İsmail Gaspıralı

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
İsmail Gaspıralı
İsmail Gaspıralı
Elstara krime-tatara socia aganto, verkisto kaj kleriganto
Naskiĝo 21-a de marto 1851
en apud Baĥĉisarajo (Krimeo, Rusujo, nun Ukrainio)
Morto 24-a de septembro 1914
en
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

İsmail Gaspıralı (konata ankaŭ kiel krim. İsmail Gasprinskiy, rus. Исмаил Гаспринский; la Esperanta transliterumo de la rusa nomo estas Ismail Gasprinskij) estas fama krime-tatara intelektulo, verkisto kaj socia aganto. Li naskiĝis la 21-an de marto 1851 kaj mortis la 24-an de septembro 1914; dum sia vivo li estis rekonita de la tuta islama loĝantaro de la Rusia imperio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

İsmail Gaspıralı naskiĝis la 21-an de marto 1851 en vilaĝo Avcıköy (legu Avĝikoj; nuntempe la vilaĝo ne ekzistas, ĝi situis sur la teritorio de la nuna Baĥĉisaraja distrikto) en familio de neriĉa krime-tatara nobelo Mustafa Gaspıralı, kiu militservis kiel leŭtenanto en la rusia armeo. La patro de İsmail naskiĝis en la sudborda vilaĝo Gaspro, tial ĉe nobeliĝo li alprenis la familinomon Gaspıralı/Gasprinskij.

La bazan edukon İsmail ricevis en la Baĥĉisaraja islama lernejo. En la jaro 1861 li eniris la rusan gimnazion de Simferopolo, poste li studis en Voroneĵa militista lernejo kaj en la 2a Moskva militista gimnazio (1864-1867). Inter la jaroj 1868-1871 li instruis en la islamaj lernejoj en Baĥĉisarajo kaj Jalto. Dum tiu tempo li ellaboras novan metodon instrui infanojn kaj iĝas unu el la plej elstaraj figuroj de ĵadismo (soci-politika kultura kaj klerisma movado, kiu celis adaptadon de la islama mondo al la postuloj de la moderna epoko). Inter la jaroj 1871-1873 li loĝis en Parizo, kie li laboris en gazet-reklama oficejo kaj kiel persona sekretario de Ivan Turgenev. Inter la jaroj 1873-75 li loĝis en Stambulo. Marte 1878 li estis elektita kiel estro de la Baĥĉisaraja urba konsilantaro; fine de novembro samjare li iĝas vicurbestro. Inter la jaroj 1879-1884 li estis urbestro de Baĥĉisarajo.

En la jaro 1883 li komencis eldoni la ĵurnalon "Terciman" (prononcu Terĝiman, la nomo en la krime-tatara signifas "tradukisto"), kiu dum longa tempo estis unusola tjurka ĵurnalo en Rusio. La ĵurnalo estis dulingva (en la rusa kaj krime-tatara); ĝia aper-ritmo ŝanĝigis de unufoje semajne ĝis la ĉiutaga apero. Krome, Gaspıralı eldonis la ĵurnalojn "Millet" ("Nacio"), "Alem-i nisvan" ("La mondo de virinoj"), "Alem-i subyan" ("La mondo de infanoj") kaj la humuran ĵurnalon "Ha-ha-ha". En liaj eldonaĵoj estis pritraktata la vasta temaro de soci-politikaj demandoj. Gaspıralı strebis al unuiĝo de ĉiuj tjurkaj popoloj de Rusio surbaze de komun-tjurka literatura lingvo, tial li estas opiniata kiel unu el la fondintoj de pantjurkismo. Li estis arda pledanto por la seksa egaleco inter la islamaj viroj kaj virinoj.

