Károly Ferenczy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Károly FERENCZY [kAroj ferenci], hungare Ferenczy Károly estis eminenta hungara pentristo apartenanta al Artkolonio de Nagybánya.

Memportreto en 1893
Ruĝa muro 1910

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en Vieno en la 8-an de februaro 1862, kiel ido de germana minoritato en Banato. Li mortis en Budapeŝto, en la 18-an de marto 1917.

Li finlernis la agrikulturon, poste li iĝis bienulo en la familia bieno en Banato, tiam apartenanta al Hungara reĝlando. Li edziĝis al kuzino kaj pentristino Olga Fialka. Poste li lernis pentroarton en Romo, Munkeno kaj en Parizo. En 1896 li estis unu el la fondintoj de Artkolonio de Nagybánya, poste li instruis pentroarton en Budapeŝto. En 1922 memoroekspozicio okazis.

Verkaro (selekto)[redakti | redakti fonton]

  • Memportreto (1893)
  • Birdokanto (Madárdal) (1893)
  • Hejmenvenintaj arbohakistoj (Hazatérő favágók) (1899)
  • Memportreto (1903)
  • Pentristino (Festőnő) (1903)
  • Memportreto (1910)
  • Ruĝa muro (Vörös fal) 1910
  • Dormanta ciganino (Alvó cigányleány) (1915)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Hungara Vikipedio