István Csók

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

CSÓK István (ĉo’k Iŝtvan) (13-a de februaro 1865, Sáregres1-a de februaro 1961, Budapeŝto) estis hungara pentristo.

Tombo de István Csók

Li estis komence lernanto de Greguss János, Bertalan Székely, Károly Lotz en la budapeŝta Provpentrejo (Mintarajztanoda), en 1886-1887 lernanto de Löfftz, Hackl en la munkena Akademio kaj fine en 1888-1889 li lernis de Bouguereau, Robert-Fleury en la pariza Julian Akademio. Poste li vivis jarojn en Munkeno kaj gajnis per siaj pentraĵoj gravajn internaciajn premiojn (Tion vi faru je mia memoro,, Orfoj 1891). Li aliĝis en 1896 (1897?) al la nadjbanja grupo (pentroskolo en Nagybánya) gvidata de Hollósy Simon kaj li vivis somere Nagybánya, krome en Budapeŝto. Li translokiĝis en 1903 al Parizo, lia penrostilo proksimiĝis al makulpentrado de la postimpresionistoj, liaj koloroj al nemiksa brilado de la impresionistoj. Tiam pentriĝis liaj famaj nudaj pentraĵoj. Reveninte Hungarion, li gajnis ŝtatan orpremion (Wlassics-portreto)

Li ekspoziis la ĝistiam kajn pentraĵojn en la 1914 en la Műcsarnok (Artgalerio). En tiu periodo verkis li la plej belajn kaj maturajn pentroseriojn (Züzü-pentraĵoj pri lia filino 1910-1915, Balatona serio 1916-1931, ŝokac-pentraĵoj (sokác- sudslava rom-katolika popolgrupo iam migranta el Bosnio-Hercegovino al iama suda Hungarujo (nuntempa parte apartenanta al Serbio)); tulipana kesto (post 1910); Portretoj, Matenmanĝo de la baptopatro ktp.)

Oni elektis lin en 1920 prezidento de la Szinyei Asocio, ekde 1921 ĝis 1932 instruisto en la Belarta Altlernejo. Li laboris kaj evoluis sian stilon ĝis la dua mondmilito. Tiu milito malaltigis lian laborŝaton, kio neniam revenis alten eble ankaŭ pro lia aĝo. Tiutempe li pentris pejzaĝojn pri Dunaföldvár (1947). Li gloris sian vivlaboron per la triopaĵo de Milito kaj paco (1951)

Li estis prezidanto de Societo Szinyei Merse Pál, li elektiĝis en 1949 prezidanto de la Hungara Belarta kaj Metiarta Asocio. Oni honore pendigis lian memportreton en la Uffizi-galerio.

Plimulto de liaj verkaĵoj viziteblas en la Hungara Nacia Galerio, kie oni organizis pri li en 1965 memorekspozicion.

premioj:

Literaturo

Farkas Zoltán: Csók István (Budapeŝto 1957)

  • Tion vi faru je mia memoro (Ezt cselekedjétek az én emlékezetemre 1890) (La pentraĵo respegulas efikon de la franca naturismo)
  • Orfoj (Árvák 1891)
  • Báthory Erzsébet (1895)
  • Műteremsarok 1905 (nudbildo)
  • Thámár 1906
  • Vampiroj Vámpirok 1909
  • Wlassics-arckép portreto (Vlaŝiĉ-portreto)
  • Züzü-pentraĵoj pri lia filino 1910-1915
  • Balatona serio 1916-1931 (Balatoni sorozat)
  • ŝokac-pentraĵoj (sokác-képek)
  • tulipana kesto (post 1910) (tulipános láda)
  • Portretoj (Arcképek)
  • Matenmanĝo de la baptopatro (Keresztapa reggelije)
  • Suzana Zsuzsánna
  • Lila fauteuil
  • Larĝigo de la Margit-ponto Margit-híd bővítése
  • Nirvano (Nirvána)
  • pejzaĝoj
  • Milito kaj paco (1951) (háboró és béke)

Lingva noto: lia familia nomo CSÓK signifas KISO.