En la jaro 1905 İsmail Gaspıralı estis elektita kiel la prezidanto de la Unua Kongreso de islamanoj de Rusio. Li estis unu el la fondintoj de "Ittifaq al-Muslimin" — islama frakcio en la Ŝtata Dumao de Rusio. En la jaro 1911 li vojaĝis en Hindion, kie li studis la tiean edukan sistemon kaj faris kelkajn malfermajn lecionojn laŭ sia metodo.

İsmail Gaspıralı mortis la 24-an de septembro 1914.

Monumento memore al İ. Gaspıralı en Baĥĉisarajo

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Ĵurnaloj[redakti | redakti fonton]

Libroj[redakti | redakti fonton]

  • Русское мусульманство ("Rus Musulmanlığı", "La rusa islamanaro", Simferopolo, 1881)
  • Salname-i Türki (Baĥĉisarajo, 1882)
  • Mirat-ı Cedid (Baĥĉisarajo, 1882)
  • Hoca-ı Subyan (Baĥĉisarajo, 1884; 3.bas. 1892; 7. bas. 1898)
  • Avrоpa Medeniyetine Bir Nazar-ı Muvazene (Baĥĉisarajo, 1885)
  • İslâmlara dair Nizamlar ve İmtiyazlar (Baĥĉisarajo, 1885)
  • Rusiye Coğrafiyası (Baĥĉisarajo, 1885)
  • Eki Bahadır (Baĥĉisarajo, 1886)
  • Qıraat-ı Türki (Baĥĉisarajo, 1886; 2. bas. 1894)
  • Maişet Muarebesi (Baĥĉisarajo, 1886)
  • Kolera Vebası ve Onıñ Deva ve Darusı (Baĥĉisarajo, 1887)
  • Bahtiyar Nazım (Baĥĉisarajo, 1889)
  • Atlaslı Cianname (Baĥĉisarajo, 1889)
  • Medeniyet-i İslâmiye (Baĥĉisarajo, 1889)
  • Ğaraib-i Adat-ı Aqvam (Baĥĉisarajo, 1890)
  • Arslan Qız ("Knabino-leonino", Baĥĉisarajo, 1894)
  • Mektep ve Usul-ı Cedid Nedir? (Baĥĉisarajo, 1894)
  • Risale-i Terkip (Baĥĉisarajo, 1894)
  • Русско-восточное Соглашение ("Rus-şarq Añlaşması", "La rus-orienta interkonsento") (Baĥĉisarajo, 1896)
  • Esap. Muhtasar İlm-i Esap ve Mesail-i Esabiye (Baĥĉisarajo, 1897)
  • Er Kün Kerek Qanunlar (Baĥĉisarajo, 1897)
  • Reber-i İslâmiye (Baĥĉisarajo, 1898)
  • Şarait el-İslâm (Baĥĉisarajo, 1897)
  • Reber-i Muallimin (Baĥĉisarajo, 1898)
  • Türkistan Üleması (Baĥĉisarajo, 1900)
  • Mevlüd-ı Cenab-ı Azret-i Ali (Baĥĉisarajo, 1900)
  • Beden-i İnsan (Baĥĉisarajo, 1901)
  • İran. Resimli Mecmua (Baĥĉisarajo, 1901)
  • Mebadi-i Temeddün-i İslâmiyan-ı Rus
  • Meşur Paytahtlar (Baĥĉisarajo, 1901)
  • Usul-ı Edep (Şarq ve Ğarb Qaideleri) (Baĥĉisarajo, 1901)
  • Zoraki Tabip (Baĥĉisarajo, 1901)
  • Malümat-ı Nafia (Baĥĉisarajo, 1901)
  • Tashih-i Aqaidden (Baĥĉisarajo, 1901)
  • Temsilât-ı Krılof (Baĥĉisarajo, 1901)
  • Asiyada Qomşularımız (Baĥĉisarajo, 1903)
  • Dar ür-Rahat Musulmanları (Baĥĉisarajo, 1906)
  • Musulman Kongressi (Baĥĉisarajo, 1909)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]