Vsevolod Mejerhold

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Vsevolod Meyerhold)
Vsevolod Mejerhold
Persona informo
Всеволод Мейерхольд
Naskonomo Karl Kasimir Theodor Meyerhold
Naskiĝo 28-an de januaro 1874 (1874-01-28)
en Penza
Morto 2-an de februaro 1940 (1940-02-02) (66-jaraĝa)
en Moskvo
Mortis per pafvundo vd
Tombo tombejo Donskoje vd
Religio ortodoksa kristana eklezio vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco Rusia Imperio • Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko • Sovetunio vd
Alma mater Classical high school number 1 named after V. G. Belinsky • Moskva Ŝtata UniversitatoRusa Akademio de Teatraj Artoj vd
Partio Komunista Partio de Sovetunio vd
Familio
Edz(in)o Zinaida Reich vd
Infanoj Irina Vsevolodovna Meyerhold vd
Profesio
Alia nomo Доктор Дапертутто vd
Okupo aktoroteatra reĝisorodramaturgopolitikistofilmreĝisoro • teatrologo • reĝisoro • pedagogo vd
Laborkampo teatropedagogio • directing vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vsevolod Emileviĉ MEJERHOLD (ruse Все́волод Эми́льевич Мейерхо́льд; denaske germane Karl Kasimir Theodor Meyerhold; naskiĝis la 28-an de januaro[jul.]/ 9-an de februaro 1874[greg.], mortis la 2-an de februaro 1940) estis rusa kaj soveta teatra reĝisoro, aktoro kaj teatra produktoro. Liaj provokaj eksperimentoj rilate al fizika esto kaj simbolismo en nekonvencia teatro faris lin unu el la semaj fortoj en moderna internacia teatro.

Vsevolod Mejerhold pentrita de Boris Grigoriev, 1916.

Vivo kaj verko[redakti | redakti fonton]

Komenca vivo[redakti | redakti fonton]

La juna Mejerhold dum legado de la verko de Ĉeĥov nome La mevo.

Vsevolod Mejerhold naskiĝis kiel Karl Kasimir Theodor Meyerhold en Penza la 28an de januaro laŭ la julia kalendaro (la 9a de februaro laŭ la gregoria kalendaro) 1874 en la familio de rus-germana vinfabrikanto Emil Fjodoroviĉ Mejerhold, kaj lia edzino, Alvina Danilovna (van der Neese).[1] Kvankam li ne estis el malriĉa familio, li estis la lasta de ok gefiloj.[2]

Fininte lernadon en 1895, Mejerhold studis juron ĉe la Moskva Universitato sed neniam kompletigis sian gradigon. Li hezitis ĉu studi teatron aŭ karieri kiel violonisto. Tamen, li malsukcesis en aŭdoprovo por iĝi la dua violonisto en la universitata orkestro kaj en 1896 li aliĝis al la Moskva Filarmonia Teatra Lernejo.[2] Je sia 21a naskiĝtago, li konvertiĝis de Luteranismo al la Ortodoksa Kristanismo kaj akceptis "Vsevolod" kiel ortodoksa nomo (laŭ la rusa verkisto Vsevolod Garŝin, kies prozon Mejerhold amis).

Kariero[redakti | redakti fonton]

Mejerhold komencis aktori en 1896 kiel studento de la Moskva Filarmonia Teatra Lernejo sub la estreco de Vladimir Nemiroviĉ-Danĉenko, kunfondinto de la Moskva Arta Teatro (MAT). Ĉe la MAT, Mejerhold ludis 18 rolojn, kiaj tiuj de Vasilij Ŝujskij en Caro Fjodor Ioannoviĉ kaj Ivano la Terura en La morto de Ivan la Terura (ambaŭ de Aleksej Tolstoj), kaj Treplev en la verko de Ĉeĥov nome La mevo.

Forlasinte la MAT en 1902, Mejerhold partoprenis en multaj teatraj projektoj kiel reĝisoro kaj aktoro. Ĉiu projekto estis scenejo por eksperimenti kaj krei novajn scenmetodojn. Mejerhold estis unu el la plej fervoraj defendantoj de Simbolismo en teatro, ĉefe kiam li laboris kiel ĉefproduktoro de la teatro de Vera Komisarĵevskaja en 1906–1907. Li estis invitita reen al la MAT ĉirkaŭ tiu tempo por disvolvigi siajn eksperimentajn ideojn.

Portreto de Mejerhold fare de Aleksandr Golovin.

