Sudako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Urbo en Aŭtonoma Respubliko Krimeo
Sudako
rus. Судак
ukr. Судак
krim. Sudaq
Sudak-COA.gif
Apartenas al: Sudaka municipo
Koordinatoj: 44° 51′ N, 34° 58′ O44.85138888888934.9725Koordinatoj: 44° 51′ N, 34° 58′ O
Averaĝa alto super la marnivelo: ~50 m
Loĝantaro: 14 800 (laŭ 2006)
Poŝtkodoj: 98000 — 98015
Telefonkodo: +380-6566
Hor-zono: UTC+3
Antaŭaj nomoj: Soldaja, Sugdea, Sidagios, Suroĵ
Urbestro ŜREMF Leonid Aleksandroviĉ

Oficiala paĝaro nekonata

Sudako (Krimeo)
DMS
Sudako
Sudako
Situo de Sudako sur la mapo de Krimeo

Sudako (rus. Судак, ukr. Судак, krim. Sudaq) estas ĉemara urbo en la

sur-orienta parto de Krimeo, populara ripoz- kaj kurac-loko. Administre la urbo apartenas al la Sudaka municipo, kiu krom la urbon havas ankoraŭ kelkajn negrandajn loĝlokojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La urbo estis fondita fare de alanoj (sarmat-devena iran-lingva tribo) supozate en la jaro 212 p.K. Dum la mez-epoko la urbo nomiĝis ankaŭ Suroĵ (fare de slavoj), Sugdea, (Σουγδαια - fare de grekoj) kaj Soldaja (Soldaia - fare de italoj). Komence de la VIa jarcento laŭ la ordono de la Bizancia imperiestro Justiniano la Unua en Sudako estis konstruita fortikaĵo. La urbo iĝis grava komerca centro kaj signifa transita punkto sur la Granda Silka Vojo, la pleja prospero de la urbo venis en la XIIa-XIIIa jarcentoj. Ekde la jaro 1204 la urbo iĝis regata de venecianoj. En la XIIIa-XIVa jarcentoj la urbo estis kelkfoje prirabita kaj detruita de mondoloj, tamen ĝi rapide renaskiĝis kaj rekreskis.

En la 1365a jaro la urbo estis konkerita de ĝenovanoj kaj iĝis parto de ĝenovaj kolonioj sur la nordaj bordoj de la Nigra Maro. Tiutempe la urbo estis regata fare de ĉiujare elektata itala konsulo. En la jaro 1475 Sudako iĝis parto de la Otomana Imperio. Dum la tuta tempo de otomana regado la urbo estis centro de kadilik - la plej malgranda administra unuo de la Otomana Imperio.

Pentraĵo de K. Bogajevskij. La konsula turo de la ĝenova fortikaĵo.

En la jaro 1783 Sudako (kune kun tuta Krimeo) transiris sub Rusujan regadon. Pro amasa elmigrado de krime-tataroj la urbo preskaŭ plene senhomiĝis (en la jaro 1805 en la urbo loĝis nur 33 homoj). En la jaro 1804 en Sudako estis malfermita la unua en Rusujo lernejo de vinfarado.

Pro manko de serioza industrio, dum la tuta XIXa kaj XXa jarcentoj la urbo malrapide evoluis kiel ĉemara kurac- kaj ripoz-loko. En la jaro 1982 la loĝ-loko ricevis statuson de urbo. Nuntempe en la urbo loĝas ĉ. 15 mil homoj.

Nuntempo[redakti | redakti fonton]

La ĝenova fortreso

En la urbo mankas iu serioza industrio. La ĉefaj sektoroj de ekonomio estas ripoz- kaj amuz-servoj kaj kuracado (la urbaj kuracejoj ĉefe specialiĝas pri kuracado de spira sistemo, nerva sistempo kaj kor-vaskula sistemo. Krome, en la urbo estas fama vinfarejo "Novij Svet" kaj esenc-produkta uzino.

La urbo havas aŭtobusan stacidomon, kiu ligas ĝin kun ĉiuj aliaj urboj de Krimo.

La golfeto apud Sudako dum vespero

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La urbo famas precipe pro bone konserviĝinta ĝenova fortreso (konstruita en la XIa-XIVa jarcentoj), kiu estas la plej granda el ĉiuj ĝenovaj fortresoj, kiuj konserviĝis. Krome, ĉirkaŭ la urbo belas la naturo mem. En la jaro 2003 ĉe la urbo ekfunkciis akvoparko.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


La loĝlokoj de la Sudaka municipo

Urbo: Sudako
Urbotipa loĝloko: Novosveto
Vilaĝoj BogatovkaDaĉnojeGromovkaGruŝevkaĤolodovkaLesnojeMeĵdureĉjeMorskojePerevalovkaPribreĵnojeSolneĉnaja DolinaVeselojeVoron
Loĝloketo: Mindalnoje


Blazono de Aŭtonoma Respubliko Krimeo La loĝlokoj de Krimeo Standardo de Aŭtonoma Respubliko Krimeo
Urboj:

Alupko | Aluŝto | Armjansko | Baĥĉisarajo | Belogorsko | Ĝankojo | Eŭpatorio | Inkermano | Jalto | Kerĉo | Krasnoperekopsko | Sako | Sebastopolo | Simferopolo | Starokrimo | Sudako | Ŝĉolkino | Teodozio
(inkluzive la urbojn de la Sebastopola municipo)
La iama urbo Balaklavo nun administre estas parto de Sebastopolo

Urbo-tipaj loĝlokoj:

AeroflotskoAgrarnoAzovskoBagerovoBeregovoĈernomorskoForosoGasproGvardejskoGolubozalivoGresovskoGurzufoKaciveloKaĉoKirovskoKoktebeloKomsomolskoKoreizoKrasnogvardejskoKrasnokamenkoKujbiŝevoKurortnoKurpatoLeninoLivadioMasandroMirnoMolodeĵnoNauĉnoNiĵnegorskoNikitoNikolajevkoNovofedorovkoNovoozernoNovoselovskoNovosvetoOktjabrskoOrĝonikidzoOreandoOtradnoParkovoPartenitoPervomajskoPonizovkoPoŝtovoPrimorskoRazdolnoSanatornoSimeizoSovetsko (Jalta municipo)Sovetsko (Sovetska distrikto)ŜĉebetovkoVinogradnoVolnoVosĥodoZaozernoZujo
(inkluzive la loĝlokojn de la Sebastopola municipo)