Krime-tataroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Krime-tataroj
qırımtatarlar, qırımlar
IGasprinskiy.jpgNoman Chelebicihan.jpgMustafa Dzhemilev1.jpg
İsmail GaspıralıNoman ÇelebicihanMustafa Abdülcemil Qırımoğlu
Suma populacio

500.000 - 2.000.000

Ŝtatoj kun signifa populacio
Flag of Crimea.svg Krimeo ĉ. 260.000
Flago de Uzbekio Uzbekio ĉ. 150.000
Flago de Turkio Turkio  ?
Flago de Rumanio Rumanio ĉ. 24.000
Flago de Bulgario Bulgario ĉ. 3.000
Lingvo(j)
krime-tatara, rusa, turka
Religio
Islamo
Parencoj
aliaj tjurkaj popoloj
v  d  r
Information icon.svg

Krime-tataroj[1] (krim. qırımtatarlar, singulare qırımtatar; nomataj ankaŭ krimcoj aŭ simple krimeanoj: krim. qırımlar, singulare qırım) estas tjurk-devena popolo, loĝanta ĉefe en Krimeo (Ukrainio), parolanta la krime-tataran lingvon. Krom en Krimeo la krime-tataroj loĝas ankaŭ en Bulgario, Rumanio, Uzbekio, Rusio; granda kvanto de krime-tataroj loĝas ankaŭ en Turkio. La absoluta plimulto de krime-tataroj estas islamanoj-sunaistoj.

La historio[redakti | redakti fonton]

Etnogenezo[redakti | redakti fonton]

La krime-tatara popolo formiĝis en Krimeo kaj estas posteulo de multaj popoloj, kiuj diverstempe loĝis ĉi tie. La ĉefaj etnoj, kiuj partoprenis la formiĝon de la krimea tatara popolo estas taŭridanoj, skitoj, sarmatoj, alanoj, helenoj, gotoj, romianoj, ĥazaroj, peĉenegoj, italoj, turkoj, mongoloj. La ege gravan rolon havis la polovcoj (la okcidentaj kipĉakoj, konataj en Okcidenta Eŭropo ankaŭ kiel kumanoj). La unuiĝo de tiuj diversaj popoloj okazis dum jarcentoj; la ĉefaj unuiĝ-faktoroj estis la komuna teritorio, la komuna lingvo (la lingvo de tjurkoj-kipĉakoj) kaj la islama religio.

La Krimea Ĥanlando[redakti | redakti fonton]

La procezo de la popol-formiĝo finiĝis ĉefe dum la periodo de la Krimea Ĥanlando. La ŝtato de la krime-tataroj ekzistis inter 1441 kaj 1783. Dum la pli granda parto de sia ekzisto ĝi estis en vasala dependeco de la Otomana Imperio. La reganta dinastio en Krimeo estis la familio Geray (Geraj), kies fondinto estis la unua ĥano I Hacı Geray (Haĝi Geraj la Unua). La epoko de la Krimea Ĥanlando estas periodo de la kulmino de la krime-tatara kulturo, arto kaj literaturo.

La Krimea Ĥanlando konstante militis kontraŭ la Moskva Ŝtato kaj Pola-Litova Unio. Multaj kaptitoj estis poste sklav-vendataj en la sklav-bazaroj (la plej granda troviĝis en Kefe (moderna Teodozio). En la jaro 1571 40-milkapa krimea armeo atingis eĉ Moskvon mem. Tamen jam sekvajare la krime-tatara armeo estis venkita kaj la Krimea Ĥanlando iom moderigis siajn politikajn ambiciojn. Tamen malgrandaj krime-tataraj taĉmentoj daŭre atakadis la najbarajn rusiajn kaj ukrainiajn teritoriojn. Tiuj militiroj helpis la formiĝon de la kozakaro, kiu plenumis gard-funkciojn ĉe la sudaj limoj de Rusio kaj Pola-Litova Unio.

Konsiste de la Rusia Imperio[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1783 Krimeo estis "oficiale" aneksita fare de Rusio. Tiel komenciĝis la epoko, kiun la krime-tataroj mem nomas "Nigra jarcento".