Mejerhold daŭrigis teatran plinovigon dum la jardeko 1907–1917, dum li laboris ĉe la imperiaj teatroj en Sankt-Peterburgo. Li enkondukis klasikajn teatraĵojn en plinoviga maniero, kaj surscenigis verkojn de polemikaj tiutempaj aŭtoroj kiaj Fjodor Sologub, Zinaida Gippius kaj Aleksandro Blok. En tiuj teatraĵoj, Mejerhold klopodis reveni al aktorado laŭ la tradicioj de la Commedia dell'arte, repensante ilin por la tiutempa teatra realo. Liaj teoriaj konceptoj de la "kondiĉa teatro" estis prilaboritaj en lia libro Pri teatro en 1913.

La Rusa Revolucio de 1917 faris Mejerhold unu el la plej entuziasmaj aktivuloj de la nova soveta teatro. Li aliĝis al la Bolŝevika Partio en 1918 kaj iĝis funkciulo de la Teatra Divizio (TEO) de la Komisararo pri Edukado kaj Klerigado. En 1918–1919, Mejerhold formis aliancon kun Olga Kameneva, estro de la Divizio. Kune, ili klopodis radikaligi la rusajn teatrojn, fakte ŝtatigante ilin sub bolŝevikan regadon. Mejerhold estis atakita de tuberkulozo en majo 1919 kaj devis translokiĝi suden. Dum lia foresto, la estro de la Komisararo Anatolo Lunaĉarskij, ricevis permeson de Vladimir Lenin por revizii la registaran politikon favore al pli tradiciaj teatroj kaj maldungis Kameneva en junio 1919.[3]

Reveninte en Moskvon, Mejerhold fondis sian propran teatron en 1920, kiu estis konata el 1923 kiel la Mejerholda Teatro ĝis 1938. Mejerhold kontraŭstaris la principojn de teatra akademiismo, ĉar konsideris ilin malkapablaj trovi komunan lingvaĵon kun la nova realo. La metodoj de Mejerhold pri sceneja konstruktivismo kaj cirkostilaj efikoj estis uzitaj en liaj plej sukcesaj verkoj de la epoko, inkluzive de La Mandato de Nikolai Erdman, Misterija-Buff de Vladimir Majakovskij, Le Cocu magnifique (La grandioza kukolulo) de Fernand Crommelynck kaj La morto de Tarelkin de Aleksandr Suĥovo-Kobilin. Majakovskij kunlaboris kun Mejerhold kelkajn fojojn, kaj oni diris ke li verkis La litocimo ĉefe por li; Mejerhold plue surscenejigis la verkojn de Majakovskij eĉ post la memmortigo de la poeto. La geaktoroj partoprenantaj en la produktaĵoj de Mejerhold ludis laŭ la principo de biomeĥaniko (nur iomete rilata al la nuntempa scienca uzado de la termino), nome la sistemo de aktor-trejnado kiu estos poste instruata en speciala lernejo kreita de Mejerhold.

Mejerhold donis komencajn elanojn al la teatraj karieroj de kelkaj el la plej distingitaj aktoroj de Sovetunio, kiaj Sergej Martinson, Igor Iljinskij kaj Erast Garin. Liaj ŝlosila surscenigo de la verko de Nikolai Gogol La Revizoro (1926) estis priskribita tiel:

"Energia, fripona, ĉarma Iljinskij lasis sian postenon al la nervoza, fragila, subite frostiga, groteske anksia Garin. Energio estis anstataŭita per tranco, dinamismo per statismo, feliĉa ŝerca humoro per amara kaj trista satiro".[4]

Vsevolod Mejerhold.

Aktortekniko de Mejerhold havis fundamentajn principojn similajn al tiuj adoptotaj de la usona koncepto de metodaktorado. Dum metodaktorado miksis la rolulon kun la propraj personaj memoroj de la aktoro por krei la internan motivadon de la rolulo, Mejerhold konektis pikologiajn kaj fiziologiajn procezojn. Li faris ke la aktoroj emfazu lernadon de gestoj kaj movoj kiel vojon por esprimi emocion fizike. Sekvante la instruadon de Konstantin Stanislavski, li diris ke la emocia stato de aktoro estas neeviteble ligita al lia fizika stato (kaj inverse), kaj ke oni povus alvoki emocion ludante per praktikado kaj akceptado de pozoj, gestoj kaj movoj. Li disvolvigis plurajn korpesprimojn kiujn liaj geaktoroj uzos por portreti specifajn emociojn kaj rolulojn (ankaŭ Stanislavski estis proksima al li, ĉar same kiel ĉe Mejerhold, lia alproksimiĝo estis psikofizika).

Mejerhold inspiris revoluciajn artistojn kaj kinistojn kiaj Sergej Eisenstein, kiu studis kun Mejerhold. En siaj filmoj, Eisenstein uzis geaktorojn kiuj laboris laŭ la tradicio de Mejerhold. Li ankaŭ elektis geaktorojn surbaze de ties aspekto kaj esprimivo, kaj sekvis la stiligitan aktormetodon de Mejerhold. En Striko, por ekzemplo, la burĝoj estas ĉaiam dikuloj, drinkemuloj, manĝemuloj, kaj fumantoj, dum la laboristoj estas pli atletaj.

