Zoo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Zoo povas esti

  • mallongigo de zoologia ĝardeno, do bestoĝardeno
  • internacia afikso el la malnovgreka lingvo kun la signifo "besto". En Esperanto ĝi aperas kiel ne-oficiala ŝajnprefikso (zoologio, zooteĥniko, zooforma ktp) kaj foje kiel ne-oficiala ŝajnsufikso (protozoo, sporozoo).

Por eviti miksaĵon inter la du signifoj, preferindas anstataŭi "zoo" per "bestĝardeno" kiam temas pri la unua signifo. Anstataŭ la internacian ŝajnafikson "zoo" oni ofte povas uzi la radikon "best/" kiel parton de Esperanta kunmetaĵo (ekzemple "bestoscienco" kaj "bestoteĥniko" anstataŭ "zoologio" kaj "zooteĥniko").