoj, kaj ordinaraj homoj povis aĉeti ukijo-e. Malkutime, en tiu bildo, Hokusaj uzis man-kolorigitan alproksimiĝon anstataŭ uzi kelkajn apartajn lignoblokojn.[61]

Lia plej juna filino Ei havas siajn proprajn mangaon kaj filmon nomitajn Miss Hokusai.[62]

Biografia filmo pri la pentristo publikiĝis en Japanio la 28an de Majo, 2021.[63] Ĝi premieris em la 33a Tokio Internacia Kinfestivalo.[64]

Kelkaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Eldiroj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Ekde mia sesa jaro mi klopodis desegni la formojn de la objektoj. Ĝis mia 50-a jaro mi publikigis longan serion de bildoj. Sed ĉio, kion mi faris ĝis la aĝo de 70, ne estas menciinda. Je 73 mi komencis kompreni la naturon, la veran strukturon de bestoj, herboj, arboj, birdoj, fiŝoj, insektoj. Do je 80 mi estos progresinta, kaj je 90 mi penetros en la sekretojn de la aferoj. Je 100 mi atingos superan gradon de kompreno, kaj je 110 ĉio, ĉu punkto, ĉu streko, estos plena je vivo. Kiu vivos same longe kiel mi, kontrolu, ĉu mi plenumos mian diron. 
— Hokusai, 75-jara
Citaĵo
 ひと魂で ゆく気散じや 夏の原   Kvankam spirito – mi tra someraj kampoj – plezure vagos 
— Hokusai, mortopoemo[65]
Citaĵo
 Se la ĉielo donacus al mi pliajn dek jarojn … se la ĉielo donacus al mi pliajn kvin jarojn, mi povus iĝi vere granda pentristo. 
— Hokusai, mortanta

Hokusajo kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el Azio. Jen kiel oni prezentas Hokusajon:

Sed tiam rendevuas alia brila ĥimero
malantaŭ nubo densa super la landoj Aziaj,
ŝvebanta en la spaco, kun alrigardo brovsulka.
Tiam ekdiras al li l'akompananto ĉi-vorte:
-Jen estas Hokusajo, grandega majstro de pentro,
kiu per gravuraĵoj floraj kaj bele pejzaĝaj
stelbrilos en junaĝo kaj pri l'naturo rivelos
per trajtoj plej subtilaj kaj per Mang-ŭao li kulmos.
De nun li akompanos kaj priinformos afable.[66]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