La opresoj de la rusia administracio kaj forpreno de la ter-pecoj for de la krime-tataraj kamparanoj kaŭzis amasan formigron de la krime-tataroj en la Otomanan Imperion. La du ĉefaj pintoj de formigrado okazis en la 1790-aj kaj 1850-aj jaroj. Laŭ diversaj pritaksoj Krimeon sume forlasis ĝis 4/5 de la tuta krime-tatara loĝantaro. Tio kaŭzis malprogreson de la agrikulturo kaj preskaŭ plenan senhomiĝon de la stepa parto de Krimeo. Samtempe Krimeo estis koloniata de transloĝiĝantoj el la kontinenta parto de la Rusia Imperio. Fine de la 19a jarcento en Krimeo restis ĉ. 200 mil krime-tataroj, kiuj tiam konsistigis ĉ. kvaronon de la tuta loĝantaro (por komparo, dum la kulmino de la Krimea Ĥanlando en Krimeo loĝis, laŭ kelkaj pritaksoj, ĝis 1,5 milionoj da krime-tataroj).

La renesanco de la krime-tatara kulturo estas intime ligita al la nomo de granda kleriganto İsmail Gaspıralı (la rusigita formo — Ismail Gasprinskij). Li estas fakte la kreinto de la nova literatura krime-tatara lingvo. Li komencis la eldonadon de la unua krime-tatara ĵurnalo "Terciman" ("La tradukisto") kaj ellaboris la novan metodon de la lerneja edukado, kio kaŭzis la aperon de la nova krime-tatara inteligencio.

La Interna Milito kaj la Krimea Aŭtonoma Respubliko[redakti | redakti fonton]

La pritaksoj de la kvanto de la krime-tataroj en Krimeo antaŭ la Interna milito (1918-1922) estas kontraŭdiraj. Laŭ la oficialaj rezultoj de la censo de la jaro 1917 en Krimeo loĝis ĉ. 200 mil krime-tataroj (26,8% de la tuta loĝantaro), tamen certaj pritaksoj ebligas paroli pri preskaŭ duoble pli granda kvanto.

La Februara Revolucio aktivigis la penojn de la krime-tatara popolo aliĝi al la ŝtat-administrado, tamen tio ne estis subtenita fare de la lokaj potenculoj. Rezulte la reprezentantoj de la krime-tatara popolo decidis agi memstare, kaj la 25an de marto 1917 en Simferopolo estis organizita kongreso de la krime-tatara popolo (Qurultay), kiun partoprenis pli ol 2 mil delegitoj. La kongreso elektis la Provizoran Krime-Muzulmanan Plenum-komitaton, kiu estis agnoskita fare de la Provizora Registaro. En la kongreso estis ankaŭ proklamita la ideo pri kreo de multnacia socio en Krimeo.

Tamen tiujn planojn malhelpis la Interna milito. La milito mem kaj la malfacilaj kondiĉoj dum kaj post la milito mortigis ĉ. 15 procentojn de la krime-tatara loĝantaro.

En la jaro 1921 estis kreita la Krimea Aŭtonoma Soveta Socialisma Respubliko. Dum iom da tempo la kondiĉoj por la evoluo de la krime-tatara kulturo estis ekstreme bonaj (tio respondis al la politiko de la t.n. "radikigo", kiun la centra registaro efektivigis en multaj periferiaj partoj de la ĵus kreita USSR). Tiutempe la krime-tatara lingvo kune kun la rusa estis oficialigita, pli multaj membroj de la centraj gvidorganoj estis krime-tataroj. Tamen la mallongan kreskon de la nacia vivo (apero de la krime-tataraj naciaj lernejoj, teatro, ĵurnaloj) sekvis la stalinaj reprezalioj de la jaro 1937. La pli granda parto de la krime-tatara inteligencio estis enprizonigita kaj mortigita.

Laŭ la rezultoj de la censo de la jaro 1939 en Krimeo loĝis 218179 krime-tataroj (19,4% de la tuta loĝantaro).

La Dua Mondmilito[redakti | redakti fonton]

Inter novembro 1941 kaj 12a de majo 1944 Krimeo estis okupita de la naziaj militfortoj. Inter krime-tataroj, same kiel inter la reprezentantoj de la aliaj nacioj, troviĝis kaj malamikoj de la nazia reĝimo kaj ankaŭ la subtenantoj kaj helpantoj de la okupantoj.

