Societo Szinyei Merse Pál

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Societo Szinyei Merse Pál
organizaĵo
Lando(j) Hungario vd
vdr

Societo "Szinyei Merse Pál" [sinjei merŝe] estas artista societo en Hungario en Budapeŝto.

Historio[redakti | redakti fonton]

Amikoj de Pál Szinyei Merse fondis la societon en 1920 por gardi memoron de la pentristo, krome helpi la junajn talentajn pentristojn, fine anime daŭrigi Artkolonio de Nagybánya. En 1922 la societo eldonis memorlibron "Szinyei". La societo jam en 1923 funkciis ne nur en la ĉefurbo, sed ankaŭ tutlande. Alvenis multe da donacoj, fondaĵoj. La estraro regule donacis premiojn kaj stipendiojn al la junaj pentristoj. El ili preskaŭ ĉiuj aliĝis al la societo, tial ĝi iĝis kremo de hungaraj pentristoj. Oni regule aranĝis ekspoziciojn. La estraro estis stabila dum 2 jardekoj: la prezidanto estis István Csók, kunprezidantoj estis Károly Lyka kaj Elek Petrovics, sekretario estis Pál Pátzay. En 1925 oni fondis ankaŭ amikan rondon de la societo. Oni fondis ankaŭ revuon "Magyar Művészet" (=Hungara Arto). En tiu periodo ankaŭ la ŝtato mem estis mecenato.

La societo ne funkciis dum la socialismo, sed en 1992 ĝi reviviĝis, la celo restis la sama. Nuntempe el 80 membroj konsistas la societo, inter ili menciindas György Jovián. En 1997 oni malfermis salonon, kie Tamás Lossonczy ekspoziciis.

Membroj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]