Albert Schöchle

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Albert Schöchle
Persona informo
Naskiĝo 13-an de marto 1905 (1905-03-13)
en Kempten
Morto 10-an de aŭgusto 1998 (1998-08-10) (93-jaraĝa)
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo ĝardenisto • verkisto de nefikcio • verkisto vd
Aktiva en Stutgarto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Albert SCHÖCHLE (naskita la 13-an de marto 1905 en Kempten; mortinta la 10-an de aŭgusto 1998) en Kempten estis germana ĝardenisto, aŭtoro de faklibroj kaj fondinto de la ĝardenoj ĉirkaŭ la kastelo Ludwigsburg sub la nomo Floranta Baroko kaj de la Wilhelma. Li devenis el la gento de Schöchlins kaj pro tio de Karlo la Brava.

Vivohistorio[redakti | redakti fonton]

La junecon li travivis ĉe liaj gepatroj, kiuj siatempe posedis la hotelon Poŝto en Kempten. Post metia instruo kiel ĝardenisto li vizitis la faklernejon en Weihenstephan. Poste li studis en la universitatoj de Munkeno, de Stutgarto kaj de Tübingen natursciencojn kaj arkitekturon. Post la studado li laboris unue kiel studasesoro en io Stutgarta gimnazio. En la jaro 1933 li anvancis al direktoro de Wilhelma en Stutgarto kaj restis ĝia direktoro ĝis 1970.[1] 1936 li estis nomumita direktoro de ŝtataj parkoj kaj ĝardenoj en Stutgarto. 1947 oni metis sub lia estreco la kastelajn ĝardenojn en Ludwigsburg, kie li planis ekde 1952 la federacilandan ĝardeno-ekspozicion, kiun oni malfermis en 1954 sub lia direktado. Akurate okaze de malfermo oni nomumis la kastelajn ĝardenojn al Floranta Baroko. La afergvidadon de Floranta Baroko li faris ĝis 1975. [2][3]

1970 Albert Schöchle emeritiĝis. Schöchle verkis plurajn librojn. Lia unua atingis intertempe la 20-an eldonon.

Distingoj[redakti | redakti fonton]

Oni honoris lin i.a. pere de la granda meritkruco de Federacia Respubliko Germanujo kaj de la Carl-Hausmann-Medalo en oro kaj bronzo. Ekde 1990 li estis honora civitano de urbo Stutgarto [4] kaj krome de urbo Ludwigsburg. Samatempe kun lia honora civitaneco li promociis al d-ro pro honoro.

Liaj germanaj eldonoj[redakti | redakti fonton]

  • Ein Rundgang durch die Gärten des blühenden Barocks mit ihren Blumen, Vögeln und Märchen. Stuttgart, 1981
  • Das Schlitzohr. Stuttgart, 1981
  • Erlebte Wilhelma. Bad Cannstatt, 1953
  • Pflanzen-Leben und -Pflege in der Wilhelma. Bad Cannstatt, 1953

Sciindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Sian biografion li priskribis en la libro Das Schlitzohr.

En la Stutgarta zoo oni nomis laŭ li la en la jaro 2000 konstruitan Albert-Schöchle-Amazonienhaus kaj strato kaj ponto en Ludwigsburg havas lian nomon. Ankaŭ skarlatoruĝe florantan kakto-dalio-specon oni nomumis laŭ li.[5]

Alia pruveblecoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Anonym: Persönliches. Der Zoologische Garten (Neue Folge) Bd. 68, Nr. 6 1998, Seite 404, ISSN 0044-5169

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]