La subtenantoj esperis krei en Krimeo nacian krime-tataran ŝtaton, tial aktive kunlaboris kun la germanoj (i.a., estis kreitaj la t.n. "islamaj tataraj komitatoj", kiuj helpis al la germanoj administri la okupitan teritorion; iuj krime-tataroj membris ankaŭ en kelkaj rotoj, kies tasko estis kontraŭbatali la partizanan movadon en Krimeo).

La malamikoj de la nazia reĝimo aktive partoprenis la partizanan movadon, konsistigante ĉ. sesonon de la tuta partizanaro en Krimeo. La procentaĵo de krime-tataroj inter la partizanaj komandantoj estis eĉ pli alta (preskaŭ duono). Multaj krime-tataroj batalis kontraŭ la nazioj ekster Krimeo. 5 krime-tataroj (Petay Abilov, Teyfuq Abdul, Üzeir Abduramanov, Abdureim Reşidov kaj Seyitnafe Seyitveliyev) estis honoritaj per la titolo "Heroo de Soveta Unio". Unu krime-tataro (Amethan Sultan) iĝis Heroo de Soveta Unio dufoje.

La deportado[redakti | redakti fonton]

Malgraŭ tio, ke multaj reprezentantoj de la krime-tatara popolo inde batalis en la Ruĝa Armeo, la unuopaj faktoj de kunlaborado de krime-tataroj kun la okupantoj kaŭzis la ĉefan tragedion en la historio de la krime-tatara popolo. La 18-an de majo 1944 laŭ la ordono de I. Stalin komenciĝis la deportado de la krime-tataroj ĉefe en Uzbekion, sed ankaŭ en Kazaĥion, Taĝikion kaj kelkajn regionojn de Rusio.

La oficiala preteksto por la deportado estis la amasa dizertado de krime-tataroj el la Ruĝa Armeo (oni menciis la kvanton de 20 mil homoj), aktiva partopreno de la krime-tataroj en la aktivadoj de la germanaj taĉmentoj, polico, administra aparato de prizonoj kaj koncentrejoj. Tamen la deportado preskaŭ ne tuŝis la kunlaborantojn de la germana reĝimo (kiuj estis evakuitaj fare de la germanoj kaj en 1945 kapitulacis al la okcidentaj aliancanoj de USSR) — oni deportis ĉefe la senkulpajn virinojn, infanojn kaj maljunulojn. Ankaŭ la krime-tataroj, militantaj kontraŭ la germanaj milit-trupoj, estis komdamnitaj al la deportado eĉ sen reveni Krimeon.

Dum la deportado multaj krime-tataroj pereis pro malsato kaj malsanoj. La pritaksoj de la kvanto de la mortintoj estas ege diversaj: la sovetiaj oficialaj organoj mencias 15-25%, dum la krime-tataraj aktivuloj parolas pri ĝis 46% de pereintoj.

Reveno en Krimeon[redakti | redakti fonton]

Diference de la aliaj deportitaj popoloj, kiuj post la morto de I. Stalin ricevis la rajton reveni en siajn loĝ-lokojn en la jaro 1956, la krime-tataroj ne havis tiun rajton ĝis la jaro 1989, malgraŭ la multnombraj apelacioj de la krime-tataraj aktivuloj al la sovetiaj gvidantoj. Ekde la 1960-aj jaroj en Uzbekio aperis kaj ĉiam plifortiĝis la movado por reveno en Krimeon.

La reveno mem komenciĝis en 1989, sed daŭras ĝis nun. Laŭ la tutukrainia censo de la jaro 2001 en Krimeo loĝis 243 433 krime-tataroj. En la lokoj de la deportado ĝis nun restas ĉ. 150 mil krime-tataroj.

En la jaro 1991 estis organizita la Dua Qurultay kaj kreita la sistemo de la nacia memregado. Ĉiun kvinan jaron krime-tataroj elektas la nacian parlamenton, kiu formas la ekzekutivan organon — Meclis (legu Meĝlis — kvazaŭ nacia registaro). Ekde la jaro 1991 la senĉesa prezidanto de Meclis kaj la neformala gvidanto de la krime-tatara popolo estas Mustafa Cemilev (krim. Mustafa Abdülcemil Qırımoğlu).

