Salakva lago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
la salakva lago Salar de Uyuni en Bolivio

Salakva lago estas la nomo por lago kun salakvo en geografia baseno kaj sen akva konekto al salakva maro.

Salakvaj lagoj kutime situas en tre sekaj regionoj aŭ en dezertoj, tiel ke pro la daŭra forta forvaporiĝo de akvo la sala koncentraĵo de la restanta laga akvo konstante altiĝas. Se forvaporiĝas pli da akvo ol alvenas pro aflua(j) rivero(j), iom post iom la lago sekiĝas kaj kreiĝas "sala dezerto", kiel ekzemple la dezerto proksime de la Granda Sala Lago en la usona ŝtato Utaho.

Se dum la jaro regule alternas pluvaj kaj sekaj sezonoj, ankaŭ regula alterno inter salakva lago kaj sala dezerto eblas, kiel ekzemple okazas en la montaro Atlaso en norda Afriko. Ankaŭ homa interveno kiel forpreno de freŝa akvo por akvuma agrikulturo povas signife influi la akvokvanton (kaj sekve la salkvanton) de tiaj lagoj.

Homa utiligo[redakti | redakti fonton]

kolekto de salo en la salakva lago Salar de Uyuni

Salakvaj lagoj home utiligiĝas por la kolekto de manĝebla salo, por la kolekto de salo por banado – aparte el la Morta Maro, kaj por la kolekto de fosfato. La ebenaĵoj de sekiĝintaj salakvaj lagoj sub certaj cirkonstancoj havas aparte glatan surfacon kaj tiam aparte taŭgas por testado kaj konkursado de aparte rapidaj veturiloj – ekzemple la Dezerto Granda Sala Lago en Utaho. Salakvaj lagoj ankaŭ altiras turistojn, ekzemple ĉe la Morta Maro en okcidenta Azio, kiu unuflanke donas tute apartan travivaĵon de banado, ĉar praktike ne eblas droni kaj oni sentas sin multe malpli peza ol en ne-sala akvo, kaj aliflanke por la sane favoraj efikoj de la saloza akvo ekzemple cele al la mildigo de la haŭtaj malsanoj atopia dermitopsoriazo.

Konataj kaj eksterordinaraj salakvaj lagoj[redakti | redakti fonton]

Sur la tero ekzistas multaj salakvaj lagoj de diversaj ekologiaj sistemoj kaj malsamaj sal-koncentraĵoj. La lago Salar de Uyuni en Bolivio dum pluvaj sezonoj havas areon de 12.000 km² kaj sekve estas la plej granda salakva lago de la tero, sed dum sezonoj de tre malmulta pluvo estas sala dezerto. La lago Asal en Ĝibutio kontraste kun areo de nur 54 km² estas tre malgranda, sed per sala kvanto de preskaŭ 35 procentaĵoj estas la lago kun la plej alta natura koncentraĵo de salo salo sur la tero – la sala koncentraĵo de oceanoj nur estas inter 3 kaj 4 procentaĵoj. Se krom natria klorido en la akvo ankaŭ troveblas karbonatoj en pli grandaj kvantoj, la pH-valoro de salakvaj lagoj povas esti signife altigita.

Inter la plej konataj salakvaj lagoj estas la Morta Maro kun averaĝe 28 procentaĵoj da sala koncentraĵo, kaj la Granda Sala Lago en Utaho kun 25 procentaĵoj da salo. La sala koncentraĵo de la malpligrandiĝanta lago Aralo intertempe altiĝis ĝis 8 procentaĵoj.

Pliaj konataj salakvoj lagoj estas (respektive troviĝas) ...

La saleco, kaj denseco, de la Morta Maro estas tioma ke ili permesas legadon al flosantoj.

Vivoregiono[redakti | redakti fonton]

Multaj specioj de fiŝoj kaj moluskoj ne povas pretervivi en forte saloza akvo. Tamen ekzistas iuj specioj, kiuj adaptiĝis al tiaj cirkonstancoj – zoologie ili nomatas bestoj "halofilaj", do "salemaj". Inter tiaj bestoj inter alie estas la "salakva krabo" Sala artemio, kiu siavice allogas flamingojn.

Se salakva lago sekiĝas, sub certaj cirkonstancoj semoj aŭ fiŝaj ovoj povas konserviĝi, kiam ili pro la forta suna radiado "bakiĝas" en la salo. En tiu konservita stato ili povas pretervivi dum pluraj jaroj kaj en la kazo de replialtigo de la akvonivelo povas revekiĝi al nova vivo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]