Floranta Baroko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Kiel Floranta Baroko oni nomas la ĝardenojn ĉirkaŭ la rezideja kastelo en Ludwigsburg.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la konstruado de Ludwigsburga kastelo sub duko Eberhard Ludwig ekde la jaro 1704 oni ankaŭ konstruis norde kaj sude de la kastelo ĝardenojn, plivastigitaj sub duko Karl Eugen sub nova aspekto. La fruktoĝardeno estiĝis ekde 1797 sub duko Friedrich II-a. En la jaro 1828 oni malfermis la ĝardenojn por la publiko kaj uzis ilin ankaŭ agrikulture.

Okaze de 250-jara jubileo de kastelo kaj urbo Ludwigsburg en la jaro 1954 oni donis al la ĝardenaĵo ekde 1953 sub la gvido de Albert Schöchle novan aspekton, parte laŭ historia, parte al la Baroko libere postsentita formo. La denova malfermo sub la nomo „Floranta Baroko“ okazis je la 23a de Aprilo 1954 paralele al la malfermo de „Federacia Ĝardenoekspozicio“. La fabeloĝardeno ekestis 1959, la Granda Brodejo (= baroka ĝardenartaĵo) je la norda flanko en 1961.