La reveno kaj reintegrado de la krime-tataroj en la Krimean socion ne estis senproblema. La ĉefaj problemoj de la revenantaj krime-tataroj estis la senlaboreco kaj manko de loĝejoj. En la unua duono de la 1990aj jaroj en Krimeo ekzistis serioza minaco de interpopolaj konfliktoj; lokaj intergentaj konfliktetoj sporade okazas ĝis nun. La ĉefa problemo ĝis nun restas la akiro de la ter-pecoj por la krime-tataroj. Dum multaj sukcesis kontraŭleĝe akiri multajn pecojn kaj eĉ riĉiĝi per tio, multaj krime-tataroj daŭre restas sen la tero. La senordeco de la leĝoj, kiuj reguligas la procesojn de la ter-akiro kaŭzis la fenomenon de la "memokupoj", kiam bone organizitaj (foje armitaj) grupoj de la krime-tataroj memstare okupas la teron kaj sen ajnaj permesoj konstruas tie domojn; kelkaj tiaj memokupitaj ter-pecoj poste estas leĝigataj, sed la plimulto nur kaŭzas plian malkontenton de la slava loĝantaro de Krimeo.

Inter 1991 kaj 1998 (kiam estis akceptita nova konstitucio de Aŭtonoma Respubliko Krimeo) la krime-tatara lingvo estis en Krimeo oficiala (kune kun la rusa kaj la ukraina). Nun ĝi ne havas tiun statuson, tamen la kondiĉoj por kresko kaj evoluo de la krime-tatara lingvo iom post iam iĝas pli favoraj. En Krimeo (ĉefe en la stepa parto) ekzistas mez-lernejoj kun la krime-tatara kiel la lingvo de la instruado, en Simferopolo aktivas krime-tatara teatro, ekzistas krime-tatara FM-radiostacio, la regiona Krimea televid-kanalo produktas multajn programerojn en la krime-tatara lingvo.

La lingvo[redakti | redakti fonton]

La ĉefa artikolo por tiu subtemo estas la krime-tatara lingvo.

La propra lingvo de la krime-tatara popolo estas la krime-tatara lingvo (kiu apartenas al la tjurka lingvaro kaj havas 3 ĉefajn dialektojn, respondajn al la 3 subetnoj de la krime-tatara popolo). Krome, ĉiuj krime-tataroj posedas la rusan lingvon kiel la plej uzatan lingvon en Krimeo.

La religio[redakti | redakti fonton]

La plejparto de la krime-tataroj estas islamanoj-sunaistoj (aŭ almenaŭ deklaras sin tiaj). Nuntempe en Krimeo estas ĉ. 300 islamaj komunumoj, kiuj plejparte apartenas al la Eklezia Administrejo de la Krimeaj Islamanoj.

La subetnoj[redakti | redakti fonton]

La krime-tatara popolo historie konsistis el la 3 subetnaj grupoj: stepanojnogajioj (krime-tatare çöllüler, noğaylar; oni ne miksu la nomon kun la nord-kaŭkaza popolo nogajoj), montanojtatoj (krime-tatare tatlar, oni ne miksu la nomon kun la kaŭkaza popolo tatoj) kaj sudbordanojjalibojaj krime-tataroj (krime-tatare yalıboylular).

Antaŭ la jaro 1944 la menciitaj subetnaj grupoj preskaŭ ne miksiĝis, sed la deportado ruinigis la tradiciajn areojn de la loĝado, kaj dum la lastaj 60 jaroj la 3 grupoj daŭre unuiĝis en la unusolan. Ankaŭ post la reveno multaj krime-tataroj ne povas ekloĝi tie, kie ili loĝis antaŭe, do la proceso de la miskiĝo daŭras. Laŭ la ege proksimumaj pritaksoj inter la krime-tataroj, kiuj nun loĝas en Krimeo, ĉ. 30% estas la sudbordanoj, ĉ. 20% — la stepanoj kaj ĉ. 50% — la montanoj.

