Ŝtonegoj el Rovniny
El Vikipedio
| Naturmemorigaĵo Ŝtonegoj el Rovniny |
|
|---|---|
| proklamita | 23-an de oktobro 1964 |
| proklamis | Distrikta nacia komitato Opava |
| kodo: | 669 |
| loko | Nigra herbejo |
| areo | 25 m² |
Ŝtonegoj el Rovniny estas naturmemorigaĵo en statuta urbo Ostrava en areo de ekspoziciejo Nigra herbejo proksime de urba centrejo proklamita en la jaro 1964. Ĝi konsistas el dek eratikaj ŝtonegoj malkovritaj en sablominejo en Hlučín-Rovniny en la jaro 1958, post sia malkovro denove surŝutitaj kaj denove malkovritaj dum rekultivigaj laboroj je ses jaroj pli poste. Ili atestas pri amplekso de glaciigo per kontinenta glaĉero sur teritorio de Ostrava-regiono- El la loko de malkovro la ŝtonegoj estis translokigitaj en la jaro 1965.
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Ostrava |