Ajudago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ajudago
La monto Ajudago vidata de oriento (malantaŭ la loĝloko Partenito)
La monto Ajudago vidata de oriento (malantaŭ la loĝloko Partenito)
montokabo
Alteco 577 m
Situo Krimeo (Ukrainio)
Montaro Krimea montaro
Geografia situo 44° 33′ N, 34° 20′ O (mapo)44.5534.333333333333Koordinatoj: 44° 33′ N, 34° 20′ O (mapo) f4
Ajudago (Krimeo)
Ajudago (Krimeo)
DEC
Ajudago
Ajudago
Situo de Ajudago
Map
Ajudago
vdr

Ajudago (ruse Аю-Даг, ukraine Аю-Даг, krime-tatare Ayuv Dağ), ofte nomata ankaŭ "Urso-monto" (ruse Медведь-гора) estas monto sur la Suda Bordo de Krimeo ĉe la loĝloko Gurzufo. La monto altas 577 metrojn, situas tuj ĉe la maro (tute aparte disde la Krimea montaro) kaj laŭ la deveno estas "neefektiviĝinta" vulkano (lakolito). Ajudago estas fama kaj populara natura vidindaĵo de Krimeo.

Vidata de malproksime la monto similas la urson, kiu trinkas la maran akvon. La plej bela punkto por ĝia observado estas la ŝose-turno inter la loĝlokoj Nikito kaj Gurzufo: oni povas vidi la tutan Gurzufan mar-krekon kun la enmaraj rokoj Adalaroj kaj la monton, kiu ŝvebas super Gurzufo.

La monto formiĝis antaŭ proksimume 150 milionoj da jaroj. La ĉefa petro, kiu konsistigas la monton estas diabazo, tamen oni povas trovi ĉi tie pli ol 15 diversajn (ankaŭ tre rarajn) mineralojn. La monto estas kovrita de plejparte foliaj arbaroj.

Laŭ la ofte citata krimea legendo la monto estas grandega ŝtoniĝinta urso, kiu volis eltrinki la maron por kapti la paron de geamantoj, kiuj penis fuĝi en boato.

En la jaro 1960 la monto estis deklarita "natura monumento"; ekde la jaro 1974 ĝia teritorio apartenas al natura rezervejo. Oni povas facile atingi la monton kaj suriri ĝin laŭ bone videbla pado. Oni devas atingi la punkton inter Gurzufo kaj loĝloko Lavrovoje sur la ŝoseo Jalto-Aluŝto kaj piediri suden ĉirkaŭ 20 minutojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Oni povas rigardi la fotojn de la monto laŭ la jenaj adresoj:


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.