Pri la malutilo de la tabako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
О вреде табака
dramatic work
Aŭtoroj
Aŭtoro Anton Ĉeĥov
Lingvoj
Lingvo rusa lingvo
Eldonado
Eldondato 17-a de februaro 1886
vdr

Pri la malutilo de la tabako (ruse О вреде табака [O vrede tabaKA]; 1886) estas unuakta teatraĵo de Anton Ĉeĥov de unu personaĵo, la rolo Ivan Ivanoviĉ Njuĥin. Unue publike prezentita en la origina ruslingva versio en 1886, la teatraĵo estis reviziita fare de Ĉeĥov kaj plej bone konatas la versio de 1902. La esperantlingva versio de la teatraĵo unuafoje publike prezentiĝis kadre de la 42-a UK 1957 en Marsejlo, Francio, per la aktoro Srdjan Flego de la Internacia Arta Teatro. La sama enscenigo ripetiĝis kadre de la 48-a UK 1963 en Sofio, Bulgario kaj kadre de la 51-a UK 1966 en Budapeŝto, Hungario.

Anton Ĉeĥov en ilustraĵo de 1905

Enhavo[redakti | redakti fonton]

La teatraĵo okazas en urbodomo. Sinjoro Njuĥin estis premata de sia edzino fari prelegon pri "la malutilaj efikoj de tabako," kvankam li estas fumanto. Li substrekas ke temos pri seka kaj enuiga prelego, sed ĉiam prokrastas la temon, parolante pri liaj problemoj kun lia edzino dominema.

Li volas opozicii kontraŭ sia edzino, li volas forkuri, forgesi kaj esti sola. Li ĵetas sian malnovan, eluzitan veŝton (metaforo por si mem), sed subite revestas ĝin, ĉar fine tamen li timas konflikton kun ŝi, kaj tamen cedas al la edzinaj postuloj. Ĝis la fino de la monologo, sinjoro Njuĥin diris preskaŭ nenion gravan pri la malutilaj efikoj de tabako, sed petas la spektantaron ne perfidi lin.