"Vojaĝantoj transveturantaj riveron Oi"
  • Zora del Buon. (2006) Das blaue Wunder – Hokusais Holzschnitte prägen die Weltkunst (La blua miraklo – lignogravuraĵoj de Hokusai influas la mondan arton), Mare 58, p. 84–89. ISBN ISBN 3-936543-48-8.
  • Gian Carlo Calza. (2006) Hokusai, kun pli ol 500 koloraj kaj 200 nigraj-blankaj bildoj. Berlino: Phaidon Verlag. ISBN 978-0-7148-5792-3.
  • Calza, Gian Carlo (2003). Hokusai. Phaidon. ISBN 978-0-7148-4457-2.
  • Clark, Timothy eld. (2017). Hokusai: Beyond the Great Wave. London: Thames & Hudson/The British Museum. ISBN 978-0-50009-406-8
  • Nina Daebel. (2006) Suche nach Vollkommenheit (serĉiro pri perfekteco), Das kaiserliche Japan (La imperiestra Japanujo), GEO Epoche 21, p. 106–109. ISBN ISBN 3-570-19556-2.
  • J. Hillier. (1956) Hokusai – Gemälde, Zeichnungen, Farbholzschnitte (Hokusai – pentraĵoj, desegnaĵoj, koloraj lignogravuraĵoj). Phaidon Verlag.
  • (1956) Hokusai – Der vom Malen Besessene (Hokusai – La pentrofanatikulo). 48 koloraj bildoj kun enkonduko de Joe Hloucha. Prago: Artia.
  • Lane, Richard (1978). Images from the Floating World: The Japanese Print. Oxford: Oxford University Press. ISBN 978-0-19-211447-1; OCLC 5246796.
  • Véronique Massenot, The great wave (la granda ondo, originala franca titolo 'La Grande Vague'), infanlibro kun desegnoj de Bruno Pilorget inspiritaj de Hokusaj. Prestel Publishing, 32 paĝoj, 15 koloraj ilustraĵoj, ISBN: 978-3-7913-7058-3.
  • Nagata, Seiji (1995). Hokusai: Genius of the Japanese Ukiyo-e. Tokyo: Kodansha International. ISBN 978-4-770-01928-8
  • Friedrich Perzynski. (1908) Hokusai, ‑a eldono, Velhagen & Klasing.
  • Ray, Deborah Kogan (2001). Hokusai: The Man Who Painted a Mountain. New York: Frances Foster Books. ISBN 978-0-374-33263-1.
  • Smith, Henry D. II (1988). Hokusai: One Hundred Views of Mt. Fuji. New York: George Braziller, Inc., Publishers. ISBN 978-0-8076-1195-1.
  • Weston, Mark (1999). Giants of Japan: The Lives of Japan's Most Influential Men and Women. New York: Kodansha International. ISBN 978-1-56836-286-1.
  • Siegfried Wichmann. Japonisme: The Japanese Influence on Western Art since 1858. Thames&Hudson. 1999.
  • Wolfmar Zacken. (2009) Hokusai und Zeitgenossen – Malerei & Zeichnungen (Hokusai kaj samtempuloj – pentraĵoj kaj desegnaĵoj), kun pli ol 50 koloraj bildoj. Vieno: Edition Zacke.
  • Wolfgang Zinggl. (1992) Hokusai, Merian 12, p. 90–100. ISBN 3-7742-9212-4.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Abel Montagut, Poemo de Utnoa, Pro Esperanto, Vieno, 1993, paĝo 114.
  2. Weston, p. 116
  3. Nagata
  4. Nagata, Seiji. Hokusai: Genius of the Japanese Ukiyo-e. Kodansha, Tokyo, 1999.
  5. Weston, p. 116
  6. Weston, p. 116
  7. Weston, p. 116
  8. Weston, pp. 116–117
  9. Nagata
  10. Weston, p. 117
  11. Weston, p. 117
  12. "葛飾, 応為 カツシカ, オウイ" (en japana). CiNii. Alirita la 22an de Majo 2017.
  13. Calza (2003), p. 426
  14. Vidu la paĝojn 25–26 en Art of Japan: Wood-block Color Prints (Arto de Japanujo: Koloraj lignogravuraĵoj), Carol Finley, Lerner Publications, 1998
  15. Weston, p. 117
  16. Nagata, Seiji. Hokusai: Genius of the Japanese Ukiyo-e. Kodansha, Tokyo, 1999.
  17. Weston, p. 117
  18. La nomo "Hokusai" (北斎 "Norda Studio") estas mallongigo de "Hokushinsai" (北辰際 "Nordstela Studio"). En Niĉiren Budhismo la Norda Stelo estas adorata kiel diaĵo konata kiel Myōken.
  19. Weston, p. 117
  20. Calza (2003), p. 128
  21. Weston, pp. 117–118
  22. 日美ブログ 第86回 深川・両国・九段へ 北斎と馬琴の面影を探す旅. NHK. 17a de Februaro, 2019. Alirita la 9an de julio 2024.
  23. 曲亭馬琴と葛飾北斎 Hokusai Museum.
  24. Calza (2003), p. 455
  25. Tinios, Ellis (Junio 2015). "Hokusai and his Blockcutters". Print Quarterly. XXXII (2): 186–191.
  26. Nagata
  27. Hillier, Jack R. (1980). The Art of Hokusai in Book Illustration. London: Sotheby Parke Bernet; Berkeley, Calif.: University of California Press. p. 107
  28. Weston, p. 118.
  29. Mallongigita formo de Daruma Sensei.
  30. Calza (2003), p. 192