Mejerhold estis ege kontraŭ la socialisma realismo. Komence de la 1930-aj jaroj, kiam Josif Stalin tute subpremis avangardajn arton kaj eksperimentadon, liaj verkoj estis proklamitaj kontraŭaj kaj fremdaj al la soveta popolo. Lia teatro estis fermita en januaro 1938. La malsana Stanislavski, tiam la reĝisoro de operteatro nune konata kiel Muzika Teatro Stanislavski kaj Nemiroviĉ-Danĉenko, invitis Mejerhold estri sian kompanion. Stanislavski mortis en aŭgusto 1938.

Aresto kaj morto[redakti | redakti fonton]

Foto de Mejerhold, farita post lia aresto.

Mejerhold direktoris sian teatron dum preskaŭ unu jaro ĝis sia aresto en Leningrado la 20-an de junio 1939. Tuj poste, la 15-an de julio lia edzino, la aktorino Zinaida Reich, estis trovita murdita per multaj ponardovundoj en sia moskva loĝejo. Poste samjare Mejerhold estis brutale torturita[5] kaj devigita konfesi ke li laboras por japana kaj brita spionservoj. Poste li nuligis la konfeson per letero al Vjaĉeslav Molotov.

La dosierujo pri Mejerhold enhavas lian leteron el la prizono al Molotov:

La enketistoj komencis uzi perforton kontraŭ mi, malsana 65-jarulo. Mi estis devigita kuŝi kapon al tero kaj estis frapita sur la plandoj de miaj piedoj kaj sur la spino per guma rimeno... Dum la venontaj kelkaj tagoj, kiam tiuj partoj de miaj kruroj estis kovritaj de etendaj internaj hemoragioj, ili denove frapis la ruĝ-blu-flavajn lividaĵojn per la rimeno kaj la doloro estis tiom intensa ke mi sentis kvazaŭ boliĝanta akvo estas verŝata sur tiuj sensivaj areoj. Mi hurlis kaj ploris pro la doloro...

Kiam mi kuŝis sur la litaĉo kaj endormiĝis, post 18 horoj da pridemandado, por reveni al unu horon plian, mi estis vekita pro mia propra ĝemado kaj ĉar mi estis skuita kiel paciento en la lastaj stadioj de tifoida febro.[6]

Vsevolod Mejerhold kaj lia dua edzino Zinaida Reich.

Li estis kondamnita al pafekzekutado la 1an de februaro 19409, kaj estis ekzekutita la venontan tagon. La soveta registaro forigis ĉiujn akuzojn kontraŭ li en 1955, dum la unua tajdo de senstalinigo.

Edziĝoj kaj familio[redakti | redakti fonton]

Mejerhold edziĝis al sia unua edzino, Olga Munt, en 1896 kaj kune ili havis tri filinojn. Li poste renkontiĝis kun la aktorino Zinaida Reich kiam ŝi ekstudis kun li. Ili enamiĝis kaj li divorcis; Reich estis jam divorcinta kaj havis jam du filojn. Ili geedziĝis en 1922 aŭ 1924.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Edward Braun. (1998) Meyerhold: a Revolution in Theatre. A & C Black, p. 5. ISBN 9781408148808.
  2. 2,0 2,1 Pitches (2003, 4)
  3. Vidu Robert Leach kaj Victor Borovsky. A History of Russian Theatre, Cambridge University Press, 1999, ISBN 0-521-43220-0 p. 303.
  4. Konstantin L. Rudnitsky. Meyerhold the Director. Moskvo, 1969.
  5. Simon Sebag Montefiore. Stalin: The court of the Red Tsar. 2004 p. 323
  6. From letter to V. Molotov, 13a de Januaro 1940.
Rusa poŝtmarko montranta Mejerhold (maldekstre) kaj Konstantin Stanislavski (dekstre), 2000.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Ursula Birri: Totaltheater bei Meyerhold und Piscator, Zürich 1982
  • Edward Braun: Meyerhold. A revolution in theatre, Methuen, London 1995, ISBN 0-413-68770-8
  • Ilja Ehrenburg: Menschen – Jahre – Leben (Memoiren), München 1962, Sonderausgabe München 1965, Band I 1991–1922, paĝoj 474-488, ISBN 3-463-00511-5
  • Vsevolod Meyerhold. Theaterarbeit 1917–1930. Eld. von Rosemarie Tietze. Carl Hanser, München 1984
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Vsevolod Meyerhold en la angla Vikipedio.