Ludwigsburg
Ludwigsburg estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Ludwigsburg de la federacia lando Baden-Virtembergo. La 31-an de decembro 2005 la komunumo havis 87673 loĝantojn.
Enhavo |
Institucioj, entreprenoj [redakti]
- Porcelan-farejo fondita de duko Carl Eugen la 5-an de aprilo 1758, hodiaŭa sidejo en la rezidenca kastelo.
- Institut für Erhaltung von Archiv- und Bibliotheksgut (Instituto por konservado de arkivaĵoj kaj bibliotekaĵoj, Schillerplatz 11, taskoj) - nova taskego post perdiĝo de la urba arkivo de Kolonjo.
Ĝemelurboj [redakti]
Ludwigsburg havas la kvar, sekvajn ĝemelurbojn:
- ekde 1950 Montbeliardo (Montbéliard) en Francujo (estis la unua germana-franca partnereco)
- ekde 1960 Caerphilly en la Unuiĝinta Reĝlando
- ekde 1990 Eŭpatorio (Jevpatorija) en Ukrainio
- kaj la usona urbo Saint-Charles ekde 1995
Gravaj personoj [redakti]
Vogaĵante al Parizo en 1763 Wolfgang Amadeus Mozart, tiam ok-jara, restis dum du tagoj en Ludwigsburg por ludi pianon por duko Carl Eugen von Württemberg, sed tiu eĉ ne akceptis nek aŭskultis lin.
De 1769–1774 poeto kaj muzikisto Christian Friedrich Daniel Schubart estis orgenisto kaj muzikdirektoro ĉe la duka korto. Poste tiu libera spirito estis enkarcerigita en Hohenasperg pro publikado de poemoj kaj eseoj kritikantaj la dukon Karl Eugen.
Horst Köhler, la ŝtatprezidento de Germanio pasigis sian infanaĝon en Ludwigsburg.
Honorcivitanoj [redakti]
La urbo Ludwigsburg distingis multajn civitanojn per honora civitaneco, interalie:
- 1933: Paul von Hindenburg, prezidanto de Germanio
- 1990: Albert Schöchle, ĝardenarkitekto, planinto de Floranta Baroko kaj de Wilhelma
En Ludwigsburg naskiĝis ... [redakti]
- Justinus Kerner (1786–1862), verkisto - kuracisto
- Eduard Mörike (1804–1875), poeto - teologo
- Friedrich Theodor Vischer (1807–1887), protestanta teologo, verkisto, profesoro pri filozofio kaj estetiko, politikisto
- David Friedrich Strauß (1808–1874), protestanta teologo, verkisto
- Karl Pfizer (1824–1906), fondinto de la usona farmacia koncernego Pfizer Inc.
Vidu ankaŭ [redakti]
Galerioj [redakti]
- La kasteloj de Ludwigsburg
- La urbo Ludwigsburg

