Teatro de Jiří Myron

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Teatro de Jiří Myron
Ĉefa enirejo en la teatrejon
Ĉefa enirejo en la teatrejon
Ĉefa enirejo en la teatrejon
teatrejo
Teknikaj datoj
Kapacito 665 homoj
Loko
Lando  Ĉeĥio
Adreso Čs. legií 148/14
Urbo Ostrava
Geografia situo 49° 50′ 12″ N, 18° 17′ 16″ O (mapo)49.836718.2878Koordinatoj: 49° 50′ 12″ N, 18° 17′ 16″ O (mapo)
Teatro de Jiří Myron (Ĉeĥio)
Teatro de Jiří Myron (Ĉeĥio)
DEC
Teatro de Jiří Myron
Teatro de Jiří Myron
Map
Teatro de Jiří Myron
Realigo
Konstruo 27-a de junio 1892
Inaŭguro 16-a kaj 17-a de junio 1894
Oficiala retejo
vdr
Nacia domo (nun Teatro de Jiří Myron) ĉirkaŭ la jaro 1907. Tute maldekstre, malantaŭ la ŝtupoj, estas videbla parto de kafejo Austria. La ŝtupoj apartenas al katedralo de Dia Savinto

Teatro de Jiří Myron estas unu el scenejoj de Nacia teatro moraviasilezia en Ostrava. Proponon de novrenesanca konstruaĵo prezentis arkitekto Josef Srb. Nacia domo, kies konstruado estis komencita 27-an de junio 1892, estis projekto de societo Legantistara besedo. Kvankam jam en decembro de 1893 la konstruaĵo funkciis en dumtempa trafiko, nur la 16-an kaj la 17-an de junio 1894 la Nacia domo estis solene malfermita per ludo Sinjorino monermajstrino.

En la jaro 1906 transprenis la konstruaĵon Societo Nacia domo, dum kiu estis destinita Artista besedo plenumanta funkcion de teatra kooperativo. Tiu komencis organizi daŭran ĉeĥan scenejon en Ostrava. La unua teatra sezono estis komencita la 16-an de septembro 1908 per prezento de opero de Smetana La vendita fianĉino, lasta poste finiĝis per opereto Cigana barono la 7-an de majo 1919. Post tiu ĉi dato Nacia domo fariĝis dua scenejo de Nacia teatro moraviasilezia. Sed je unu jaro pli poste oni jam ludis nur en Urba teatro (nun Teatro de Antonín Dvořák), dum kio Nacia domo servis sole al sociaj celoj. Ekde la jaro 1925 ĉi tie havis sidejon kinejo Kosmos.

Dum la dua mondmilito nazioj devigis la teatranojn forlasi Urban teatron kaj la ĉeĥa scenejo tiel revenis en Nacian domon. Tiu devis trairi tra necesa adapto de teatra alo. La adaptoj finiĝis en januaro de 1941 kaj jam en februaro la rekonstruita teatro prezentis operon La vendita fianĉino. Post la liberigo Nacia domo komencis denove servi kiel dua teatra scenejo (sub nomo Popola teatro). En la jaro 1954 la konstruaĵo estis alinomita je Teatro de Jiří Myron omaĝe de la sesa direktoro de Nacia teatro moraviasilezia. Ampleksa incendio el decembro de 1976 damaĝigis la konstruaĵon tiom, ke ĝi devis por kelke da jaroj esti fermita. Ampleksa rekonstruo, dum kiu estis komplete alikonstruita la interna kaj la antaŭa aloj, estis komencita en aŭgusto de 1980 kaj finita la 28-an de aprilo 1986.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]