Andor Basch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andor Basch
Persona informo
Naskonomo Basch Andor Fülöp
Naskiĝo 19-an de majo 1885 (1885-05-19)
en Budapeŝto
Morto 24-an de junio 1944 (1944-06-24) (59-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Académie Julian
Familio
Patro Gyula Basch
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Andor Basch [baŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Basch Andor estis hungara pentristo, framasono [1]. Lia patro estis Gyula Basch.

Pentraĵo de Andor Basch

Andor Basch [2] naskiĝis la 19-an de majo 1885 en Budapeŝto, li mortis la 24-an de junio 1944 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Andor Basch devenis el juda familio, sed li kristaniĝis en 1899. Li frekventis katolikan gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li studis en Modela Desegna Lernejo de Tivadar Zemplényi kaj Bertalan Karlovszky, fine ekde 1904 en akademio Julian en Parizo. Li lernis ankaŭ en privata lernejo de Henri Matisse. Post siaj studoj li komencis pentradi en Artistkolonio (Nagybánya), kie lia majstro estis Károly Ferenczy. Ekde 1910 li ekspoziciis. Dum la 1-a mondmilito li estis armea pentristo. Li estis fondinta membro de Societo Szinyei Merse Pál (1920). Li studvojaĝis al Italio (1920–1924), poste li vivis en Parizo (1925) kaj suda Francio (1931–1935), fine li hejmenvenis. Li apartenis al loĝio pri Kolomano (Hungario). Dum la nazia erao li sinmortis.

Elektitaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Mediterrán tér (1923)
  • Telefonpóznák (1932)
  • Gyümölcs és paprika (1936)
  • Erzsébet híd csendélettel (1938)
  • Virágcsendélet (1940)
  • Almás kancsós csendélet (1941)
  • Önarckép (1944)

Fontoj[redakti | redakti fonton]