  31. Screech, Timon (2012). "Hokusai's Lines of Sight". Mechademia. 7: 107. doi:10.1353/mec.2012.0009. JSTOR 41601844. S2CID 119865798.
  32. Weston, pp. 118–119.
  33. Weston, p. 119.
  34. Hokusai's (葛飾北斎) Biography alirita la 9an de Julio 2024, Arkivita la 3an de Septembro 2009 ĉe Wayback Machine
  35. Fugaku hyakkei (One Hundred Views of Mount Fuji) (angle) (2018-12-21). Alirita 2019-01-22.
  36. Nagata, Seiji. Hokusai: Genius of the Japanese Ukiyo-e. Kodansha, Tokyo, 1999.
  37. Calza, Gian Carlo. "Hokusau: A Universe" en Hokusai, p. 7. Phaidon
  38. Thompson, Sarah E.. (2019) Hokusai's landscapes: the complete series (angle). Boston: MFA publications Museum of fine arts, p. 151–165. ISBN 978-0-87846-866-9.
  39. Thompson, Sarah E.. (2019) Hokusai's landscapes: the complete series. Boston: MFA publications Museum of fine arts, p. 167. ISBN 978-0-87846-866-9.
  40. Thompson, Sarah E.. (2019) Hokusai's landscapes: the complete series (angle). Boston: MFA publications Museum of fine arts, p. 167–203. ISBN 978-0-87846-866-9.
  41. 41,0 41,1 Welcome to the World of Hokusai, an "Old Man Mad About Painting"!. Hokusai Museum (7a de Marto 2018). Alirita 16 May 2019.
  42. Machotka, Ewa. (2009) Visual Genesis of Japanese National Identity: Hokusai's Hyakunin Isshu. Peter Lang. ISBN 978-90-5201-482-1.
  43. Fine Japanese Art, lot 252. Bonhams (2008). Alirita 5a de Novembro 2020.
  44. The Dragon of Smoke Escaping From Mount Fuji, 1849 by Hokusai. Arkivita el la originalo je 31a de Decembro 2012. Alirita 2a de Novembro 2020.
  45. 45,0 45,1 Tsuji Nobou en Calza (2003), p. 72
  46. Laŭ la malnova kalendaro.
  47. "nagata"
  48. Finley, Carol. (1998-01-01) Art of Japan: Wood-block Color Prints (angle). Lerner Publications. ISBN 978-0-8225-2077-1.
  49. (5a de Novembro 2008) “Paintings as Architectural Space: "Guided Tours" by Cézanne and Hokusai”, Ecological Psychology 20 (4), p. 299–327. doi:10.1080/10407410802421874. 
  50. Daniel Atkison kaj Leslie Stewart. "Life and Art of Katsushika Hokusai" en From the Floating World: Part II: Japanese Relief Prints, katalogo de ekspozicio produktita de California State University, Chico. Alirita la 9an de Julio 2007; Arkivita la 8an de Novembro 2002 ĉe Wayback Machine
  51. (2004) Manet by himself: Correspondence and conversation, 2‑a eldono (angle), London: Time Warner Books UK, p. 24. ISBN 0-316-72809-8.
  52. Thompson, Sarah E.. (2023) Hokusai: Inspiration and Influence, 1‑a eldono, Boston, MA: MFA Boston. ISBN 978-0-87846-890-4.
  53. Thompson, Sarah E.. Id. at 120.
  54. Rhodes, David (Novembro 2011). "Hokusai Retrospective". The Brooklyn Rail.
  55. How, after death, Hokusai changed art history. Phaidon (10a de Majo 2017). Alirita 6a de Novembro 2020.
  56. Thompson, Sarah E.. (2023) Hokusai: Inspiration and Influence, 1‑a eldono (angle), Boston, MA: MFA Publications, p. 116. ISBN 9780878468904.
  57. (2007-08-13) “Hokusai and His Age: Ukiyo-e Painting, Printmaking and Book Illustration in Late Edo Japan (review)”, The Journal of Japanese Studies (en) 33 (2), p. 521–525. doi:10.1353/jjs.2007.0048. 
  58. (2018) “Hokusai: beyond the Great Wave”, London Journal of Primary Care 10 (4), p. 128–129. doi:10.1080/17571472.2018.1486504. 
  59. Mark Williams kaj Danny Penman (2011). Mindfulness: An Eight-Week Plan for Finding Peace in a Frantic World, pp. 249, 250–251. La poemo estas ankaŭ ĉe Hokusai Says – Gratefulness.org.
  60. Lane, Richard (1985). "Hokusai", Encyclopædia Britannica, v. 5, p. 973.
  61. Finley, Carol. (Januaro 1998) Art of Japan: Wood-block Color Prints. Lerner Publications. ISBN 978-0-8225-2077-1.
  62. . 'Miss Hokusai' ('Sarusuberi: Misu Hokusai'): Film Review (en-US) (2015-10-30). Alirita 2021-06-07.
  63. HOKUSAI IN CINEMAS MAY 28. Alirita 2021-06-07.
  64. "Tokyo Film Festival Opens With Light COVID-19 Restrictions, Support from Christopher Nolan", The Hollywood Reporter, 2020-11-02.
  65. laŭ la germana vikipedio
  66. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 114.

