Jaromír Nohavica
El Vikipedio
| Jaromír Nohavica | |
|---|---|
Jaromír Nohavica en Brno la 9-an de marto 2010
|
|
| Bazaj informoj | |
| Naskiĝo | 7-an de junio 1953, Ostrava |
| Ĝenroj | Folko |
| Profesio | muzikisto |
| TTT | www.nohavica.cz |
| Signifa instrumento | |
| gitaro | |
Jaromír Nohavica koncertante
Jaromír Nohavica (naskiĝis la 7-an de junio 1953 en Ostrava-Mariánské Hory) estas unu el la plej popularaj ĉeĥaj kanzonistoj.
Aŭtoro de ĉ. 400 kantoj, el inter kiuj multaj preskaŭ popoliĝis. Krom siaj propraj kantoj li tradukis en la ĉeĥan tekstojn de Leonard Cohen, Bulat Okudžava, Boris Vian kaj Vladimir Visockij. En 2002 li realigis fiktivan dokumentfilmon Rok ďábla (La jaro de la diablo).
Ekde 2009 en lia oficiala retpaĝaro troviĝas ankaŭ tradukoj de liaj kantoj en Esperanton - de Georgo Handzlik (Pollando), Cezar (Germanio) kaj Vladimír Türk.
Diskografio [redakti]
- Darmoděj (1989, Panton)
- Osmá barva duhy (1989, Panton)
- Folkfórum (1990, Panton)
- V tom roce pitomém (1991, Panton)
- Mikimauzoleum (1993, Monitor)
- Tři čuníci (1994, Monitor)
- Darmoděj a další (1995, Monitor)
- Divné století (1996, Monitor)
- Koncert (1998, Monitor)
- Moje smutné srdce (2000, BMG)
- Rok ďábla (2002, Sony Music/Bonton)
- Babylon (2003, Sony Music/Bonton)
- Mařenka a eskymáci (2003, Sony Music/Bonton)
- Těšínské niebo (2004 Indies)
- Pražská pálená (2006, mp3-Album)
- Doma (2006, Sony BMG)
