Perekopa terkolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Simpla mapeto de la Perekopa terkolo

Perekopa terkolo (rus. Перекопский перешеек, ukr. Перекопський перешийок, krim. Or boynu) estas la terkolo, kiu konektas la Krimean duoninsulon al la kontinento. Samtempe la terkolo dividas la Azovan maron (pli ĝuste, ĝian golfon Sivaŝo) disde la Nigra maro (pli ĝuste, disde la Perekopa golfo, kiu estas la plej orienta parto de la Karkinita golfo de la Nigra maro).

La Perekopa terkolo estas la plej norda parto de Krimeo. Ĝia longeco estas 30 km., la larĝeco estas inter 7-9 km.

Antaŭe la terkolo havis aliajn nomojn: la helena geografo Strabono nomis ĝin Istm (tradukite - simple istmo, terkolo), la ĝenovanoj nomis ĝin Zuĥalo, en la krime-tatara lingvo tiu teritorio nomiĝas Or. Jam en la antikva tempo ĉi tie ekzistis signifaj defendaj konstruoj - la t.n. Perekopa fosaĵo.

Sur la Perekopa terkolo troviĝas la Armjanska municipo de Aŭtonoma Respubliko Krimeo. La plej grandaj loĝlokoj ĉi tie estas la urbo Armjansko kaj la vilaĝo Perekop, kiu situas sur la loko de la samnoma historia urbo, kiu estis detruita dum la Interna milito en la 1920-aj jaroj.

Tra la terkolo pasas unu el la du transportaj arterioj (aŭto- kaj fer-vojo), kiuj ligas Krimeon al la kontinento.