Anton Ĉeĥov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Anton Ĉeĥov
Anton Pavlovich Chekhov.jpg
Dato de naskiĝo 29-a de januaro 1860
Loko de naskiĝo Flag of Russian Empire for private use (1914–1917) 3.svg Taganrog, Rusia Imperio
Dato de morto 15-a de julio 1904
Loko de morto Flago-de-la-Germana-Regno.svg Badenweiler, Germana Regno
Nacieco ruso
Sukcesis kiel verkisto
Artista celigo impresionismo
v  d  r
Information icon.svg
Anton Ĉeĥov kaj Maksim Gorkij en Jalto, 1900

Anton Pavloviĉ ĈEĤOV (ruse cirile Антон Павлович Чехов; naskiĝis la 29-an de januaro 1860 en Taganrog, Rusio; mortis la 15-an de julio 1904 en Badenweiler, Germanio) estis rusa verkisto. Li estas rigardata granda reprezentanto de la rusa impresionismo.

Siajn unuajn verkojn – ĉefe humuraĵojn – li publikigis uzante la pseŭdonimon Antoŝa Ĉeĥonte. Famon li akiris per siaj rakontoj kaj teatraĵoj, kiuj melankolie priskribas la situacion de la siatempa burĝaro, karakterizitan de psika soleco kaj rezignacio. La verkaro de Ĉeĥov ne vivas de drameca agado, sed de lingve precizaj priskriboj de medioj kaj animstatoj.

Ekde 1879 Ĉeĥov studis medicinon en la Moskva Universitato, kie lin instruis kromalie fama profesoro Nikolaj Sklifosovskij. En la Universitato aperis lia amikeco kun studento de la medicina fakultato Ludoviko Zamenhof, kreinto de Esperanto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ĉeĥov naskiĝis kiel tria el ses gefiloj. Lia avo Egor Miĥajloviĉ Ĉeĥ estis servutulo kaj administris sukeran rafinejon de grafo Ĉertkov; li sukcesis aĉeti sian liberecon kontraŭ 3 400.00 rubloj. Lia patro Pavel Jegoroviĉ estis tre religiema kaj edukis infanojn per severa disciplino kaj oftaj punoj. Ankaŭ sian edzinon, Evgenija Jakovievna Morozova, li mistraktis. En letero Ĉeĥov poste skribis: "nia patro faris scenaĉon dum la vespermanĝo pro tro salita supo, aŭ nomis nian patrinon stultulino.[1]"

En 1873 Ĉeĥov spektis teatran prezentadon La belle Heléne de Offenbach kaj entuziasmiĝis pri la teatro. Kun siaj fratoj kaj sia fratino Maria li komencis hejme studi kaj prezenti teatraĵojn.

En 1876 Pavel Jegoroviĉ Ĉeĥov bankrotis kaj devis kaŝe fuĝi al Moskvo. Anton restis en la domo kaj perlaboris sian vivon donante lecionojn al nepo de ties nova posedanto. Li nur atendis la lernejan ekzamenon por sekvi sian familion al Moskvo. En junio de 1879 li finis la lernejon kun tre bona atesto: Konduto: elstara; prezico: bonega; aplikado: bonega; fervoro en skribaj laboroj: bonega[2]. Ĉeĥov ricevis stipendion de 25 rubloj por studi medicinon kaj aŭguste forveturis al Moskvo.

Dum sia studado en la Moskva Universitato Ĉeĥov verkis humurajn rakontetojn; post pluraj rifuzoj la semajna revuo Strekoza (Стрекоза = libelo) publikigis en marto 1880 verketon lian, sub la pseŭdonima mallongigo "V.". En la sekvaj tri jaroj Ĉeĥov publikigis pli ol 100 rakontojn kaj unu romanon.