La sud-bordanoj[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la deportado la krime-tataroj de tiu grupo loĝis en la Suda Bordo de Krimeo (krim. Yalıboyu). En la etnogenezo de tiu grupo aktive partoprenis helenoj, gotoj, malgrandaziaj turkoj kaj ĉerkesoj, parte eĉ italoj (ĝenovanoj). Antaŭ la deportado la krime-tataroj de tiu grupo konservis multajn kristanajn elementojn en siaj ritoj (oni heredis ilin de la helenoj). Rase la sudbordanoj ĉefe apartenas al la sudeŭropa (mediteranea) raso kaj aspekte tre similas turkojn, grekojn, italojn. Iuj reprezentantoj de tiu grupo pli similas al la reprezentantoj de la mezeŭropa raso (havas helajn haŭton, okulojn, harojn). La sudborda dialekto de la krime-tatara lingvo apartenas al la oguza grupo de la tjurkaj lingvoj kaj tre similas la turkan lingvon; krome, ĝi havas relative grandan procentaĵon de grekaj kaj italaj pruntaĵoj. La malnova literatura krime-tatara lingvo, kreita de İsmail Gaspıralı, estis bazita ĝuste sur tiu ĉi dialekto.

La stepanoj — nogajioj[redakti | redakti fonton]

La stepanoj loĝis en la stepa parto de Krimeo, norde de la imagata linio, kiu pasas tra la loĝlokoj Nikolajevko - GvardejskoTeodozio. Tiu etna grupo estis ĉefe formita de la okcidentaj kaj orientaj kipĉakoj kaj nogajoj (ĝuste ili donis la nomon al la grupo). Rase la stepanoj estas eŭropoidoj kun elementoj de mongoloideco (~10 %). La dialekto de la stepanoj apartenas al la kipĉaka grupo de la tjurkaj lingvoj, havante la trajtojn de la kipĉak-oguzaj lingvoj (ekz. karaĉaja-balkara, kumika) kaj de la kipĉak-nogajaj lingvoj (nogaja, kazaĥa).

La montanoj[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la deportado la montanoj loĝis en la Krimea montaro kaj en la antaŭmontaro. La etnogenezo de la montanoj estas tre komplika kaj ĝis nun ne bone studita procezo. Tiun grupon formis preskaŭ ĉiuj popoloj kaj gentoj, iam loĝintaj en Krimeo. Aparte grava ŝajnas la rolo de gotoj, helenoj kaj kipĉakoj: de la kipĉakoj la montanoj heredis la lingvon, de la helenoj kaj gotoj — la materian kulturon. Rase la montanoj apartenas al la mez-eŭropa raso (do, aspekte similas al la reprezentantoj de la popoloj el Centra kaj Orienta Eŭropo - rusoj, ukrainoj, poloj, germanoj ktp). La dialekto de la montanoj havas kaj la kipĉakajn, kaj la oguzajn trajtojn kaj estas iusence meza formo inter la dialektoj de la stepanoj kaj sudbordanoj. Ĝuste tiu ĉi dialekto estas la bazo por la moderna literatura krime-tatara lingvo.

La nomo "tataro" kaj la krime-tatara popolo[redakti | redakti fonton]

Malgraŭ tio, ke en la komunuza nomo de la krime-tataroj (en multaj lingvoj) enestas la vorto "tataroj", la krime-tataroj tute ne estas iu subetna grupo de la tataroj; ankaŭ la krime-tatara lingvo ne estas iu dialekto de la tatara lingvo.

La nomo "krime-tataroj" venas el la rusa lingvo, en kiu antaŭe la vorto "tataro" estis uzata por nomi ajnan tjurk-lingvan homon de la Rusia Imperio. La krime-tataroj mem uzas la du nomojn: qırımtatarlar (laŭvorve — "krime-tataroj") kaj qırımlar (laŭvorte — "krimeanoj").

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La etno-nomo krime-tataroj prezentas kompromisan formon inter la rusa kaj la origina etno-nomoj. La kelkvorta priskribo (ekz., "Krimeaj tataroj"), vaste uzata en la okcidentaj lingvoj, estas neoportuna kaj misgvida; ĝia vasta uzo estas ŝuldata al la rusa lingvo, kiu ĝis la 20a jarcento uzis la vorton "tataro" por alnomi ajnan islam-religian loĝanton de Kaŭkazio aŭ Meza Azio.