Jalta altebenaĵo
| Jalta altebenaĵo | |||
|---|---|---|---|
Jalta altebenaĵo (la fora maldekstra pinto estas Kemalegereko). |
|||
|
Situo de la Jalta altebenaĵo sur la mapo de Krimeo |
|||
| Alteco | ĝis 1430 metroj | ||
| Situo | Krimeo (Ukrainio) | ||
| Montaro | Krimea montaro | ||
| Koordinatoj | 44°33′16″N 34°08′09″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 44.55444 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">44.55444°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < | ||
Jalta altebenaĵo (rus. Ялтинская яйла, ukr. Ялтинська яйла, krim. Yalta yaylası, Ялта яйласы) estas monta masivo (altebenaĵo), parto de la ĉefa montoĉeno de la Krimea montaro. La altebenaĵo ĉirkaŭas la ĉemaran valon, en kiu troviĝas la urbo Jalto. La plej facile videbla pinto de la altebenaĵo estas la monto Lapata (1406,1 m.), tamen, ekzistas ankaŭ la sennomaj pintoj, altaj je ĉ. 1430 m.
La altebenaĵo prezentas iom malglatan surfacon, kovritan de herbejoj kaj negrandaj arbaretoj (pinaj kaj juniperaj). La ĉefa konsistiga petro de la ebenaĵo estas kalkoŝtono, sur la ebenaĵo multas karstaj reliefaĵoj (kavernoj). Okcidente la Jalta altebenaĵo najbaras la Ajpetran altebenaĵon, oriente ĝi najbaras la Nikitan altebenaĵon. Ĉe la nordaj randoj de la ebenaĵo troviĝas la monto-kresto Kemalegereko (la kvara plej alta punkto de Krimeo). La altebenaĵo longas ĉ. 14 kilometrojn kaj larĝas 0,5-1,5 kilometrojn.
La sudaj deklivoj de la altebenaĵo apartenas al la Jalta mont-arbara natur-rezervejo.
|
||||||||||||