Distrikto Galicio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri historia regiono inter Ukrainio kaj Polio. Por informoj pri la similnoma regiono en Hispanio, vidu la artikolon Galegio.
Situo de la nazia "Ĝenerala Gubernio" - helverde la distrikto Galicio

Distrikto Galicio - germane Distrikt Galizien, pole Dystrykt Galicja, ukraine Дистрикт Галичина - inter la jaroj 1941 kaj 1944 estis la nomo de teritorio de la historia regiono Galicio en tiu periodo kadre de la Dua Mondmilito okupita fare de Tria Regno, sed ne integrita en la teritorion de la tiel nomata "Grandgermana Regno". La teritorio ĝis la jaro 1939 estis parto de la Dua Pola Respubliko, kaj post la 17-a de septembro 1939 pro la Pakto Ribbentrop-Molotov kaj ties sekreta aldona protokolo estis konkerata fare de Sovetunio. Post la atako de Germanio al Sovetunio kaj la tiel komenciĝinta "Granda patriota milito", ekde junio 1941 Wehrmacht konkeris la regionon. La 1-an de aŭgusto 1941 ĝi ricevis sian germanan-nazian okupacian administradon kaj iĝis parto de la "Ĝenerala Gubernio", aldone al la jam antaŭe kreitaj aliaj distriktoj de la Ĝenerala Gubernio, nomataj Krakau (Krakovo), Lublin (Lublino), Radom kaj Warschau (Varsovio).

Kroniko[redakti | redakti fonton]

18.08.42: Heinrich Himmler deklaris, ke de la distrikto Galicio oni deportis al trudlaboro en Tria Regno jam 265 mil laboristojn