En 1882 Ĉeĥov konatiĝis kun la verkisto Nikolaj Lejkin, kiu ofertis al li kontrakton verki por lia revuo, je 8 kopekoj por ĉiu linio. La 10-an de decembro 1885 Ĉeĥov estis invivita al Sankt-Peterburgo de Lejkin kaj estis prezentita al la riĉa eldonisto Aleksej Sergejeviĉ Suvorin, direktoro de la plej granda rusia gazeto, "Novoje vremja" (Новое время, nova tempo). Suvorin ofertis al li labori por li kaj en 1887 publikigis lian novelaron "En la krepusko".

Kiam Fjodor Korŝ, posedanto de moskva teatro, petis teatraĵon de Ĉeĥov, li verkis la dramon "Ivanov" dum du semajnoj. Sed la prezentado ne estis sukcesa. En januaro 1889 "Ivanov" estis, kun kelkaj modifoj, reprezentita en Sankt Peterburgo, kun granda sukceso.

La teatro Aleksandrinskij en Sankt Peterburgo rifuzis surscenigi lian novan komedion, pro manko de dramecaj efektoj. Eble kontribuis onidiroj, tuj malkonfirmitaj de Ĉeĥov, ke unu el la roluloj estas karikaturo de lia eldonisto Suvorin. En decembro Ĉeĥov sukcesis prezentigi la komedion en Moskvo, sed estis malsukceso. Ĉeĥov decidis vojaĝi al insulo Saĥaleno, rusa punkolonio situinta en Fora Oriento, kaj komencis la 11 000.00-kilometran vojaĝon tra Siberio la 21-an de aprilo 1890. La 11-an de julio li alvenis en Aleksandrovsk-Saĥalinskij. Li parolis kun multaj homoj kaj kolektis materialon por estontaj verkoj.

En 1891 li vojaĝis al Aŭstrio, Italio kaj Francio. En 1892 li aĉetis grandan vilaon Meliĥovo en Moskva gubernio kun 230-hektara areo. Tie li loĝis, praktikis kiel kuracisto kaj multe verkis sep jarojn.

En 1899 Ĉeĥov konatiĝis kun aktorino Olga Knipper. La 25-an de majo 1901 ili geedziĝis en Moskvo.

En 1990 tri grandaj rusaj verkistoj: Anton Ĉeĥov, Lev Tolstoj kaj Vladimir Korolenko estis elektitaj membroj de la Rusia Akademio de Sciencoj.

En 1904 Ĉeĥov forte suferis pro ftizo kaj konsultis la kuraciston Karl Ewald en Berlino, kiu diris al li, ke ne estas espero je resaniĝo. Ĉeĥov pasigis siajn lastajn tagojn en la kuracloko Badenweiler kaj mortis la 15-an de julio samjare.

Li estas sepultita en moskva Novodeviĉje tombejo.

lia tombo

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Vanjka - Ivaĉjo (rakonto, 1886)
  • Step - Stepo (rakonto, 1888)
  • Medved - Urso (komedio, 1888)
  • Duel - Duelo (rakonto, 1891)
  • Palata N. 6 - Hospitala ĉambro n-ro 6 (rakonto, 1892)
  • Ĉajka - Laro (dramo, 1896)
  • Djadja Vanja - Onklo Vanja (dramo, 1897)
  • Tri sestry - Tri fratinoj (dramo, 1901)
  • Viŝnjovyj sad - Ĉeriza ĝardeno (dramo, 1904)

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Filmo "Malsamaj vizaĝoj"[redakti | redakti fonton]

En 1971 en Sovetunio aperis neordinara filmo "Malsamaj vizaĝoj", en kiu sole ĉefrolas eminenta rusa aktoro Igor Iljinskij. Li prezentas kelkajn verkojn de Ĉeĥov: "Morto de oficisto", "Tro", "Oratoro", "La nokto antaŭ la proceso", "Filino de Albiono", "Botoj" kaj "Ĥameleono". Ĝi estas spektebla en Interreto.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

La nomon de Ĉeĥov portas

  • kratero sur la planedo Merkuro
  • teatro de lia naskiĝurbo Taganrog

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Anton Ĉeĥov, letero al Aleksandr Ĉeĥov, 1889-01-02
  2. Henri Troyat, Anton Čechov, 1988, p. 37.

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]