Japanismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Afiŝo de "The Mikado", Edinburgo, 1885.
Portreto de Père Tanguy (ĉirkaŭata de japanaj bildoj) de Vincent van Gogh, ekzemplo de la influo de la japana arto sur la okcidenta arto (1887).

Japanismo estas termino kiu referencas al la populareco kaj influo de la japanaj arto kaj desegno en Okcidenta Eŭropo en la 19-a jarcento post la deviga remalfermo de la komerco de Japanio en 1858.[1][2] Japanismo estis por la unua fojo priskribita de franca artkritikisto kaj kolektisto Philippe Burty en 1872.[3]

Kvankam la efikoj de la tendenco estis plej verŝajne pli prononcitaj en la vidaj artoj, ili etendiĝis ankaŭ al la arkitekturo, la pejzaĝo kaj la ĝardenado kaj la vestomodo. Eĉ la teatraj artoj estis tuŝitaj; la opero "The Mikado" de W. S. Gilbert kaj Arthur Sullivan estas eble la plej klara ekzemplo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Japonism". The Free Dictionary. Alirita en la 7a de Junio 2013.
  2. "Commodore Perry and Japan (1853–1854) | Asia for Educators | Columbia University". afe.easia.columbia.edu. Alirita en 2020-02-02.
  3. Ono 2003, p. 1