Grigorij Arosev

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Grigorij Arosev
Grigorij Arosev.jpg
rusia esperantisto kaj E-verkisto, aktivulo de SEJM-2 (1995-2000), prezidanto de REU (2010-2013), komitatano kaj vicprezidanto de TEJO, aktivulo de ŜĈKĤLando
Dato de naskiĝo 4-a de oktobro 1979
Loko de naskiĝo Moskvo, Soveta Unio
v  d  r
Information icon.svg

Grigorij L. AROSEV (ruse Григорий Аросев), naskiĝis en Rusio en 1979, estas rusa esperantisto.

Laŭ diplomo li estas teatrologo, tio estas teatra historiisto, ĵurnalisto kaj kritikisto. Laboras en televida kanalo "Kultura" kiel ĉefredaktoro de kinostudio, kromlaboras en informagentejo ITAR-TASS. Publikigas siajn (ruslingvajn) rakontojn kaj poemojn en literatura gazetaro de la lando. Verkas artikolojn pri literaturo kaj teatro.

Arosev ankaŭ verkas en Esperanto. Eldonejo Impeto eldonis du liajn librojn ("Sonet' Сонет" kaj ".RU"). Rakontoj kaj poemoj de Arosev aperis ankaŭ en diversaj kolektoj ("Mondoj", "Moskvaj sonoriloj", "El ombro" ktp) kaj E-gazetoj ("La KancerKliniko", "Monato", "REGo", "La ondo de Esperanto" k.a.). Krom seriozaj verkoj li multe versis humure, ekzemple lia ridiga verso-aro Portretoj de profetoj en kiu estis versoj dediĉitaj al famaj esperantistoj de 90-aj.

Li kuntradukis kun Kris Long kaj Mikaelo Bronŝtejn elektitajn verkojn de Iosif Brodskij: De nenie kun amo. Li estis redaktoro de la rubrikoj Arto kaj Sporto en Monato en la periodo 1999-2005. Iama aktivulo de SEJM (komitatano en 1995-2000, kunordiganto en 1997-2000) kaj TEJO (komitatano en 1995-1999, komisiito en 1999, estrarano (vicprezidanto) en 1999-2000).

Post kelkjara principa nepartoprenado en la Esperanto-movado, Arosev estis prezidanto de REU de 2010 ĝis 2013.

Esperantlingvaj verkoj aŭ tradukoj de Grigorij Arosev [redakti]

Kantoj kaj muzikalbumoj [redakti]

  • Kantoj de OkSEJT-39 - kunorganizis registradon, partoprenis per kantoj kaj kantado


Nuvola apps ksig.png Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Literaturo