Plua legado[redakti | redakti fonton]

Ĝenerala biografio[redakti | redakti fonton]

  • Bowie, Theodore (1964). The Drawings of Hokusai. Indiana University Press, Bloomington.
  • Forrer, Matthi (1988). Hokusai Rizzoli, New York. (ISBN 978-0-8478-0989-9).
  • Forrer, Matthi; van Gulik, Willem R., and Kaempfer, Heinz M. (1982). Hokusai and His School: Paintings, Drawings and Illustrated Books. Frans Halsmuseum, Haarlem. (ISBN 978-90-70216-02-3)
  • Hillier, Jack (1955). Hokusai: Paintings, Drawings and Woodcuts. Phaidon, London.
  • Hillier, Jack (1980). Art of Hokusai in Book Illustration. Sotheby Publications, London. (ISBN 978-0-520-04137-0).
  • Lane, Richard (1989). Hokusai: Life and Work. E.P. Dutton. (ISBN 978-0-525-24455-4).
  • van Rappard-Boon, Charlotte (1982). Hokusai and his School: Japanese Prints c. 1800–1840 (Catalogue of the Collection of Japanese Prints, Rijksmuseum, Part III). Rijksmuseum, Amsterdam.

Specifaj artaĵoj[redakti | redakti fonton]

Por legantoj kiuj celas plian informadon pri specifaj artaĵoj de Hokusai, oni rekomendas tiujn apartajn verkojn.

  • Hillier, Jack, and Dickens, F.W. (1960). Fugaku Hiyaku-kei (One Hundred Views of Fuji by Hokusai). Frederick, New York.
  • Kondo, Ichitaro (1966). Trans. Terry, Charles S. The Thirty-six Views of Mount Fuji by Hokusai. East-West Center, Honolulu.
  • Michener, James A. (1958). The Hokusai Sketch-Books: Selections from the 'Manga'. Charles E. Tuttle, Rutland.
  • Morse, Peter (1989). Hokusai: One Hundred Poets. George Braziller, New York. (ISBN 978-0-8076-1213-2).
  • Narazaki, Muneshige (1968). Trans. Bester, John. Masterworks of Ukiyo-E: Hokusai – The Thirty-Six Views of Mt. Fuji. Kodansha, Tokyo.
  • Balcou, Amelie (2019). "Hokusai: Thirty-Six Views of Mount Fuji". Prestel. (ISBN 978-3791386072).
  • Marks, Andreas (2021). "Thirty-six Views of Mount Fuji". Taschen, New York. (ISBN 978-3836575720).
  • Price, Jonathan Reeve (2020). "Viewing Hokusai Viewing Mount Fuji". Communication Circle, Albuquerque, New Mexico. (ISBN 978-0-9719954-7-5).
  • Thompson, Sarah (2019). "Hokusai's Landscapes: The Complete Series". MFA Publications, Boston. (ISBN 978-0878468669).
  • Zelazny, Roger (2000). "24 Views of Mount Fuji". In "Cthulu 2000: Stories" (1999). Arkham House, Sauk City, WI. (ISBN 978-0345422033)

Monografioj pri Hokusaj[redakti | redakti fonton]

Monografioj dediĉitaj al artaĵoj de Hokusaj:

  • Goncourt, Edmond de (2014). Essential Hokusai. Bournemouth, Parkstone International. (ISBN 978-1-78310-128-3).
  • Goncourt, Edmond de (2014). Hokusai Mega Square. Bournemouth, Parkstone International. (ISBN 978-1-78310-566-3).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Hokusai en la angla Vikipedio.