Saltu al enhavo

La ondego ĉe Kanagaŭa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
"La ondego ĉe Kanagaŭa" de Kacuŝika Hokusaj.

La ondego ĉe Kanagaŭa (en japana: 神奈川沖浪裏, en Hepburn: Kanagawa-oki Nami Ura, laŭvorte 'Sub la ondo ĉe Kanagaŭa', sed konata ankaŭ kiel La ondego aŭ simple La ondo) estas ksilografiaĵo de la japana ukijo-e artisto Kacuŝika Hokusaj, kreita fine de 1831 dum la Epoko de Edo de la Historio de Japanio. La presaĵo montras tri boatojn luktanta kontraŭ ŝtorm-skuita maro, dum granda, krestohava ondego formas spiralon en la centro kaj la Monto Fuĵi videblas en la fono.

La presaĵo estas la plej bone konata verko de Hokusaj kaj la unua en sia serio "36 vidaĵoj de la Monto Fuĵi", en kiu la uzado de la koloro Prusia bluo revoluciis la japanajn presaĵojn. La kompono de La ondego estas sintezo de tradiciaj japanaj presaĵoj kaj uzado de grafika perspektivo disvolviĝinta en Eŭropo, kaj havigis al li tujan sukceson en Japanio kaj poste en Eŭropo, kie la artaĵoj de Hokusajo jam estis inspirintaj verkojn de impresionistaj pentristoj. Kelkaj muzeoj tra la tuta mondo tenas ekzemplerojn de La ondego, multaj el kiuj venis el privataj kolektoj de japanaj presaĵoj de la 19-a jarcento. Oni supozss, ke nur ĉirkaŭ 100 presaĵoj, en variaj kondiĉoj, survivis en la 21-a jarcento.

La ondego estis priskribita kiel "eble la plej reproduktita bildo en la historio de ĉiuj artoj",[1] same kiel kandidato por la "plej fama artaĵo en la japana historio".[2] Tiu ksilografiaĵo influis kelkajn okcidentajn artistojn kaj muzikistojn, kiel Claude Debussy, Vincent van Gogh kaj Claude Monet. Ankaŭ junaj kolegoj de Hokusaj, nome Ando Hiroŝige kaj Utagaŭa Kunijoŝi inspiriĝis en lia ondego por siaj propraj priondaj verkoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Wood, Patrick (20a de Julio 2017). "Is this the most reproduced artwork in history?". ABC News. Arkivita el la originalo la 9an de Novembro 2020. Alirita la 20an de Majo 2022.
  2. Gamerman, Ellen (18a de Marto 2015). "How Hokusai's "The Great Wave" Went Viral". The Wall Street Journal. Arkivita el la originalo la 12an de Januaro 2017. Alirita la 11an de Marto 2017.