Le Cocu magnifique

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Le Cocu magnifique
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Fernand Crommelynck
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
vdr

La ĉefa verko de Fernand Crommelynck estis Le Cocu magnifique (La grandioza kokrito, 1920), 'lirika farso' pri la temo de la ĵaluzo de amanto. Ĝi estis unuafoje publikigita en 1921. Surscenijigita fare de la rusa teatrorevoluciulo Vsevolod Mejerhold tiu teatraĵo estis tiom sukcesa ke Crommelynck povis ĉesi aktoradi kaj dediĉi sin al verkado.

Bruno estas edzo de la bela Stella. Li dediĉas sin al skribado de leteroj por malkleraj vilaĝanoj, multaj el kiuj estas direktittaj al lia edzino. Li konvinkiĝas ke lia timo esti kokrita povas esti evitata nur per la certigo koni ke li estas kokrita. Tiele li proponas sian edzinon unue al sia plej bona amiko kaj poste, kiam tio malsukcesas, al ĉiuj junuloj de la vilaĝo. Tio rezultas en tutrompo de la vilaĝa vivo.

Il magnifico cornuto estas itala filmo de 1964 reĝisorita de Antonio Pietrangeli, bazita sur Le Cocu magnifique.