Valašské Meziříčí

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Valašské Meziříčí
germane Wallachisch Meseritsch
urbo
Placo en Valašské Meziříčí
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Valašské Meziříčí
Mallongige: Valmez
Kromnomo: Valaĥiaj Atenoj
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Zlín
Distrikto Distrikto Vsetín
Administra municipo Valašské Meziříčí
Historia regiono Moravio
Parto de Valaĥio
Montaro Subbeskida montetaro
Riveroj Vsetínská Bečva, Rožnovská Bečva
Situo Valašské Meziříčí
 - alteco 294 m s. m.
 - koordinatoj 49° 28′ 36″ N 17° 58′ 26″ O / 49.47667 °N, 17.97389 °O / 49.47667; 17.97389 (mapo)
Areo 35,4 km² (3 540 ha)
Loĝantaro 22 630 (2023)
Denseco 639,27 loĝ./km²
Sulko Rožnova sulko
Unua skribmencio 1297
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 757 01
NUTS 3 CZ072
NUTS 4 CZ0723
NUTS 5 CZ0723 545058
Katastraj teritorioj 10
Partoj de urbo 7
Bazaj setlejunuoj 10
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Valašské Meziříčí
Retpaĝo: www.valasskemezirici.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Valašské Meziříčí estas urbo en Ĉeĥio kun 22 630 loĝantoj (2023), kiu situas en Moravio, 15 km de urbo Vsetín. Valašské Meziříčí estas grava fervoja kaj landvoja vojkruciĝo kaj signifa ekonomia kaj kultura centro de regiono, kies nomo estas Valaĥio kun multe da historiaj kaj kulturaj memorigaĵoj.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Velká Lhota, Bystřička, Jarcová, Choryně, Hostašovice, Lešná, Zašová, Krhová kaj Poličná.

La urbo situas en kunfluejo de riveroj Rožnovská Bečva kaj Vsetínská Bečva (plu daŭrigas nur rivero Bečva). Valašské Meziříčí estiĝis en la jaro 1923 per unuiĝo de Meziříčí (la unua mencio pri Meziříčí estas el la jaro 1297), kaj de Krásno (la unua mencio pri Krásno devenas el la jaro 1299). Sed ambaŭ urboj ekzistis kiel memstaraj urboj, eĉ kiam historia evoluo de la urboj estis simila. Precipe Krásno gardis sian memstarecon. Jam en la jaro 1516 Meziříčí havis 140 domojn. En duono de la 16-a jarcento estis konstruitaj urbaj remparoj, kiuj estis preskaŭ 6 m altaj, kun bastionoj kaj portaloj – la 16-a jarcento estas periodo de la evoluo de la urbo. En la jaro 1607 incendio dezertigis la urbon, dum la tridekjara milito ĝi estis kelkfoje ruinigita. En la jaro 1621 ĉi tie estis malvenkitaj valaĥiaj ribeloj, en la jaro 1648 svedoj forbruligis la urbon. Ankoraŭ en la jaro 1742 prusoj rabis kaj forbruligis la urbon. Dum napoleonaj militoj Meziříčí fariĝis kelkfoje soldatarejo.

Ĉe la kunfluejo de Rožnovská kaj Vsetínská Bečva estis en la jaro 1899 konstruita obelisko al 1 228 aŭstriaj, francaj kaj rusaj soldatoj, kiuj ĉi tie mortis. Prospero de la urbo okazis nur en la 19-a jarcento (fonditaj vitrofarejo, teksfabriko, alkonduko al fervojo). Plua industria evoluo okazis post la I-a mondmilito (kafrostejo Dadák, elektrofabriko Mikrofona, trikfabriko, fabriko por ĉapeloj, fonditaj multaj faklernejoj, gimnazio). La urbo estis tiam nomata ankaŭ Valaĥiaj Atenoj. Nuntempe estas signifaj industrio ĥemia, vitrofarejo, lignoindustrio, trikfabriko, produktado de gobelinoj kaj permane ligataj tapiŝoj, kafrostejo.

En Valašské Meziříčí estas multe da valoraj historiaj kaj kultutraj memorigaĵoj. La urbo estas naskiĝloko aŭ agadloko de vico da eminentaj personecoj, ekz. de verkistoj M. Jahn (18651942), Č. Kramoliš (18621949), en la urba gimnazio studis verkistino Amálie Kutinová (18981965), de pentristoj J. Barucha (18921966), A. Schneiderka (18961958) ka.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18699 221
188010 014
189010 453
190010 795
191011 450
192111 364
JaroLoĝantoj
193014 357
195010 832
196112 291
197017 476
198026 531
199128 175
JaroLoĝantoj
200127 568
201226 791
201422 733
201622 449
201722 309
201822 200
JaroLoĝantoj
201922 217
202022 306
202121 709
202221 883
202322 630
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.